*blind/a PV

*blinda

1.
MED Sen vidpovo: preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo [1]; mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono [2]; (figure) supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj dometoj Metrop ; blinda kokino povas trovi grajnon PrV . VD:muta, surda
2.
(figure) Ne kapabla ĝuste kaj kritike juĝi; ne distinganta malsamajn aferojn: blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara [3]; liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj [4]; sur la tero […] regis la blinda (sendistinga) forto kaj hazardo [5]; plej varmega blinda ŝovinismo [6]; la pika, morda, sagaca ironio de Volter estas […] senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio [7]; ĉe kredantoj tion ĉi malpermesas la blinda kredo [8]; blinda (indiferenta, ignora) por ĉiu danĝero [9]; sorto, la krueleco de la blinda okazo Marta ; kia blinda (stulta) azeno mi estis [10]! ĉu vere Herbeno estis tiel blinda, ke li ŝin trompis kun malĉastulino [11]. ANT:distinga1
3.
(figure) (malofte) Ne ebliganta la normalan travidon: blindaj fenestrovitroj [12].
angle:
blind
beloruse:
сьляпы
bretone:
dall (ag.)
bulgare:
сляп
ĉeĥe:
slepý
ĉine:
1. [xiā], 瞎眼 [xiāyǎn] 3. 浑然 [húnrán], 使暗淡 [shǐàndàn], 使浑浊 [shǐhúnzhuó], 淟 [tiǎn], 影影綽綽 [yǐngyǐngchuòchuò], 魚似 [yúsì], 使模糊 [shǐmóhu]
france:
aveugle (adj.)
germane:
blind eĉ ~a kokino povas trovi grajnon: auch ein blindes Huhn findet manchmal ein Korn. 2. mit einem Brett vorm Kopf 3. trüb
hebree:
עיוור
hispane:
ciego
hungare:
vak
indonezie:
buta, tunanetra
japane:
盲目の [もうもくの], 盲目的な [もうもくてきな]
nederlande:
blind (b.nw.)
pole:
1. niewidomy, ocemniały, ślepy 2. ślepy
portugale:
cego
ruse:
слепой
slovake:
slepý, zaslepený
svede:
blind
tibete:
ཞར་བ་
ukraine:
сліпий, незрячий

blinde

1.
Kiel blindulo, sen rigardi, sen vidi: ekfajfis kelke da ŝtonoj, blinde ĵetitaj, unu trafis la frunton de Sara [13]; metinte sian malkovritan kapon sur la ĉevalan nukon, li kuris nur en tuniko, blinde, ne rigardante antaŭen kaj ne atentante malhelpaĵojn [14]; nigre vestita virino rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto al Nowy Swiat Marta ; mi blinde pafos, eble trafos PrV .
2.
Sendistinge, senkritike, senplane, trafe-maltrafe: anstataŭ blinde babiladi diversan teorian sensencaĵon, iru kaj rigardu la faktojn [15]; la nunaj lingvoj kreiĝis blinde per si mem [16]; ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane [17]; ni tamen blinde kredu, ke […] [18]; blinde rutina riproĉo [19]; blinde ripetadi frazojn [20]; la stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj [21].
angle:
blindly
beloruse:
сьлепа
bretone:
evel un dall
ĉeĥe:
slepě
france:
1. en aveugle, à l'aveuglette 2. aveuglément
germane:
blind
hebree:
בעיוורון
hispane:
ciegamente
hungare:
vakon
japane:
盲目的に [もうもくてきに]
nederlande:
blind (bijw.)
pole:
1. na ślepo, po omacku 2. ślepo
ruse:
слепо, вслепую
slovake:
slepo, slepota
svede:
blint

blindeco

Nepovo vidi: Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Eliŝa [22]; blindeco, plena aŭ parta surdeco, aŭ alia grava fizika manko povas prezenti seriozajn malhelpojn [23]; (figure) [ŝi] tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi [24].
angle:
blindness
beloruse:
сьлепата
bretone:
dallentez
bulgare:
слепота
ĉeĥe:
slepota
ĉine:
失明 [shīmíng], 无辨别力 [wúbiànbiélì]
france:
cécité
germane:
Blindheit
hebree:
עיוורון
indonezie:
kebutaan
japane:
盲目 [もうもく], 失明 [しつめい]
pole:
ślepota
ruse:
слепота
slovake:
slepota
ukraine:
сліпота

blindigi

(tr)
1.
Senigi momente aŭ definitive je la vidpovo: la fulmoj blindigis ŝiajn okulojn [25]; larmoj blindigis miajn okulojn [26]; li de legado preskaŭ blindigis siajn okulojn, ĉar […] lia patrino ne havis rimedojn, por aĉeti kandelojn [27]; la terura suno de la dezerto […] rostis kaj blindigis [28]. VD:blindumi
2.
(figure) Konfuzi la juĝpovon, senigi je sagaco: subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj kaj konfuzas la aferojn de justuloj [29]; la vortoj […] falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson Marta ; niaj artifikoj, ruzoj, petoj kaj trompoj ne povis blindigi liajn okulojn de Arguso [30]; nur tiuj, kiuj sin blindigas memvole, ne vidos en tiu okazintaĵo la manon de Dio [31].
angle:
blind
beloruse:
сьляпіць, асьляпляць
bretone:
dallañ
ĉeĥe:
oslepit, oslnit, zaslepit
ĉine:
1. 夺目 [duómù], 晃眼 [huǎngyǎn], 使失明 [shǐshīmíng], 耀眼 [yàoyǎn] 2. [huǎng], 矇蔽 [méngbì], 炫 [xuàn]
france:
aveugler
germane:
blenden
hebree:
לעוור
hispane:
cegar
hungare:
1. megvakít 2. elvakít
indonezie:
membutakan
japane:
失明させる [しつめいさせる], 目をくらませる [めをくらませる]
nederlande:
verblinden
pole:
1. oślepić 2. zaślepić
ruse:
ослепить, ослеплять
slovake:
oslepiť, oslepiť, oslepiť 1. oslepiť 2. zaslepiť
svede:
blända
ukraine:
засліплювати (тж перен.)

blindiĝi

(ntr)
1.
Iĝi blinda, perdi la vidpovon: de tiu tuta brilo la knabo kvazaŭ blindiĝis [32]; li komencis blindiĝi jam en sia infanaĝo, sed eĉ nun li ankoraŭ iom vidas [33]; pro la suna lumo malsaniĝis liaj okuloj, kaj li blindiĝis [34]; li blindiĝis pro eksplodinta mino [35].
2.
(figure) Malĝuste taksi situacion, ne vidi la realon, la veron: la maljunulo parolis pri la vivo, vero, amo, Dio, kaj liaj pensoj blindiĝadis (konfuziĝis) [36].
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
33. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Unua skizo:
34. L. Tolstoj, trad. A. Ŝaparov: Dio – unu por ĉiuj, 1912
35. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
36. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XX
angle:
go blind
beloruse:
асьляпляцца
ĉine:
1. 失明 [shīmíng]
france:
s'aveugler
germane:
erblinden
hebree:
להתעוור
japane:
失明する [しつめいする]

blindulo

1.
Homo, kiu ne povas vidi: antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon [37]; kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj [38]; neniu blindulo povas imagi sian vivon sen brajlo, foje tio estas la sola maniero skribi aŭ legi ion [39]; inter la blinduloj reĝas la strabuloj PrV ; blindulo kartojn ludi ne devas PrV . SUP:kriplulo
2.
Homo ne klarvida pri situacioj, malprudenta: ĉu blindulo povas gvidi blindulon? ĉu ne falos ambaŭ en fosaĵon [40]? edukito ne farus blindulon honorata korifeo [41].
angle:
blind person
beloruse:
сьляпец
bretone:
dall (ak.)
bulgare:
слепец
ĉeĥe:
nevidomý, slepec
ĉine:
1. 盲人 [mángrén]
france:
aveugle (subst.)
germane:
Blinder inter la ~uloj reĝas la strabuloj: unter den Blinden ist der Einäugige König.
hebree:
איש עיוור
japane:
盲人 [もうじん]
pole:
ślepiec 1. niewidomy (osoba), ociemniały (osoba), ślepiec
rumane:
orb, nevăzător
ruse:
слепой (сущ.), слепец
slovake:
slepec
ukraine:
сліпець, сліпий, незрячий (ім.)

blindumi

(tr)
Momente blindigi: julia sunradio posttagmeza blindumis ŝin [42]; kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin [43]; momenta blindumo de sensoj [44].
42. M. Fernández: Du Gardenioj, 1997
43. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
44. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La granda kulinara mensogo
angle:
dazzle
beloruse:
асьляпляць (на кароткі час)
france:
aveugler (momentanément)
germane:
blenden
indonezie:
membutakan

malblindigi

(tr)
1.
Vidkapabligi (blindulon): ili aŭskultis ŝian rakonton kaj estis tre kortuŝitaj de ŝia sindediĉemo al la patro kaj volo fari ion ajn por malblindigi la patron [45].
2.
(figure) Revenigi al iu la prudenton kaj juĝopovon, igi iun ĝuste kompreni situacion pri kiu antaŭe li havis iluziojn.
45. -: Fidela filino Ŝim Ĉong, La Espero el Koreio, 1994
angle:
open somebody's eyes, unblind
beloruse:
1. вярнуць зрок, зрабіць відучшым 2. адкрыць вочы (камусьці на штосьці), пазбавіць ілюзіяў
bretone:
dizallañ (v.k.)
ĉine:
2. 开导 [kāidǎo]
france:
déssiller, détromper, ouvrir les yeux (à quelqu'un)
germane:
1. das Augenlicht zurückgeben, wieder sehend machen 2. zur Vernunft bringen
hungare:
felnyitja a szemét (átv.) 1. visszaadja a látását
nederlande:
iem. de ogen openen (fig.) 1. opnieuw doen zien
pole:
1. przywrócić wzrok 2. otworzyć oczy komuś, na coś
ruse:
1. вернуть зрение, сделать видящим 2. открыть глаза (кому-л. на что-л.), лишить иллюзий

malblindiĝi

(ntr)
1.
(pri blindulo) Akiri aŭ regajni vidpovon.
2.
(figure) Retrovi la prudenton kaj juĝopovon, ĝuste kompreni situacion pri kiu antaŭe oni havis iluziojn: subite Vitalij malblindiĝis, – kion li faras Metrop ?
angle:
become unblinded
beloruse:
1. стаць відушчым, пачаць бачыць 2. адкрыць вочы (на штосьці), пачаць разумець, зразумець, уцяміць
bretone:
dizallañ (v.g.)
ĉine:
2. [jué]
france:
1. retrouver la vue 2. ouvrir les yeux (prendre conscience de)
germane:
2. sich bewusst werden, aufwachen (i.ü.S.), zur Vernunft kommen
hungare:
1. visszanyeri a látását 2. felnyílik a szeme (átv.)
nederlande:
1. opnieuw gaan zien 2. de ogen openen (fig.)
pole:
1. odzyskać wzrok 2. przejrzeć na oczy
ruse:
прозреть

vortblinda

MED Malfacile leganta kaj skribanta pro konfuzoj pri signoj; disleksia: Iuj vortblindaj legas tre malrapide kaj estas devigataj, literumi vortojn literon-post-litero [46]
46. Frank' kaj Paŭlin': Disleksio, 1999
angle:
dyslexic
beloruse:
дызлексічны
ĉine:
誦讀困難 [sòngdúkùnnan]
france:
dyslexique
pole:
dysleksyjny

vortblindeco

MEDPED Konstanta mislegado kaj misskribado pro konfuzoj pri formoj kaj ordoj de signoj; disleksio.
angle:
dyslexia
beloruse:
дызлексія
ĉine:
难语症 [nànyǔzhèng], 閱讀障礙 [yuèdúzhàngài]
france:
dyslexie
germane:
Legasthenie, Leseschwäche
indonezie:
disleksia
pole:
dysleksja

administraj notoj

vort~eco: Mankas dua fontindiko.
vort~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.