*fer/o

*fero

1.
KEM Ĥemia elemento kun atomnumero 26, atompezo 55,847; malmola forĝebla metalo, uzata en multaj industrioj: ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla [1]; forĝanto de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero [2]; armi sin per fero [3]; katenitaj de mizero kaj fero [4]; hardita fero PatrojFiloj ; kaseroloj el stanita ferlado MortulŜip ; la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis BdV ; rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon PrV ; forĝu feron dum ĝi estas varmega (agu kaj decidu en la ĝusta momento) PrV . (Fe)
2.
Objekto el tiu metalo: jen estas forna fero (fajrostango)! vi povas ja komenci rompi la spegulojn FK ; hufofero; diru, kiam vi bezonos la tenilon! kaj la hakferon VRA .
VD:ferepoko
afrikanse:
yster
albane:
hekuri
amhare:
ብረት
angle:
iron
arabe:
حديد
armene:
երկաթ
azerbajĝane:
dəmir
beloruse:
жалеза
bengale:
লোহা
birme:
သံ
bosne:
željeza
bretone:
houarn
bulgare:
желязо
ĉeĥe:
železo, železo zn. Fe
ĉine:
[tiě]
dane:
jern
estone:
raud
eŭske:
burdina
filipine:
bakal
france:
fer (métal) forĝu ~on dum ĝi estas varmega: il faut battre le fer quand il est chaud.
galege:
ferro
germane:
Eisen forĝu ~on dum ĝi estas varmega: man muss das Eisen schmieden, solange es heiß ist.
guĝarate:
લોખંડ
haitie:
haŭse:
baƙin ƙarfe
hinde:
लोहा
hispane:
hierro
hungare:
vas forĝu ~on dum ĝi estas varmega: addig üsd a vasat, amíg meleg.
igbe:
ígwè
indonezie:
besi
irlande:
iarann
islande:
járn
itale:
ferro
japane:
[くろがね]
jave:
wesi
jide:
פּרעסן
kanare:
ಕಬ್ಬಿಣದ
kartvele:
რკინის
kazaĥe:
темір
kimre:
haearn
kirgize:
темир
kmere:
ជាតិដែក
koree:
korsike:
ferru
kose:
intsimbi
kroate:
željezo
kurde:
hesin
latine:
ferrum
latve:
dzelzs
laŭe:
ທາດເຫຼັກ
litove:
geležies
makedone:
железо
malagase:
vy
malaje:
besi
malajalame:
ഇരുമ്പ്
malte:
ħadid
maorie:
rino
marate:
लोखंड
monge:
hlau
mongole:
төмрийн
nederlande:
ijzer forĝu ~on dum ĝi estas varmega: men moet het ijzer smeden wanneer het heet is.
nepale:
फलाम
njanĝe:
chitsulo
okcidentfrise:
izer
panĝabe:
ਲੋਹੇ
paŝtue:
د اوسپنې
pole:
żelazo
portugale:
ferro
ruande:
icyuma
ruse:
железо
samoe:
uʻamea
sinde:
لوھ
sinhale:
යකඩ
skotgaele:
iarann
slovake:
železo (Fe)
slovene:
likalnik
somale:
birta
ŝone:
simbi
sote:
tsepe
sunde:
beusi
svahile:
chuma
svede:
järn
taĝike:
оҳан
taje:
เหล็ก
tamile:
இரும்பு
tatare:
тимер
telugue:
ఇనుము
tibete:
ལྕགས་
ukraine:
аліза
urdue:
لوہے
uzbeke:
temir
vjetname:
sắt
volapuke:
lel
zulue:
nensimbi

fera

1.
De fero, el fero: sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono [5]; [la] fenestroj havis ferajn kradojn [6]; fera forno [7]; fera jugo [8]; fera lito [9]; per fera objekto li batis lin [10]; ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marŝo, fera tintado MkM .
2.
(figure) Senceda, severa, neindulga: la fera volo de la juna virino KPr ; dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo FK ; se nin ne gvidus fera konstanteco, nia lingvo jam de longe ne ekzistus [11]; levi la manon por fera ĵuro [12]; Al la amiko saĝe elektita // Kunforĝu vin en fera fideleco Hamlet ; mi pekis kontraŭ unu el la feraj principoj de ĵurnalismo: neniam asertu ke io okazis antaŭ ol ĝi vere okazis! [13]; (frazaĵo) teni iun per fera mano PrV (butonumi, kondukilo).
angle:
iron
beloruse:
жалезны
bretone:
dir (db. an dud), divrall (db. an dud), strizh (db. an dud) 1. -houarn, en houarn
bulgare:
1. железен
ĉeĥe:
železný
ĉine:
鐵甲艦 [tiějiǎjiàn]
france:
de fer, énergique, implacable, strict, vigoureux teni iun per ~a mano: diriger qn d'une main de fer.
germane:
eisern teni iun per ~a mano: mit eiserner Hand regieren.
hispane:
de hierro
hungare:
1. vas-, vasból való 2. vas-
japane:
鉄の [てつの], 鉄製の [てつせいの], 強固な [きょうこな], 厳格な [げんかくな], 厳しい [きびしい]
nederlande:
1. ijzer- 2. ijzersterk
pole:
1. żelazny 2. żelazny (np. o dyscyplinie), twardy (np. o prawie, wychowaniu), nieugięty (np. o czyjejś woli), anielski (o cierpliwości)
ruse:
железный
slovake:
železný
ukraine:
залізний
volapuke:
lelik

fereca, ferhava

Enhavanta ferajn substancojn: fereca tero, akvo; [domo el] kunmetitaj sabloŝtonblokoj, sen ferhavaj materialoj kiel najloj [14].
beloruse:
жалезісты
bretone:
houarnek
ĉeĥe:
obsahující železo, železitý
ĉine:
鐵質 [tiězhí], 鐵質 [tiězhí]
france:
ferreux, ferrugineux
germane:
eisenhaltig
hispane:
ferruginoso
hungare:
vasas, vastartalmú
japane:
鉄のような [てつのような]
nederlande:
ijzerhoudend
pole:
żelazisty
ruse:
железистый
slovake:
železitý, železnatý

feraĵo

TEK Objekto el fero: en la angulo kuŝis amaso da malnova feraĵo DL ; kvazaŭ enforĝita per feraĵo Ifigenio ; [ene] ne estas eĉ unu fernajlo nek iu alia feraĵo Ĉukĉoj ; mi eniris feraĵbutikon por aĉeti ion KrM . VD:ferrubo
beloruse:
жалязяка
bretone:
houarn (traezenn), houarnaj
ĉine:
鐵製品 [tiězhìpǐn], 鐵器 [tiěqì]
france:
fer (objet en fer)
germane:
Eisen(ware) ~aĵbutiko: Eisenwarenladen.
hispane:
forja, herraje
hungare:
vas (tárgy)
japane:
鉄製品 [てつせいしな], 鉄器 [てっき]
nederlande:
ijzerwerk
pole:
element żelazny
ruse:
железка, железяка
ukraine:
виріб/річ із заліза, брухт

feraĵisto

Metiisto, kiu faras aŭ vendas ferajn objektojn: oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, […] ankaŭ feraĵistojn kaj kupraĵistojn, por ripari la domon [15]; tiu kuirilo apartenas al Londona akcia kompanio […], mi vidis ĝin en fenestro de feraĵisto KrM .
bretone:
houarnajer
france:
ferrailleur
germane:
Eisenhändler
hispane:
chatarrero
hungare:
vaskereskedő, kovács
japane:
鉄器職人 [てっきしょくにん], 金物屋 [かなものや]
nederlande:
ijzerhandelaar
pole:
złomownik, żeleźnik
ukraine:
продавець залізних виробів

hufofero

Arkforma plata ferpeco, kiun oni najlas al la piedoj de ĉevaloj kaj muloj por eviti difektiĝon de la hufoj: la forĝisto […] deŝiris de la […] ĉevalo la kvar hufoferojn kaj alnajlis kvar novajn [16]; la fama Labirinto […] havis formon de grandega hufofero [17]; ĉiutage, dum kvin monatoj, li vojaĝis 60 km, kaj tri fojojn necesis hufferi la ĉevalojn [18].
beloruse:
падкова huf~i: падкаваць.
bretone:
houarn-marc'h huf~i: houarnañ (ur marc'h).
ĉeĥe:
podkova huf~i: okovat.
ĉine:
鐵掌 [tiězhǎng], 馬掌 [mǎzhǎng], 馬蹄鐵 [mǎtítiě]
france:
fer à cheval huf~i: ferrer (un cheval).
germane:
Hufeisen huf~i: beschlagen (Pferd).
greke:
πέταλο
hungare:
patkó huf~i: patkol.
indonezie:
kasut besi, ladam, sepatu kuda, tapal kuda
itale:
ferro di cavallo huf~i: ferrare (di cavallo o sim.).
nederlande:
hoefijzer huf~i: beslaan (paard).
pole:
podkowa huf~i: podkuwać.
portugale:
ferradura huf~i: ferrar (um cavalo).
ruse:
подкова huf~i: подковать.
slovake:
podkova huf~i: podkovať.

administraj notoj

~eca, ~hava: Mankas dua fontindiko.