Barat/o

Barato (IN)

GEOGPOL Ŝtato limanta norde al Pakistano, Ĉinujo, Nepalo kaj etendiĝanta sude ĝis la pinto de la subkontinento; Hindujo: la grandaj ebenaĵoj ĉirkaŭ la rivero Induso en la nunaj Pakistano kaj okcidenta Barato [1]; Graham Stuart Staines el Aŭstralio laboris en Barato inter lepruloj [2]; salajroj en Barato oble malsuperas tiujn en Britio [3]; en Barato oni evoluigas malmultekostajn komputilojn kaj liberajn programojn uzeblajn per multaj aziaj lingvoj [4]; la barata registaro [5]; aldone estis ekspoziciataj ankaŭ artaĵoj de bestoj kaj homfiguroj el koloraj butonoj kaj ŝtofaj tuberetoj fare de Nek Chand, baratano, kies „rokĝardeno” sialande fariĝis furora vidindaĵo [6].
1. A. Giridhar Rao: La plej frua skribo, Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 12a
2. Monato, A. Giridhar Rao: Misiisto-murdisto al morto kondamnita
3. Monato, Paul GUBBINS: Ĉe-telefone ... kiu?
4. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci
5. Monato, A. Giridhar Rao: Misiisto-murdisto al morto kondamnita
6. Monato, Saliko: Folklora festivalo en Kaustinen
angle:
India
beloruse:
Індыя
bulgare:
Индия
ĉeĥe:
Indie
ĉine:
天竺 [tiānzhú], 南亚次大陆 [nányàcìdàlù]
france:
Inde, République de l'Inde
germane:
Indien
hinde:
भारत [bhārat]
hispane:
India
hungare:
India
indonezie:
India
japane:
バーラタ王 [バーラタおう]
nederlande:
India
pole:
Indie
portugale:
Índia
ruse:
Индия
slovake:
India
tibete:
རྒྱ་གར་
tokipone:
ma Palata
ukraine:
Бхарат
volapuke:
Lindän

barata

Rilata al la ŝtato Barato: la barataj kaj internaciaj investistoj profitis el ĝi, uzante malmultekostan laboristaron socie dividitan [7].
7. D. Benbabaali, trad. J.-M. Cash: La elĵetitoj de la barata miraklo, le Monde diplomatique, 2018-03
angle:
Indian
beloruse:
індыйскі
france:
indien, indienne (adj.)
germane:
indisch
hispane:
indio, india
nederlande:
Indiaas
tokipone:
pi ma Palata
volapuke:
Lindänik

baratano

Civitano de Barato: la loĝantoj de orienta Glasgovo fartas tre bone kompare kun baratanoj [8].
8. J. Brygo, trad. M. Leon: Vivi riĉule en urbo de malriĉuloj, le Monde diplomatique, 2010-08
angle:
Indian
beloruse:
індыец
france:
Indien, Indienne (subst.)
germane:
Inder, Inderin
hispane:
indio, india
nederlande:
Indiër
tokipone:
jan pi ma Palata
volapuke:
Lindänan

administraj notoj

b~a: Mankas dua fontindiko.
b~ano: Mankas dua fontindiko.