*esper/i PV

*esperi

(x)
Kredi, ke tio, kion oni deziras, realiĝos: vidi vian vizaĝon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi eĉ vian idaron [1]; Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj [2]; mi esperis lumon, sed venis mallumo [3]; ni esperis en Kristo [4]; [ili] faris tiun komplezon […] ne kiel ni esperis [5]; mi ĉiam esperis, ke la knabo iam povos helpi al mi [6]; ĉi tie, kie li esperis forgesi ŝin, ĝuste ĉi tie ŝi staris tute vivanta antaŭ lia animo [7]; neniam esperita amo, kiu subite estis sentigita al ŝi [8]; [li] esperis nin akcepti en Kembriĝo [9]; ne atendita, ne esperita ofte venas subite PrV ; mi panon ne esperis, subite kuko aperis PrV . VD:atendi, antaŭvidi, deziri, fidi, sopiri.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:11
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 18:25
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 30:26
4. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:19
5. La Nova Testamento, II. Korintanoj 8:5
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
afrikanse:
hoop
albane:
shpresoj
amhare:
ተስፋ
angle:
hope
arabe:
نأمل
armene:
հուսով
azerbajĝane:
ümid
beloruse:
спадзявацца
bengale:
আশা
birme:
မျှော်လင့်ချက်
bosne:
nadam se da
ĉeĥe:
doufat, mít naději, očekávat
ĉine:
希望
dane:
håber
estone:
loodan
eŭske:
espero
filipine:
umaasa
france:
espérer
galege:
esperanza
germane:
hoffen
guĝarate:
આશા
haitie:
espere
haŭse:
fata
hinde:
आशा
hispane:
esperar, tener esperanza
hungare:
remél, bizakodik
igbe:
nwere olileanya
indonezie:
berharap, mengharapkan
irlande:
tá súil
islande:
vona
japane:
希望 [きぼう]
jave:
mugi
jide:
האָפענונג
jorube:
lero
kanare:
ಭಾವಿಸುತ್ತೇವೆ
kartvele:
იმედი მაქვს,
kazaĥe:
үміт
kimre:
gobeithio
kirgize:
үмүт
kmere:
សង្ឃឹម
koree:
기대
korsike:
speru
kose:
ithemba
kroate:
nadam
kurde:
hêvî
latine:
spero
latve:
cerība
laŭe:
ຫວັງວ່າ
litove:
tikiuosi
makedone:
се надевам
malagase:
manantena
malaje:
berharap
malajalame:
പ്രത്യാശ
malte:
tama
maorie:
te ti’aturi nei
marate:
आशा आहे
monge:
cia siab
mongole:
гэдэгт найдаж байна
nederlande:
hopen
nepale:
आशा
njanĝe:
ndikuyembekeza
okcidentfrise:
hope
panĝabe:
ਆਸ ਹੈ
paŝtue:
هيله
pole:
mieć nadzieję, spodziewać się
portugale:
esperar, ter esperança de
ruande:
ibyiringiro
ruse:
надеяться, уповать
samoe:
faamoemoe
sinde:
اميد
sinhale:
බලාපොරොත්තුව
skotgaele:
dòchas
slovake:
dúfať, očakávať
slovene:
upam,
somale:
rajeyneynaa
ŝone:
tarisiro
sote:
le tšepo ea
sunde:
harepan
svahile:
matumaini
taĝike:
умед
taje:
หวังว่า
tamile:
நம்பிக்கை
tatare:
өмет
telugue:
ఆశిస్తున్నాము
ukraine:
сподіватися
urdue:
امید
uzbeke:
umid
vjetname:
hy vọng
zulue:
ngethemba

espero

1.
Ago esperi: meti sian esperon sur la Eternulo [10]; mi havas ankoraŭ esperon [11]; mi perdis la esperon [12]; espero logas, espero mensogas PrV ; de atendo kaj espero pereis multaj sur la tero PrV ; espero panon ne donas PrV .
2.
Io, kion oni esperas: mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano Marta ; li multe parolis […] pri detruitaj esperoj [13]; montri […] sian plej vivan simpation […] al via celo kaj esperoj [14]; ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso […] nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence [15].
3.
Persono aŭ afero, pri kiu oni multe esperas: la sola filo, la ĝojo de la gepatroj kaj ilia espero por la estonteco [16].
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 40:4
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 1:12
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:10
13. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
15. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
beloruse:
надзея, спадзяваньне
ĉeĥe:
naděje, naděje
ĉine:
寄予厚望的人 [jìyúhòuwàngderén], 期望 [qīwàng], 鳌头儿 [áotóur], 指望 [zhǐwàng]
france:
espoir
germane:
Hoffnung
hebree:
תקווה
hispane:
esperanza
hungare:
remény
indonezie:
harapan
japane:
希望 [きぼう], 期待 [きたい]
nederlande:
hoop
pole:
nadzieja
ruse:
надежда
slovake:
nádej, očakávanie, úfnosť
tibete:
རེ་བ་
ukraine:
надія, сподівання

espereble

Laŭ tio, kion oni povas esperi: baldaŭ espereble venos iu aŭ alia [17]; Dio espereble ankaŭ por mia koro donos konsilon [18]; ne estas espereble, ke la pordo de favorkoreco malfermiĝos por ŝi [19]; ĝi estas la unua kaj espereble ankaŭ la lasta fojo […] [20]; vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo BdV .
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
20. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
beloruse:
можна спадзявацца, магчыма
ĉeĥe:
asi (snad)
ĉine:
但愿 [dànyuàn]
france:
espérons que...
germane:
hoffentlich
hebree:
בתקווה
hispane:
esperable
hungare:
remélhetően
indonezie:
mudah-mudahan, semoga
japane:
望むらくは [のぞむらくは], たぶん
nederlande:
hopelijk
pole:
przypuszczalnie, prawdopodobnie
ruse:
можно надеяться, возможно
slovake:
asi
ukraine:
можливо, можна сподіватися

esperiga

Donanta esperojn, promesplena, bonaŭgura: [ŝiaj] okuloj […] antaŭ momento esprimis esperigan meditadon Marta ; komence de januaro okazis esperiga evento [21]. libera programaro estas nova kaj esperiga fenomeno [22]; mediprotekta industrio havas esperigan estonton [23].
21. Zofia Banet-Fornalowa/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
22. D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, Monato, 2004/04, p. 12
23. MU Binghua: Mediprotekta industrio havas esperigan estonton, Monato, 2001/02, p. 10
beloruse:
абнадзейлівы
ĉeĥe:
nadějný, povzbudivý
ĉine:
有为 [yǒuwéi], 祥瑞 [xiángruì], 充满希望 [chōngmǎnxīwàng], 可以預見 [kěyǐyùjiàn], 大有希望 [dàyǒuxīwàng]
france:
bon (prometteur), prometteur
germane:
hoffnungsvoll, verheißend, vielversprechend
hebree:
מבטיח
hungare:
reménykeltő, bíztató, ígéretes
japane:
希望を持たせる [きぼうをもたせる], 期待させる [きたいさせる]
nederlande:
hoopvol
pole:
dający nadzieję, budzący nadzieję, rokujący nadzieję
ruse:
обнадёживающий, подающий надежду
slovake:
nádejný, povzbudivý
ukraine:
підбадьорюючий, обнадійливий

*malesperi [24]

(x)
Tute perdi esperon: en Azio […] ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, eĉ pri la vivo [25]; post sep tagoj li vidis, ke la rezultato estas nula, li malĝojis kaj malesperis [26]; mi malesperis ne trovinte vin IK ; hom' malesperas, Dio aperas PrV . VD:pesimismo.
angle:
lose hope, despair
beloruse:
абезнадзейвацца
ĉeĥe:
zoufat
ĉine:
[tà]
france:
désespérer (de) (tr. ind.) , se désespérer
germane:
verzweifeln
hebree:
להתייאש
hungare:
kétségbe esik, reményét veszti
indonezie:
putus asa
japane:
絶望する [ぜつぼうする], 失望する [しつぼうする]
nederlande:
wanhopen
pole:
rozpaczać, stracić nadzieję, porzucać (wszelką) nadzieję
ruse:
отчаяться, потерять надежду
slovake:
zúfať

malespero

La sento, la animstato de malesperanto: malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano Marta ; ŝi havis nenion, al kio ŝi povus alkroĉiĝi, kaj ŝi falis en senfundan abismon de malespero [27]; en la malespero ŝi kuŝiĝis, por eltrinki la lagon, kaj tio por homo estas ja ne ebla [28]; tute sola tie mi freneziĝus de malespero IK ; krio de malespero [29]; lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn EE ; malantaŭe mizero, antaŭe malespero PrV .
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
29. Charles Dickens, tr. Zamenhof: La batalo de l' vivo, 1891
beloruse:
роспач, безнадзейнасьць
ĉeĥe:
beznaděj, zoufalství
ĉine:
慾絕 [yùjué], 絕望 [juéwàng], 烦闷 [fánmēn]
france:
désespoir
germane:
Verzweifelung
hebree:
יאוש
indonezie:
keputusasaan
japane:
絶望 [ぜつぼう], 失望 [しつぼう]
nederlande:
wanhoop
pole:
rozpacz
ruse:
отчаяние
slovake:
zúfalstvo

malespera

Rilata al malespero: fajro de malesperaj pensoj […] atakis ŝian kapon Marta ; ŝia laŭta, malespera ekkrio plenigis la du ĝardenojn IK ; la amo ruinigas la amanton, kondukas al decidoj malesperaj [30]; la nomarĥo per malespera movo ŝtopis al si la orelojn [31].
30. Ŝekspiro, tr. Zamenhof: Hamleto Reĝido de Danujo, 2:1
31. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
beloruse:
роспачны, безнадзейны
ĉeĥe:
beznadějný, zoufalý
ĉine:
要死要活 [yàosǐyàohuó], 亡命 [wángmìng], 拼命地 [pīnmìngde]
hebree:
נוֹאָשׁ
japane:
絶望的な [ぜつぼうてきな], 絶望した [ぜつぼうした]
ruse:
бенадёжный, отчаянный
slovake:
beznádejný, zúfalý

malesperigi, senesperigi

(tr)
Senigi je espero: mia kunparolanto parolis nur sian gepatran lingvon, kio malesperigis min aŭ pelis al pantomimo [32]; katastrofo […] remalriĉigas kaj senesperigas la familion [33]; la financa situacio […] iĝis malesperiga [34]; estas ankaŭ malesperige vidi, ke daŭris tre longe, de la unua publika atento pri la klimatoproblemo en la 1980aj jaroj ĝis konkretaj malgrandaj kaj nesufiĉaj agoj [35]; jen situacio teorie senesperiga, tamen prezentas sin du ebloj [36].
32. Zlatko Tišljar: Helpi financi edukadon por eŭropa konscio, Monato, 2007/03, p. 11
33. Donald Broadribb: Bele prezentita romano, Monato, 2007/11, p. 25
34. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 17
35. Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!, Monato, 2011/07, p. 14
36. Zlatko Tišljar: Stato de la ŝtatoj de la iama Jugoslavio ... kaj la solvo, Monato, 2013/11, p. 25
beloruse:
абезнадзейваць
ĉeĥe:
přivádět k zoufalství
france:
désespérer (tr. dir.)
germane:
verzweifeln lassen
hungare:
kétségbe ejt, reménytelenné tesz
japane:
失望させる [しつぼうさせる]
nederlande:
de hoop doen varen
pole:
popadać w rozpacz, doprowadzać do rozpaczy, pozbawiać (wszelkiej) nadziei
ruse:
привести в отчаяние
slovake:
vohnať do zúfalstva

senespera

1.
(iu) Kiu ne aŭ ne plu esperas, afliktiĝas: li ĝemis simile al senespera animo [37]; tremanta de frosto la kompatinda knabineto trenadis sin […] jam tute senespera [38]; la senesperaj fratinoj serĉis lin en la tuta urbo [39].
2.
(io) Senesperiga, kiu ne havas ŝancojn de sukceso; senperspektiva: senespera serĉado [40]; senespera utopiaĵo [41]; estas afero senespera, kion mi povas fari? [42].
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
39. A. Niemojewski, trad. Kabe: En Kvieta Vespero, Internacia Krestomatio
40. Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, Monato, 2003/09, p. 18
41. Garbhan MacAoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?, Monato, 2004/10, p. 20
42. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
beloruse:
безнадзейны
ĉeĥe:
beznadějný
ĉine:
无望 (wú wàng), 绝望 (jué wàng)
france:
désespéré (adj.)
germane:
hoffnungslos
indonezie:
putus asa
slovake:
beznádejný

administraj notoj