*amas/o UV

*amaso

Multnombra, ĝenerale senorda kolekto, multo da: sur la bordo de la maro staris amaso da homoj [1]; la unuaj piramidoj estis nur amaso da ŝtonoj; amaso da mono kaj titolo de barono PrV ; amaso da ŝuldojZ ; liaj proponoj estis faritaj al ni en granda amasoZ (tre multaj); en amaso (popolamaso) eĉ morto estas pli gajaPrV ; al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso (mielo) PrV . VD:abunda, alflui, densa, kolektiva, svarmiVD:maro, monto
afrikanse:
skare
albane:
turmë
amhare:
ህዝብ
angle:
mass
arabe:
الحشد
armene:
ամբոխ
azerbajĝane:
izdiham
beloruse:
натоўп, гурт
bengale:
ভিড়
birme:
လူစုလူဝေး
bosne:
publika
ĉeĥe:
dav, halda, hejno, hromada, kupa
ĉine:
合众 [hézhòng], 合眾 [hézhòng]
dane:
mængden
estone:
rahvas
eŭske:
zaleak
filipine:
karamihan ng tao
france:
masse, multitude, foule
galege:
multitude
germane:
Masse, Menge, Haufen
guĝarate:
ભીડ
haitie:
foul moun
haŭse:
taron
hebree:
ערימה, קהל
hinde:
भीड़
hispane:
masa, multitud, muchedumbre
igbe:
ìgwè mmadụ
indonezie:
massa
irlande:
slua
islande:
fólkið
itale:
massa
japane:
群衆 [ぐんしゅう]
jave:
akeh
jide:
מאַסע
jorube:
enia
kanare:
ಗುಂಪು
kartvele:
გულშემატკივარი
katalune:
munt, pila, munió
kazaĥe:
тобыр
kimre:
dorf
kirgize:
эл
kmere:
ហ្វូងមនុស្ស
koree:
군중
korsike:
ghjente
kose:
isihlwele
kroate:
gomila
kurde:
çende
latine:
turba
latve:
pūlis
laŭe:
ທີ່ແອອັດ
litove:
minia
makedone:
толпата
malagase:
vahoaka
malaje:
orang ramai
malajalame:
കൂട്ടം
malte:
folla
maorie:
mano
marate:
जमाव
monge:
neeg coob coob
mongole:
олон хүн
nederlande:
massa, menigte
njanĝe:
khamu
okcidentfrise:
kliber
panĝabe:
ਭੀੜ
paŝtue:
ګڼه ګوڼه
pole:
masa, tłum, kupa, tłuszcza
portugale:
multidão
ruande:
imbaga
ruse:
толпа, скопление, куча
samoe:
motu o tagata
sinde:
ميڙ
sinhale:
සමූහයා
skotgaele:
sluagh
slovake:
hromada, hŕba, kopa, masa
slovene:
množica
somale:
dadkii badnaa
ŝone:
mhomho
sote:
bongata bo boholo bo
sunde:
riungan
svahile:
umati wa watu
taĝike:
издиҳом
taje:
ฝูง, สิ่งที่มีจำนวนมาก
tamile:
கூட்டத்தில்
tatare:
халык
telugue:
గుంపు
ukraine:
натовп
urdue:
بھیڑ
uzbeke:
to’da
vjetname:
đám đông
zulue:
isixuku

amasa

Mult-era, densa, ara: amase dissemataj mensogoj kaj kalumniojZ ; amasa buĉado; amasa kunveno.
angle:
mass
beloruse:
масавы, масыўны, аграмадны
ĉeĥe:
hromadný, masový
ĉine:
充沛 [chōngpèi]
france:
de masse, massif
germane:
massenhaft, Massen~
hispane:
masiva, de masas, en masa
indonezie:
massal
japane:
大量の [たいりょうの]
nederlande:
massa-
pole:
masowy, hurtowy
slovake:
hromadný, masový
ukraine:
масовий

amasigi

(tr)
Kolekti por fari amason: amasigi sciiĝojn; amasigi aron da kuraĝulojZ VD:akapari, akumuli, aglomeri, aglutini.
angle:
accumulate, amass
beloruse:
гуртаваць
ĉeĥe:
hromadit, kumulovat, nakupit, shrnout na hromadu, snášet na hromadu, střádat
ĉine:
屯聚 [túnjù], 屯集 [túnjí], 垜 [duò], 堆制 [duīzhì]
france:
amasser, entasser
germane:
anhäufen, ansammeln, massieren (zusammenziehen, bes. militärisch)
hebree:
לצבור
hispane:
amasar, acumular, aglutinar
indonezie:
mengumpul, mengumpulkan, menghimpun, menghimpunkan, menggabung, menggabungkan, mengakumulasi, mengakumulasikan
japane:
集積する [しゅうせきする], 蓄積する [ちくせきする], 備蓄する [びちくする]
katalune:
reunir, acumular
nederlande:
ophopen
pole:
gromadzić, skupiać, komasować
ruse:
накоплять, громоздить
slovake:
hromadiť, nahromadiť, zhromaždiť
ukraine:
нагромаджувати, навалювати, накопичувати

amasiĝi

(ntr)
Kuniĝi en amaso: pli ol 2.500 homoj amasiĝis en konstruaĵo en kiu jam kvinono estus tro [2].
2. T. del Barrio: Esperantisto gvidis fuĝon el prizono de Franco, libera folio, 2013-05-26
angle:
to amass, mass
beloruse:
грувасьціцца, зьбірацца (у вялікай колькасьці)
france:
s'amasser, s'entasser
germane:
sich anhäufen, sich ansammeln
hispane:
reunirse, congregarse
indonezie:
berkumpul, berhimpun, bergabung, berakumulasi
nederlande:
zich ophopen
pole:
gromadzić się, skupiać się, gęstnieć (o tłumie)

amasiĝo

Kuniĝo en amason: amasiĝoj de steloj [3].
angle:
mass
beloruse:
нагрувашчванне, зграмаджэньне, скопішча
france:
accumulation, entassement
germane:
Anhäufung (das Sichanhäufen)
hispane:
acumulación, hacinamiento
indonezie:
kumpulan, gabungan, himpunan, akumulasi
nederlande:
ophoping
pole:
skupisko, zgromadzenie, komasacja
ukraine:
скупчення (народу), юрба

homamaso, *popolamaso

Granda, densa kuno da homoj: li ordonis al la homamaso sidiĝi sur la tero [4]; la popolamaso atakis la reĝan palacon.
4. La Nova Testamento, S. Mateo 15:35
angle:
crowd
beloruse:
натоўп, гурт (людзей), наход
ĉeĥe:
mačkanice, tlačenice
ĉine:
人海 [rénhǎi], 人潮 [réncháo], 傇 [rǒng]
france:
foule
germane:
Menschenmasse
hispane:
multitud
indonezie:
kerumunan, orang banyak, orang ramai
japane:
群集 [ぐんしゅう], 大衆 [たいしゅう]
katalune:
gentada, multitud
nederlande:
mensenmassa
pole:
tłum, tłuszcza
ruse:
толпа
slovake:
dav, masa ľudí
taje:
ฝูงชน, มหาชน
ukraine:
натовп, юрба

ŝtonamaso

1.
Natura amaso da ŝtonoj; ruino ks: Li loĝas en urboj ruinigitaj, en domoj ne loĝataj, destinitaj esti ŝtonamasoj. [5]; kiam li trovis tro da ŝtonoj, li faris ŝtonamasetojn ĉe la vojrando kaj revenis post la labortago kaj per sia ĉareto transportis ilin [6]; aliaj vojoj ⫽ kondukis min al fontoj nevideblaj ⫽ sub ŝtonamasoj de mia norda lando [7].
2.
ARKE Arta amaso de ŝtonoj, laŭ la lokoj markanta tombon, religian aŭ rimarkindan lokon, aŭ utilanta kiel vojindikilo; kairno: piaj pilgrimantoj nepre donas ŝtonon, pasante apud ŝtonamaso, ĉar tio egalas al sutro-voĉlegado [8]. VD:dolmeno, stupao, tumulo
Rim.: Por la aparta senco de vojsigno la esprimo „ŝtonamaso“ ŝajnas iom nespecifa. Ofte oni trovas tiujn eĉ konsistantajn nur el du, tri mezgrandaj ŝtonoj stakitaj kiel ĉe neĝulo. Do „ŝtonsigno“ aŭ „ŝtonuleto“ eble estus pli klaraj esprimoj. [Wolfram Diestel]
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:28
6. Monato, Thierry Tailhades: La ideala palaco de poŝtisto Cheval, 2011
7. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco, 2011
8. Da Wang, Liu Sigong, Wang Lihua: Nam Co, ĉiela lago, espero.com.cn, 2010-12-06
beloruse:
2. груда каменьня, крушня, завальле
france:
2. cairn, galgal
germane:
Steinhaufen 2. Steinmännchen, Cairn, Apachita, Treudd
indonezie:
tugu penanda jejak
nederlande:
2. steenmannetje

amasinformado

Ĉia agado celanta sciigi al la vasta publiko diversajn informojn kaj tiel formi publikan opinion: En la nuna stadio, kiam […] ni ne disponas pri la rimedoj de amasinformado, la disvastigo de la Internacia Lingvo dependas grandparte de persona propagando [9]; gigantaj entreprenoj akaparas la „informadon“, la amasinformadon (la „mediojn“ kiel diras erare eĉ kleraj esperantistoj) [10].
9. G. C. Fighiera: Zamenhof kaj la Movado, en: W. Auld. Paŝoj al plena posedo, 1968
10. Gilbert Ledon: Kvina povo, Monato, 2003/03, p. 8
angle:
mass media
beloruse:
масавае інфармаваньне
indonezie:
komunikasi massa, media massa, pers

amasinformilo

Supernocio por gazeto, televido, radiofonio: kial ĉiuj amasinformiloj gurdoripetadis nigrajn konsiderojn pri la abomena Nacia Fronto, anstataŭ objektive paroli pri ĝiaj kritikeblaj ideoj? [11].
Rim.: En la amasinformiloj laboras ĵurnalistoj, kaj estus logika ĝeneraligi la sencon de ĵurnalo ĝis supernocio kovranta ankaŭ la elektronikajn amasinformilojn; sed ial tio ne okazis. [Sergio Pokrovskij]
11. Jean Bertrand: Francio, ĉu profunde demokratia?, Monato, 2002/10, p. 7
angle:
mass media
beloruse:
сродак масавай інфармацыі
ĉine:
大众传播媒介 [dàzhòngchuánbòméijiè], 大眾傳播媒介 [dàzhòngchuánbòméijiè], 大众媒体 [dàzhòngméitǐ], 大眾媒體 [dàzhòngméitǐ], 传媒 [chuánméi], 傳媒 [chuánméi], 大众媒介 [dàzhòngméijiè], 大眾媒介 [dàzhòngméijiè], 传播媒体 [chuánbòméitǐ], 傳播媒體 [chuánbòméitǐ], 大众传播 [dàzhòngchuánbò], 大眾傳播 [dàzhòngchuánbò]
france:
mass média
germane:
Massenmedien
hispane:
medios de comunicación de masas
indonezie:
komunikasi massa, media massa, pers
katalune:
mitjans de comunicació
nederlande:
massamedia
pole:
media, środki masowego przekazu, mass media
ruse:
СМИ, средство массовой информации
taje:
สื่อมวลชน

amaskomunikilo

=amasinformilo
Rim.: La vorto amaskomunikilo eble konvenus por la Interreto, kie efektive okazas komunikado; sed por la tradiciaj gazetaro kaj televido pli konvenas la vorto „informilo“, ĉar ili estas unudirektaj. [Sergio Pokrovskij]
angle:
mass communication
beloruse:
сродак масавай інфармацыі
germane:
Massenmedium
indonezie:
komunikasi massa
japane:
マスコミ [ますこみ]
taje:
สื่อมวลชน

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~komunikilo: Mankas dua fontindiko.
~komunikilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.