*ci

ci

(pronomo)
(arkaismo)
La alparolato: ci skribas [1].
a)
intime, en senceremonia tono: ĉu ci amas min? IK ; ekamis la konato / kaj reciproke ŝi / post paso de monato / ŝanĝiĝis „Vi“ per „ci“ FK ; jes! diris la reĝo, lunde ci ricevos nian filinon! ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li ci [2]; estas Linŝardo, tiu brava Linŝardo! kiel ci fartas, maljunulo [3]?
b)
kelkfoje parolante al Dio: al Ci ni konfidu, Dio nin savu [4]!
VD:vi
Rim. 1: Z. klarigis, ke „anstataŭ ‚ci‘ oni uzas ordinare ‚vi‘“[5].
Rim. 2: Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon „ci“. Tial tiuj, kiuj provas uzi „ci“ en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esperanto oni simple uzas ĉiam „vi“, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per: vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p. PMEG
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §16
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907
4. trad E. L.: Dio, Savu la Reĝon, The Esperantist, 1903-11
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §16
angle:
thou (ne plu uzata krom en preĝoj)
beloruse:
ты
bretone:
te
bulgare:
ти
ĉeĥe:
ty
france:
tu (rare)
germane:
du
greke:
(ε)σύ
hebree:
את, אתה
hispane:
1.a tú (2ª persona singular tratamiento de tú)
hungare:
te
itale:
tu
japane:
おまえ
katalune:
1.a tu 1.b Vós
nederlande:
1.a jij 1.b U
perse:
تو
pole:
1.a ty 1.b Ty
portugale:
tu
ruse:
ты
slovake:
ty
svede:
du
ukraine:
ти
volapuke:
ol

*cia [6]

(arkaismo)
Posedata de ci, rilata al ci (ununombre): en la vilaĝo ĉiuj nomis cin Rufulino: ciaj lernejaj gekamaradoj, la kampuloj, la metiistoj... [7]; sendube, tia estas cia estimata edzino [8]; kio estas malagrabla al ci, tion ne faru al cia proksimulo [9].
Rim.: „Ci“ kaj „cia“ ekzistas nur teorie, kaj estas preskaŭ neniam praktike uzataj. […] Krome „ci“ kaj „cia“ estas menciitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, sed en la Fundamenta Gramatiko („la 16 reguloj“) aperas nek „ci“ nek „cia“. Ankaŭ en la Unua Libro ili ne troviĝas. PMEG
beloruse:
твой
ĉeĥe:
tvá, tvůj
france:
ta, le tien, la tienne
germane:
dein
hebree:
cia
hispane:
tu, tuyo, tuya
japane:
おまえの
katalune:
teu, el teu, ton
nederlande:
jouw
slovake:
tvoj, tvoja

ciumi

(tr)
Alparoli intime, neformale per „ci“: en lia Esperanta medio en Italujo, en la jaroj 40-aj kaj 50-aj, Esperantistoj ciumis aŭ viumis laŭ la cirkonstancoj, pli-malpli kiel oni kutime faras en la itala [10]. VD:viumi
10. F. Lorrain: Aldone pri „ci“, La Riverego, 2010-09 (101)
beloruse:
зьвяртацца на ты
ĉeĥe:
tykat
ĉine:
以你來相稱呼 [yǐnǐláixiāngchēnghū]
france:
tutoyer
germane:
duzen
hispane:
tutear
katalune:
tutejar, tractar de tu
nederlande:
tutoyeren
slovake:
tykať

administraj notoj

~umi: Mankas dua fontindiko.