*esenc/o

*esenco

1.
FIL(komune) Tio, kio konsistigas la propran naturon de io, la interna kaj nevaria bazo de eksteraj aperaĵoj (fenomenoj): homo estas laŭ sia esenco sociema estaĵo; mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando [1]; la tuta esenco de lingvo estas bazita antaŭ ĉio sur interkonsento [2]; la esenco kaj celo de niaj kongresoj [3]; ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo [4]; al homo, kiu ne konas la esencon de la muziko, ŝajnas ke nenio estas pli facila ol ludi fortepianon EE ; ŝajnas al mi, ke la gloramo havas esencon tiel aeran kaj senfundamentan, ke ĝi estas nur ombro de ombro Hamlet ; ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo? [5]; Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon [6]; bruo potenca, nula esenco PrV ; nomo egala, sed esenco mala PrV . VD:substanco3
2.
Ĉefaj, plej gravaj ecoj de io: la esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis Marta ; la prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan Marta ; la transdono de la pluaj sciigoj videble estis por li malfacila, sed la esenco estis, ke […] Kristino al li plaĉis [7]; la esenco de liaj ideoj estis jena […] [8]; la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco […] de la nacioj FK ; la tuta esenco de nia religio estas la leĝo: agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi [9]; la finiĝo „o“ […] en vortoj devenantaj de adjektivo povas nur signifi ideon, esencon [10]. SIN:bazo, fundo, fundamento, kerno, kvintesenco, principo, suko3
3.
Densigita eltiraĵo el iuj substancoj ordinare bonodoraj aŭ aromaj: la rozoj jam estis kolektitaj kaj oni faris el ili esencon [11]; vinagra esenco Metrop . VD:aromo, ekstrakto2, infuzaĵo, tinkturo
4.
KRI Tio, kio konsistigas la unuecon de la tri personoj de la Triunuo.
angle:
4. substance, essence
beloruse:
сутнасьць 3. эсэнцыя
ĉeĥe:
esence, meritum, podstata, tresť
ĉine:
真髓 [zhēnsuǐ], 关键要素 [guānjiànyàosù], 精华 [jīnghuá], 精英 [jīngyīng]
france:
essence (phil., rel.), substance (phil.)
germane:
Essenz 1. Wesen, Natur (Wesen) 2. Wesentliches 3. Auszug vinagra ~o: Essigessenz.
hispane:
esencia
hungare:
1. lényeg, szubsztancia bruo potenca, nula ~o: sok hűhó semmiért. 2. lényeg 3. eszencia 4. lényeg
japane:
本質 [ほんしつ], 真髄 [しんずい], 核心 [かくしん], エッセンス, 精油 [せいゆ], 実在 [じつざい]
katalune:
essència
malnovgreke:
4. οὑσία
pole:
esencja 1. esencja, sedno, meritum, treść 2. esencja, sedno, meritum 3. esencja, wywar
portugale:
essência
ruse:
1. сущность 2. существо (дела и т.п.) 3. эссенция 4. существо
slovake:
esencia, výťažok
ukraine:
суть, сутність, есенція

esenca

1.
Konsistiganta la propran naturon de io: laŭ la vojo de vero mi iras […] por heredigi al miaj amantoj esencan bonon [12]; la rakonto estas lerte konstruita, kaj enhavas tiun esencan elementon de konflikto, kiu distingas vivan historion de banalaĵo KPr ; ne penetrinte en la esencajn kaŭzojn de moderna kapitalismo kaj imperialismo, Zamenhof jam bone antaŭvidis, ke la rezultato de tiu milito estos nula Zam .
2.
Estanta plej grava en io: krom la supre montritaj tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos tie ĉi FK ; via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj [13]; [la muso] tuj formanĝetis preskaŭ tutan romanon, tio estas nur la molan parton, la esencan, sed la ŝelon, la bindon [ĝi] lasis netuŝita [14]; ni deziras krei organismon, kies esenca celo estos produkti antidoton Lanti ; senesenca (senenhava) metaforo Marta . SIN:precipa, fundamenta
beloruse:
істотны, галоўны, асноўны
ĉeĥe:
esenciální
ĉine:
大幅 [dàfú], 必備 [bìbèi], 实质 [shízhí], 基本 [jīběn], 枢 [shū]
france:
essentiel
germane:
wesentlich, essenziell 2. wichtigstes
hebree:
חִיוּנִי
hispane:
esencial
hungare:
1. lényeges 2. lényegi
japane:
本質的な [ほんしつてきな], 必須の [ひっすの], 不可欠な [ふかけつな]
katalune:
essencial
pole:
1. esencjonalny, istotny 2. esencjonalny, istotny
ruse:
1.  существенный 2. основной, главный
slovake:
esenciálny
ukraine:
суттєвий, істотний, основний, істотно важливий

esencismo

FIL Doktrino, kiu prefere rigardas iujn ecojn de aĵoj kiel esencajn, ne dependajn de situacio: Aviceno elstarigis la esencon per la deklaro, ke la ekzisto alvenas al ĝi kiel akcidenco, jen radikala esencismo [15]; la rasismo kaj la seksismo estas la plej oftaj subspecoj de la esencismo [16]. ANT:ekzistismo
15. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „esencismo“, 2000-04
16. P. Daŝgupto: La rasismo kaj specifaj esperoj, libera folio, 2004-08-05
angle:
akcidenco: accident.
beloruse:
эсэнцыялізм
ĉine:
本質主義 [běnzhìzhǔyì]
france:
essencialisme
germane:
Essentialismus akcidenco: Akzidens.
latinece:
akcidenco: accidens.
malnovgreke:
akcidenco: συμβεβηκός.

samesenca

KRI Kunhavanta la saman esencon kiel iu alia (uzata pri la personoj de la Triunuo): ni kredas unu solan Dion kaj unu solan Sinjoron Jesu-Kriston, ununuran filon de Dio, generitan de la Patro kaj kreitan, samesencan kiel la Patro [17]. VD:similesenca
17. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, La Laguna: Stafeto, 1972. p. 188a
angle:
consubstantial
beloruse:
адзінасутны
france:
consubstantiel
germane:
konsubstantiell
hungare:
egylényegű, homousziosz
malnovgreke:
ὁμοούσιος
ruse:
единосущный

similesenca

KRI Havanta esencon similan al tiu de iu alia (uzita de la arianoj pri la personoj de la Triunuo). VD:samesenca
beloruse:
падобнасутны
hungare:
hasonló lényegű, homoiusziosz
malnovgreke:
ὁμοιούσιος
ruse:
подобосущный

administraj notoj

sam~a: Mankas dua fontindiko.
simil~a: Mankas fontindiko.
simil~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.