egipt/o

egipto

1.
HIS Ano de antikva popolo, kiu kreis grandan civilizon en la malsupra fluo de Nilo, en Afriko: Potipanea, flavavizaĝa egipto, en pastra vesto de sia lando ... staris ĉe la pordo [1]; similan teorion li prezentas pri Egiptio, atentigante, ke antikvaj skribaĵoj mencias iujn misterajn marpopolojn kaj tiel nomatajn „reĝojn-paŝtistojn“, de kiuj la egiptoj supozeble heredis sian sperton pri navigado [2]; ŝi havis sklavinon, egiptinon, kies nomo estis Hagar [3].
2.
POL Egiptujano: la unuan fojon ŝi aŭdis la legendon, kiun la egiptoj rakontas al si pri la struto [4].
3.
(evitinde) Egiptujo: li estis fama en la tuta Egipto [5]; kion vi aŭdis en Malsupra Egipto? [6]
Rim.: Zamenhof klarigis, de la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon „Egipto“ ne por la lando, sed por la popolo: la landon mi nomadis „Egiptujo“ [7].
angle:
1. Egyptian 2. Egyptian
beloruse:
1. эгіпцянін 2. эгіпцянін
ĉine:
1. 埃及人 [āijírén]
france:
1. Égyptien (subst.) 2. Égyptien (subst.)
germane:
1. Ägypter 2. Ägypter, ägyptischer Staatsbürger
hispane:
1. egipcio 2. egipcio
hungare:
1. egyiptomi 2. egyiptomi
japane:
エジプト人 [エジプトじん]
katalune:
egipci, egipcià (subst.)
nederlande:
1. Egyptenaar 2. Egyptenaar
norvege:
1. egypter 2. egypter
perse:
1. مصری 2. مصری
pole:
1. Egipcjanin ~ino: Egipcjanka. 2. Egipcjanin
portugale:
1. egípcio
ruse:
1. египтянин ~ino: египтянка. 2. египтянин
ukraine:
єгиптянин

egipta

1.
Rilata al la egiptoj kaj ties kulturo: la melodiojn, verkitajn de la plej bonaj egiptaj komponistoj, fajfas la infanoj en la stratoj [8]; mi devas tie esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco Marta .
2.
Egiptuja, rilata al la Egiptujo: egipta ĉefurbo Kairo [9].
8. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
9. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
angle:
Egyptian
beloruse:
эгіпэцкі
ĉeĥe:
egyptský
ĉine:
埃及語 [āijíyǔ]
france:
égyptien (adj.)
germane:
ägyptisch
hebree:
מצרי
hispane:
egipcio
hungare:
egyiptomi
katalune:
egipci (adj.)
nederlande:
Egyptisch
norvege:
egyptisk
perse:
مصری
pole:
egipski
ruse:
египетский
slovake:
egyptský
ukraine:
єгипетський

Egiptujo ZR

GEOGPOL Lando en la nordorienta Afriko, kun ĉefurbo Kairo, ĉirkaŭanta la malsupran parton de Nilo, kie iam estiĝis la civilizo de la egiptoj1 kaj kiu nun estas araba ŝtato, teritorio de Araba Respubliko Egiptujo: la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon [10]; ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo [11]; Mi vin sendos en Egiptujon [12]; li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon [13]. (EG)
angle:
Egypt
arabe:
مصر
beloruse:
Эгіпэт
bulgare:
Египет
ĉine:
埃及 [āijí]
france:
Égypte, République arabe d'Égypte
germane:
Ägypten
hebree:
מצריים
hispane:
Egipto
hungare:
Egyiptom
indonezie:
Mesir
katalune:
Egipte, República Àrab d'Egipte
nederlande:
Egypte
norvege:
Egypt
perse:
مصر
pole:
Egipt, Arabska Republika Egiptu
portugale:
Egito
ruse:
Египет
turke:
Mısır

egiptujano

Loĝanto de Egiptujo: la modernaj egiptujanoj estas, plejparte, araboj kaj koptoj; komparo [...] inter civilizita antikva egiptujano, civilizita nuntempa japano kaj civilizita eŭropano [14]; Omar kaj Ijob esprimis koran dankon kaj ŝaton, kaj la egiptujanoj aprobis ilin per ĝentila riverenco [15];
angle:
Egyptian
beloruse:
эгіпцянін
ĉine:
埃及人 [āijírén]
france:
Égyptien (subst.)
germane:
Ägypter
hebree:
מִצרִי
hispane:
egipcio
hungare:
egyiptomi (lakos)
katalune:
egipci (subst.)
nederlande:
Egyptenaar
norvege:
egypter
perse:
مصری
pole:
Egipcjanin
ruse:
египтянин

administraj notoj