antisimetri/a

antisimetria  

MAT[1]
Malsimetria: la unua termo nulas [pro] fermiteco de ω, la dua [pro] antisimetrio de ω [2]; nerigora ordo < super elementoj de aro A estas transita rilato refleksiva kaj antisimetria [3].
Rim.: Tiu termino estas vera bedaŭrindaĵo, kiun kreis la mallerta difino de malsimetria en [4], postulante, ke la komunaĵo de la rilato kun ĝia inverso estu malplena, alidire, ke la rilato estu ankaŭ malrefleksiva. Tiun difinon sekvas MatVort , [5], kaj eĉ KompLeks , kio devigas ilin enkonduki la neologismon „antisimetria“ (kaj ĝian novan radikon) por la nocio pli utila, kiun ni nomas „malsimetria“. Ni preferis sekvi PIV2 , kiu ĉi-okaze rompis la tradicion de sia antaŭulo, ĉar ni konsentas, ke la ĉefa nocio devas esti „malsimetria“, kiun oni eventuale precizigu („strikte malsimetria“ aŭ „malrefleksiva kaj malsimetria“) por atingi la sencon prezentitan en PIV1 .
angle:
antisymmetric
beloruse:
антысымэтрычны
france:
antisymétrique
germane:
antisymmetrisch
hebree:
אנטי-סימטריה
pole:
(relacja) antysymetryczna
ruse:
антисимметричный

administraj notoj