Poemoj de Gerrit Achterberg (1905-1962)

ŝtelitaj el Nederlanda Antologio


Tombo

Vi min allasas al la tombo
kun la tenerec' identa
kiel iam al vi haŭto.
Por mia sentiment' la morto
transformis vin nur laŭ la vesto.
La loko kiu vi nun estas:
gruzo,
sablo blinda,
herbo:
benita.
Benita.

tradukis Willem Verloren van Themaat

Ekzilo

Mi vin alterne morta, viva
foruzas por la daŭr' kaj cel'
kaj ĉiam vi aperas el
nun' same intensiva.

L' obskuro kiu sin kunpuŝas
al via formo, forreglitas
tuj kiam mi vin provas tuŝi,
kvazaŭ por ĉiam vi decidis
ne plu tiumonde nokte kuŝi,
kien vi min al vi invitis.

tradukis Willem Verloren van Themaat

Servistino

La subon konas ŝi de litofram' kaj ŝrank';
malglatan lignon kun skarabtruetoj.
Ŝi apartenas al reptiliedoj
dum la surkvara iro sur la plank'.

Ŝi al la fund' dediĉas sin sen dank',
ĝin brile polurante por la piedoj
de oficiroj, pastroj kaj poetoj,
ĉar ja ekzistas diferenc' laŭ rang'

Ŝi iam trovos Dion sur Lia loko,
irante al Lia tron' tra ora strat'
batante ŝovelilon per polvobroso.

Simbol' iĝas cimbalo ĉe la voko
de l' mort', kaj vidu, moke pri ŝia fat'
venas la oficir', poet' kaj pastra moŝto.

tradukis G.F. Makkink
Michiel <
mihxil@gmail.com>