8Afrik/o JED

8Afriko

1.
GEOG La mondoparto sude de Eŭropo: Aleksandro ekvolis iri Afrikon FK ; la palmobranĉoj de Norda Afriko [1]; la maljuna viro laŭte legadis pri Afriko, pri la grandaj arbaroj kaj elefantoj [2]; la cikonio rakontis pri la varma Afriko, pri la piramidoj kaj pri la struto kiu galopas tra la dezerto kiel sovaĝa ĉevalo [3].
2.
La kontinento sude de Eŭropo (sen Madagaskaro): pluraj etnoj konsistigas la popolon de la nigra kontinento Afriko, kion montras ankaŭ la diverseco de lingvoj, parolataj tie [4]; Afriko estas ankaŭ kontinento, kie, laŭ opinio de plimulto da sciencistoj, unuafoje naskiĝis la viruso, provokanta ĉe homo la tiel nomatan sindromon de imunoperdo, tio estas aidoso [5].
angle:
Africa
beloruse:
Афрыка
bulgare:
Африка
ĉine:
2. 阿非利加洲 [āfēilìjiāshěng]
france:
Afrique
germane:
Afrika
hispane:
África
hungare:
Afrika
ide:
Afrika
indonezie:
Afrika
itale:
Africa
japane:
アフリカ [あふりか]
katalune:
Àfrica
malaje:
Afrika
nederlande:
Afrika
norvege:
Afrika
okcidentfrise:
Afrika
pole:
Afryka
portugale:
África
ruse:
Африка
slovake:
Afrika
svede:
Afrika
taje:
1. ทวีปแอฟริกา
tokipone:
ma Apika
turke:
Afrika
ukraine:
Африка
volapuke:
Frikop

afrikano

Loĝanto de Afriko: la Afrikano kun la maldelikataj vizaĝtrajtoj, la dikaj lipoj, la nigraj krispaj haroj, sidas sur la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de Portugalujo kaj petas almozojn [6]; por perforta kaptado de sklavoj eŭropanoj dungis specialajn trupojn konsistantajn el afrikanoj, kiuj penetris multajn regionojn de la kontinento [7]; ĉu afrikanoj […] ne meritas protekton kaj helpon de UN? [8]. VD:negro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
7. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
8. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5
angle:
African
beloruse:
афрыканец
bulgare:
африканец
france:
Africain (habitant)
germane:
Afrikaner
hispane:
africano
hungare:
afrikai
ide:
Afrikano
indonezie:
orang Afrika
itale:
africano
katalune:
africà
malaje:
orang Afrika
nederlande:
Afrikaan
norvege:
afrikaner
pole:
Afrykanin, Afrykańczyk, Afro (pot.), Murzyn (pot., często obraźl.)
portugale:
africano
ruse:
африканец
slovake:
Afričan
svede:
afrikan
taje:
ชาวแอฟริกา
tokipone:
jan Apika
turke:
Afrika'lı
volapuke:
Frikopan

10 Centr-Afriko RLN (CF)

GEOGPOL Lando en la centra Afriko kun ĉefurbo Bango; teritorio de Respubliko Centr-Afriko, limanta kun Ĉado, Kameruno, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa kaj Sudano: dekomence iluziaj estis intervenoj en ekzemple Centr-Afriko, Kongo kaj Somalio, ĉar tie malamikaj partioj aŭ tute ne aŭ nur surpapere kapablis interkonsenti [9].
9. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo, 2005
beloruse:
Цэнтральна-Афрыканская Рэспубліка, ЦАР
ĉine:
中非 [zhōngfēi]
france:
Centrafrique, République centrafricaine
ide:
Centrafrika
indonezie:
Afrika Tengah
itale:
Repubblica Centrafricana
japane:
中央アフリカ [ちゅうおうアフリカ]
katalune:
República Centreafricana
malaje:
Afrika Tengah
nederlande:
Centraal-Afrika
norvege:
Sentral-Afrika
okcidentfrise:
Sintraal-Afrika
pole:
Republika Środkowoafrykańska
portugale:
República da África Central
taje:
ประเทศแอฟริกากลาง
tokipone:
ma Santapiken
volapuke:
Zänoda-Frikop

10Okcident-Afriko

GEOG Okcidenta parto de Afriko, limigita de Atlantiko kaj la landoj Maŭritanio, Malio, Niĝero, Niĝerio (inkluzive): la usona prezidanto Barack Obama vizitis la okcident-afrikan ŝtaton Ganao [10].
10. Monato, Princo Henriko Oguinye: Obama: For la fortuloj!, 2009
ĉine:
西部非洲 [xībùfēizhōu], 西非 [xīfēi]
indonezie:
Afrika Barat

10 Sud-Afriko RLN (ZA)

GEOGPOL Lando ĉe la suda ekstremo de Afriko kun ĉefurbo Pretorio. Teritorio de Federacia Respubliko Sud-Afriko. Ĝi limas kun Bocvano, Lesoto, Mozambiko, Namibio, Svazilando kaj Zimbabvo: reprezentantoj de Sud-Afriko [11]; ĝi estas donaco de Sud-Afriko por danki tiujn, kiuj unue navigis al Kabo de Bona Espero [12].
11. Laimius Stražnickas: Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro, Monato, 2000/11, p. 25
12. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
angle:
South Africa
beloruse:
Паўднёва-Афрыканская Рэспубліка, ПАР
ĉine:
南非 [nánfēi], 南非共和国 [nánfēigònghéguó], 南非共和國 [nánfēigònghéguó]
france:
Afrique du Sud
ide:
Sudafrika
indonezie:
Afrika Selatan
itale:
Sudafrica
japane:
南アフリカ [みなみアフリカ]
katalune:
República de Sud-àfrica
malaje:
Afrika Selatan
nederlande:
Zuid-Afrika
norvege:
Sør-Afrika
okcidentfrise:
Súd-Afrika
pole:
Republika Południowej Afryki, RPA
portugale:
África do Sul
taje:
ประเทศแอฟริกาใต้
tokipone:
ma Setapika
volapuke:
Sulüdafrikän

administraj notoj