apert/a PV

aperta

Malfermita: ĉiuj estas en frako […] la vento trafajfas la spacojn, kiujn niaj korpomembroj lasas apertaj [1]; (figure) la Eklezio, subtenante la klopodojn de la sociaj tavoloj kaj de la politikaj fortoj, donos sian apertan kontribuon, precipe per prezentado de sia socia instruo kaj disponigante siajn instituciojn por la eduko de novaj generacioj [2].
1. F. Kafka, trad. V. Lutermano: La ekskurso montaren, Kelkaj rakontoj.
2. Adiaŭa parolado de Johano Paŭlo la 2a en Split, 1998-10-04, Kroatio.
angle:
open
beloruse:
адкрыты, адчынены
ĉeĥe:
otevřený, přístupný
france:
ouvert, de libre accès
germane:
geöffnet, offen, auf
hebree:
פתוח
hispane:
abierto
hungare:
nyitott, nyílt
japane:
開いている [あいている], 出入り自由な [でいりじゆうな]
portugale:
aberto, não fechado, de livre acesso
ruse:
открытый
slovake:
otvorený

aperti

(malofte)
1.
(ntr)
Esti malfermita: For, Johano! ― ŝparu bravon ― ⫽ La pord' apertas ― per la koridor', ⫽ Kiun vi ofte paŝis, trovu savon ― ⫽ Jen la ŝlosilo ― ⫽ For ― adiaŭ ― for! [3]; la tuta redakcio apertas al ĉiuspeca kunlaborado [4].
2.
(tr)
(evitinde) Malfermi, apertigi: li volis ekparoli, jam apertis buŝon [5]; plenanime mi celis vin, tutkorpe mi apertis min por vi [6]; ies mano apertis pordeton inter du vojaĝ-invite luksaj vagonoj [7].
3. Lord Byron, tr. William AULD: El la I-a kanto de „Don Johano“, Norda Prismo, 57:2
4. Bulteno de la Torina Esperanto-Centro, n-ro 44a, majo–junio 1998
5. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
6. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Konfeso de la Potifar-edzino
7. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 1
beloruse:
адкрываць, адчыняць 1. быць адкрытым, быць адчыненым
ĉeĥe:
být otevřený
france:
1. être ouvert
hungare:
nyitva áll, nyitva van
japane:
開いている [あいている]
portugale:
1. estar aberto
ruse:
1. быть открытым
slovake:
byť otvorený
ukraine:
бути відкритим, доступним

apertigi

(tr)
(malofte)
Malfermi: en kelkaj esceptaj lokoj aperas esprimoj tro modernaj […] ekz-e vortoj kiel „far“ aŭ „apertigi“ [8]; Vi kiu apertigis niajn korojn ĝis la kono pri vi [9].
8. S. Johansson: Tri tagoj da ĝuo (recenzo pri Dekamerono), Monato, 12, 1996 p.18.
9. Letero al la korintanoj, Didaskaleion
angle:
open up
beloruse:
адкрываць, адчыняць
france:
ouvrir
germane:
öffnen, aufmachen
hispane:
abrir
hungare:
megnyit, kinyit, felnyit
itale:
aprire
portugale:
abrir
ruse:
открыть
svede:
öppna

apertaĵo

Aperturo, malfermaĵo: Vi nun baraktas en mallum' ⫽ Kaj vian plenan glason ŝutas ⫽ En apertaĵon de l' kolum' [10]; Li alkuris barilon, apertaĵon trovis, ⫽ Kiel lup’ en ŝafejon, mallaŭte sin ŝovis [11].
angle:
opening, aperture
beloruse:
адтуліна, дзірка, жарало
france:
ouverture
germane:
Öffnung, Lochweite, Apertur
hebree:
פְּתִיחָה
hungare:
nyílás
itale:
apertura
portugale:
abertura
ruse:
отверстие
svede:
öppning
ukraine:
отвір

administraj notoj