*fidel/a PV

*fidela

1.
(iu) Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn; ne trompanta la konfidon de iu; ne perfida: kiu do el ĉiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David [1]; li estis homo fidela, kaj diotima [2]; la Judoj restis fidelaj al sia reĝo [3]; vi […] estas fidela al li kiel hundo [4]; forta kaj fidela en sia kredo [5]; fidela ĝis la morto [6]; la feliĉo restas fidela al mi [7]; nigrabluaj fidelaj (esprimantaj fidelecon) okuloj [8]; Zamenhof mem restis fidela al sia gvida ideo, ke la progresigo de Esperanto ne devas esti ligita al unu persono [9]; resti fidela al la principo dubi pri ĉiu kaj ĉio [10]; multjara fidela komunisto [11]; amiko fidela estas trezoro plej bela PrV . VD:fidinda, konfidebla, lojala
2.
(io) Konforma al originalo aŭ al vero, ekzakta: tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj [12]; atestanto fidela kaj vera [13]; fidela al la […] ŝablono [14]; jen mia fidela raporto [15]; versa traduko, kelkfoje simpliga, kelkfoje ne tre fidela [16]. VD:aŭtenta, kredinda, vera2
angle:
faithful, trustworthy 1. loyal, trusty 2. accurate, exact
beloruse:
1. верны, адданы 2. верагодны, дакладны, пэўны, надзейны
bulgare:
верен
ĉeĥe:
věrný
ĉine:
[zhōng], 忠实地 [zhōngshíde], 忠心 [zhōngxīn], 可信任 [kěxìnrèn], 忠实 [zhōngshí], 荩 [jìn], 坚贞 [jiānzhēn]
france:
fidèle (adj.), loyal, conforme (fidèle), précis (fidèle)
germane:
treu 1. treu 2. getreu
hispane:
fiel
hungare:
1. hű, hűséges 2. 
ide:
fidela
japane:
忠実な [ちゅうじつな], 誠実な [せいじつな], 節操の堅い [せっそうのかたい], 貞節な [ていせつな], 事実を曲げない [じじつをまげない]
nederlande:
trouw
okcidentfrise:
trou
portugale:
1. fiel, leal 2. fiel, leal, seguro
ruse:
1. верный, преданный 2. точный, верный, достоверный
slovake:
verný
ukraine:
вірний, відданий

fideleco

1.
Kvalito de tiu kiu agas fidele: repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco [17]; ili estas generacio perfida, infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon [18]; ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj [19]? ili venis ĉiuj senescepte, ne tiom pro la spektaklo mem, kiom por montri al la cezaro post la lasta incidento sian fidelecon [20]; fideleco al la kredo de niaj prapatroj [21]; kun li mi edziniĝis, al li mi ĵuris fidelecon [22].
2.
Konformeco al originalo aŭ vero: ne povante juĝi la fidelecon al la originalo, mi havas la impreson, ke Berveling celas precizigi ĉion, kio ĉe Zamenhof restis ambigua, svaga aŭ eĉ rekte erara [23]; fideleco al […] tradicioj [24].
angle:
fidelity, loyality, faithfulness
beloruse:
вернасьць, адданасьць
ĉeĥe:
věrnost
ĉine:
長情 [chángqíng]
france:
fidélité
germane:
Treue
hungare:
hűség
ide:
fideleso
japane:
忠実 [まめ], 誠実 [せいじつ], 節操 [せっそう]
nederlande:
trouw
slovake:
vernosť
ukraine:
вірність, відданість, точність, вірогідність

fidelulo

1.
Homo fidela: li aŭskultis la petojn de la lasta areto de siaj fideluloj [25]; la fidelulo de la reĝo marŝis plu, li marŝadis tiom, ke fine li atingis Sunleviĝlandon [26]; ne fidu fidelulon, fidu propran okulon PrV .
2.
REL Fidela ano de religia grupo; aktiva adepto kontraste al malfidelulo: malaperis piuloj kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj [27]; oni anoncis al la fideluloj, en la templo de Astarte, ke Kama mortis [28].
angle:
believer
beloruse:
1. прыхільнік 2. вернік
bulgare:
верен човек, приближен
ĉeĥe:
věrný člověk
france:
2. fidèle (subst.)
germane:
Getreuer
hungare:
hívő, hűséges ember
japane:
誠実な人 [せいじつなじん], 忠実な人 [ちゅうじつなじん]
slovake:
verný človek
ukraine:
вірна, віддана людина, благовірний (ім.)

malfidela

Trompa, ne fidela: malfidela administratoro, kiu ŝtelis [29]; mi volis puni la malfidelan virinon [30]; (figure) la malfidelaj, nereteneblaj sunradioj [31]; nur la komplete malfidelaj homoj insistas, ke ni ĵuru al ili fidelon, por la fidelaj sufiĉas klare eldirita vorto [32].
angle:
unfaithful
beloruse:
няверны, неправаверны, здрадны
ĉeĥe:
nevěrný, zrádný
ĉine:
不忠誠 [bùzhōngchéng], 不老实 [bùlǎoshí], 不忠实 [bùzhōngshí]
france:
infidèle (adj.), adultère (adj.), déloyal, pas fidèle (adj.), imprécis (pas fidèle), inconstant, parjure (adj.), volage (adj.)
germane:
untreu, treulos
japane:
不誠実な [ふせいじつな], 不貞な [ふていな], 背信の [はいしんの], 不忠の [ふただしの]
nederlande:
ontrouw
ruse:
неверный (изменник)
slovake:
neverný
ukraine:
невірний, віроломний

malfideliĝi

Sin montri malfidela: tiuj virinoj […] ne malfideliĝos al siaj edzoj [33]. VD:apostatiĝi, defali, deturniĝi, perfidi, transkuri
beloruse:
здраджваць
france:
abandonner (renier sa fidélité envers), trahir (renier sa fidélité envers)
germane:
untreu werden
hungare:
hűtlenné válik
japane:
節を曲げる [せつをまげる], そむく, 裏切る [うらぎる]
nederlande:
ontrouw worden
ruse:
изменить (предать)
ukraine:
виявити невірність, віроломство, зрадити

malfidelulo

1.
Homo malfidela, malkonstanta, nefidinda: li havis tro […] da rilatoj kun la malfideluloj kaj malamikoj [34]; ĉe la kolumo ŝi ĉiufoje malkovras fremdajn harojn, kaj ŝi priblekas la malfidelulon [35].
2.
REL Eksterulo rilate al fideluloj de iu religio; sendiulo aŭ alireligiano: la dioj montros sian forton kontraŭ la malpieco de la malfideluloj [36]; tra la epokoj, la religiuloj ĉiam invokis dian mandaton por masakri malfidelulojn [37]. VD:herezulo, pagano, profanulo
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
35. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
36. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
37. M. Parenti: La mito de Tibeto, MAS, 2008-04-29
beloruse:
здраднік, няверны (наз.)
ĉeĥe:
zrádce
france:
infidèle (subst.) 2. mécréant (subst.)
germane:
Untreuer, Treuloser
japane:
不実な人 [ふじつなじん], 不貞者 [ふていしゃ], 背信者 [はいしんしゃ], 不忠者 [ふちゅうもの]
ruse:
неверный (как сущ., изменник)
slovake:
zradca

verfidela

Ne devianta de la vero, fidele esprimanta la veron, verema: la verfidela historiisto Turpín [38]; la aŭtoro de tiuj verfidelaj linioj [39].
38. Cervantes, tr. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha, Parto 1ª, ĉap. 6ª
39. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a
angle:
veracious
beloruse:
праўдалюбны, праўдзівы
ĉine:
逼真地 [bīzhēnde], 基于实事 [jīyúshíshì], 现实 [xiànshí]
germane:
wahrheitsgetreu
ruse:
правдивый

administraj notoj