*fleg/i PV

*flegi

(tr)
1.
Prizorgi malsanulon, kaj igi lin observi la kuracadon: la malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, […] vi regas super ili maldelikate kaj kruele [1]; ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme [2]; flegi akuŝantajn virinojn [3]; oni flegis min, kaj post tri semajnoj mi estis tute resaniĝinta [4]; ĉiuj liaj amikoj estis mortintaj, neniu lin flegis [5]; VD:varti
2.
(figure) Plenumi la regulajn laborojn necesajn por teni aŭ remeti ion en bonan staton: flegi ĝardenon, vojon, sian popularecon, siajn interesojn; siajn florojn ŝi ne flegis, kaj sovaĝe ili kreskis super la vojetoj [6]; li alkutimiĝis al sia sorto, flegis la teron, kaj lasis ĉion ceteran [7]; jen ni sidas en Antiumo kaj flegas nian ĉielan voĉon [8]; ĉiu oratoro – senkonsidere al la voĉo, kiun li posedas – devas senĉese flegi tiun instrumenton de sia arto [9]; ni flegu do en niaj koroj ĉi tiujn plej altajn idealojn [10]; flegi la rilatojn inter ambaŭ landoj; tiu teatro flegas la klasikan arton. SIN:zorgi2
angle:
1. nurse 2. attend to, see to, take care of
beloruse:
даглядаць, апекавацца, клапаціцца
ĉeĥe:
ošetřovat, opatrovat, ošetřovat, pečovat, pěstit, pěstovat, rozvíjet
ĉine:
2. 維修 [wéixiū], 照料 [zhàoliào]
france:
entretenir (maintenir en état), prendre soin (de), soigner (donner des soins, entretenir)
germane:
1. pflegen 2. pflegen, warten, in Schuss halten
hispane:
cuidar
hungare:
ápol, gondoz
japane:
看護する [かんごする], 世話をする [せわをする], 面倒をみる [めんどうをみる]
nederlande:
1. verplegen 2. onderhouden
portugale:
cuidar, zelar, tratar
ruse:
1. ухаживать (за больным) 2. обслуживать, заботиться
slovake:
opatrovať, ošetrovať, pestovať, rozvíjať, starať sa
ukraine:
доглядати (за хворим, за дитиною), плекати

flegisto

MED Homo, kies metio estas flegi malsanulojn: psikiatria flegisto [11]; flegiston por li, – ordonis la kuracisto surmetante la okulvitrojn [12]; certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne [13]? aperas en la gazetaro artikoloj pri la bedaŭrinda stato de maljunulejoj kaj pri la nesufiĉa nombro de iliaj vartistoj kaj flegistoj [14]; (figure) espero estas bona flegisto por maljunulo [15].
angle:
nurse
beloruse:
мэдбрат, мэдсястра, нянечка, даглядчык, даглядчыца
ĉeĥe:
ošetřovatel
ĉine:
护士 [hùshi], 男护士 [nánhùshi], 护理员 [hùlǐyuán], 女护理员 [nǚhùlǐyuán], 监护人 [jiānhùrén], 护士 [hùshì], 勤务兵 [qínwùbīng]
france:
infirmier, infirmière
germane:
Pfleger, Krankenpfleger, Krankenschwester
hispane:
enfermero, enfermera
hungare:
ápoló, ápolónő
japane:
看護師 [かんごし], 看護士 [かんごし]
nederlande:
verpleger, verpleegster
ruse:
медсестра, сиделка, няня
slovake:
ošetrovateľ

administraj notoj

pri ~isto:
    Problemo de duseksaj kapvortoj. Vd adm sub fiancx.
    Korekti trd ru/nl/es. [MB]