1ale/o

aleo

1.
HOR Vojo en ĝardeno: ili eniris en la ĝardenon, en la grandan aleon, kie la folioj jam defalis […], al malantaŭa pordo [1]; la aleo […] ĉirkaŭis la parkon IK ; la litova ĉefurbo Vilnius fariĝis la tria urbo en Eŭropo, post Vieno kaj Berlino, kiu posedas aleon de japanaj ĉerizarboj [2].
2.
TRA Larĝa strato, ombrita per du vicoj da arboj: post minuto ni estis sur la strato kaj paŝis rapide tra unu el niaj larĝaj aleoj FK ; en la granda aleo, kiu kondukis al la kastelo, li renkontis konaton, junan poeton [3]; la ministro eksilentis, kaj lia sekvantaro dronis en la malluma aleo de arboj, kiu kondukas al Memfiso [4]. VD:avenuo, ŝoseo1
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. Last: Aleo inaŭgurita, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 15a
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V
angle:
1. alley (garden), path (garden) 2. boulevard, avenue, tree-lined street
beloruse:
алея
ĉeĥe:
alej, stromořadí
ĉine:
1. 林荫道 [línyìndào], 林蔭道 [línyìndào]
france:
allée
germane:
Allee
hebree:
שדרה
hispane:
alameda
japane:
並木道 [なみきみち], 小道 [こみち], 遊歩道 [ゆうほどう]
katalune:
1. passeig 2. avinguda, rambla
nederlande:
laan 1. pad
pole:
1. aleja 2. aleja, bulwar
portugale:
alameda, aléia
rumane:
alee
ruse:
аллея
slovake:
aleja, stromoradie
ukraine:
алея

administraj notoj