*etern/a

*eterna

1.
Havanta nek komenciĝon nek finiĝon: la eterna Dio [1]; Epikuro supozis eternajn atomojn; eterna eterneco [2]; validas la eterna regulo: se fermiĝas vojo, alia malfermiĝas [3]. VD:konstanta1, senŝanĝa
2.
Havanta neniun finon: inter ili komenciĝis eterna milito [4]; la eterna dormo (morto); Mi donos ĉi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedaĵon [5]; tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi […] por eternaj generacioj [6]; punitaj per blindeco eterna [7]; eterna feliĉo [8]; vi produktis en viaj retortoj la eliksiron de la eterna juneco [9]; ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro Marta ; eternigi diskutadon, ies nomon, ies virtojn; pentraĵoj, fotoj aŭ skulptaĵoj estas la eblaj rimedoj por eternigi la momentojn, kiuj devas esti konstante memorigataj [10]. VD:ĉiama, senĉesa, senfina
3.
Tia, ke ĝian finon oni ne antaŭvidas: la tuta eterna problemo estos tuj plene solvita [11]; homo de eterna gajeco, de eterna ridado Marta ; ESP mi estis preta iĝi nura […] probable eterna komencanto [12]; la eterna Urbo (Romo); alte trans la grandajn montojn, sur kiuj kuŝas eterna neĝo [13]; kiam li pretigas la vespermanĝon [li] atendas de vi eternan dankemon [14]. VD:daŭra, longdaŭra
ANT:efemera, maldaŭra, pasema
angle:
eternal
beloruse:
вечны ~eco: вечнасьць.
ĉeĥe:
přen.dlouho trvající, věčný, věčný
ĉine:
千古 [qiāngǔ], 永世 [yǒngshì], 永久 [yǒngjiǔ], 永 [yǒng], 持續不斷 [chíxùbùduàn], 永恆 [yǒnghéng]
france:
éternel ~eco: éternité. ~igi: éterniser.
germane:
ewig, immer während 2. fortwährend ~a juneco: ewige Jugend.
hispane:
eterno
hungare:
örök, örökkévaló ~eco: örökösség, örökkévalóság. ~igi: megörökít, örökletessé tesz.
indonezie:
abadi, baka, kekal
japane:
永遠の [えいえんの], 永久の [えいきゅうの], 不朽の [ふきゅうの], 不滅の [ふめつの]
katalune:
etern 1. etern ~eco: eternitat. 2. evitern, perdurable ~igi: eternitzar. 3. perpetu, indefectible
perse:
جاودانه، ابدی ~eco: جاودانگی، ابدیت.
pole:
wieczny
portugale:
eterno, perpétuo, imperecível, perene
rumane:
etern
ruse:
вечный ~eco: вечность. ~igi: увековечить.
slovake:
večný
svede:
evig
tibete:
ཚད་མེད་པ་
ukraine:
вічний, нескінченний

eterne

Sen tempa limo, almenaŭ laŭ homa vidpunkto: por eterne [15] (senfine); en la daŭro de multaj miljaroj […ili] eterne bataladis inter si [16]; ŝi falis por eterne en la teruran nokton de la atendoj [17]; la vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj [18]; ĉu vi volas do eterne funebri [19]? nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne PrV . VD:daŭre2
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 7:25
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
17. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
18. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo
19. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
angle:
eternally
beloruse:
вечна
ĉeĥe:
věčně
france:
éternellement
germane:
ewig, fortwährend
hispane:
eternamente, para siempre
hungare:
örökké, örökösen
japane:
永遠に [えいえんに], 永久に [えいきゅうに]
katalune:
eternament, per sempre
perse:
جاویدان، الی‌الابد
pole:
wiecznie
ruse:
вечно
slovake:
naveky
ukraine:
вічно

Eternulo

BIB
Alnomo de la hebrea dio en Biblio (iam absolute kaj monoteisme, iam kontraste al la nomoj de aligentaj dioj): kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon [20]; kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio [21]; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj servis al Baal kaj al Aŝtar [22].
Rim.: Fakte temas pri Zamenhofa traduko de propra nomo, tradicie tabuita, tial forgesita kaj nur konjekte rekonstruata (antaŭe kiel „Jehovah“, nun pli ofte kiel „Jahveh“), kiu laŭ rabena tradicio estis apudmeto de „estos ‐ estanta ‐ estis“; kp ankaŭ [Eliro, 3:14]: „Kaj Dio diris al Moseo: MI ESTAS, KIU ESTAS“. Pro tabuo, dum voĉlego tiu nomo estis anstataŭigata per hebrea aŭ greka vorto por Sinjoro, kaj en tiu formo ĝi plej ofte aperas en nacilingvaj tradukoj; en la esperanta traduko tamen la distingo konserviĝas: Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro [23] (en la hebrea originalo ĉiuj tri vortoj ‐ Dio, Eternulo kaj Sinjoro ‐ estas malsamaj). [Sergio Pokrovskij]
ĉine:
上帝 [shàngdì]
france:
l'Éternel
germane:
der Ewige (Gott)
hispane:
dios nuestro Señor
hungare:
Örökkévaló
katalune:
déu nostre Senyor, el Senyor
ruse:
Господь, Предвечный, Ягве

administraj notoj