*7franc/o

*franco

1.
Ŝtatano de Francujo.
2.
Homo kun franca nacieco: Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. [1]. se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero mi ne mirus, ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon, ke estus tute pardoneble se ili profunde kredus ke lando kaj lingvo kaj religio estas identaj Homaranismo ; tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu regule skribi en sia patra lingvo [2].
angle:
French person, Frenchman, Frenchwoman
beloruse:
француз
bulgare:
французин
ĉeĥe:
Francouz
ĉine:
法国人 [fǎguórén]
france:
Français
germane:
Franzose
hispane:
francés
hungare:
francia
ide:
Franciano, Franco
japane:
フランス人 [フランスじん]
katalune:
francés (subst.)
nederlande:
Fransman
norvege:
franskmann
pole:
Francuz {m.}, Francuzka {f.}
portugale:
francês (subst.)
ruse:
француз
tibete:
ཕ་རན་སིའི་མི
tokipone:
jan pi ma Kanse
ukraine:
француз
volapuke:
Fransänan

*franca

1.
Rilatanta al francoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: en Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne sur Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn Homaranismo ; li ne estis amanto de la francaj romanoj kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj [3]; ekzemple en la lingvo germana kapo havas viran sekson, en la lingvo franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan [4].
2.
La franca lingvo.
angle:
French
beloruse:
францускі
bulgare:
френски
ĉeĥe:
francouzský, francouzština, franština
ĉine:
法式 [fǎshì], 法語 [fǎyǔ], 法文 [fǎwén]
france:
français
germane:
französisch
hispane:
francés
hungare:
francia
ide:
Franciana, Franca
japane:
フランスの [ふらんすの], フランス語の [ふらんすごの]
katalune:
francés (adj.)
nederlande:
Frans
norvege:
fransk
pole:
francuski
portugale:
francês (adj.)
ruse:
французский
slovake:
francúzština
tibete:
ཕ་རན་སིའི་སྐད་
tokipone:
pi ma Kanse
ukraine:
французький
volapuke:
Fransänik

elfrancigi

Traduki el la franca lingvo: poemoj elfrancigitaj [5]; nia hungara famulo genie havigis al si la rimajn elementojn necesajn por bone elfrancigi la tri unuajn versojn [6]; la originalo La Minute prescrite pour l'assaut publikiĝis en 2008, kaj la elfrancigo, de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, aperis en 2014 [7].
beloruse:
перакладаць с францускай
germane:
aus dem Französischen übersetzen

franca lingvo

Oficiala lingvo de la franca ŝtato.
angle:
French
beloruse:
француская мова
ĉine:
法文 [Fǎwén]
germane:
Französisch
hungare:
francia nyelv
ide:
Franciana linguo, Franca linguo
japane:
フランス語 [フランスご]
katalune:
llengua francesa
nederlande:
Frans
norvege:
fransk
pole:
język francuski
portugale:
francês (língua)
ruse:
французский язык
tibete:
ཕ་རན་སིའི་སྐད
tokipone:
toki Kanse
volapuke:
Fransänapük

franclingvano

Parolanto de la franca lingvo.
angle:
French speaker
beloruse:
франкамоўны, францускамоўны
france:
francophone
germane:
Französischsprecher
hispane:
francohablante, frencoparlante
hungare:
francia nyelvű
ide:
Francaparolanto
japane:
フランス語話者 [ふらんすごわしゃ]
katalune:
francòfon
nederlande:
Franstalige
norvege:
fransktalende
portugale:
francófono
ruse:
франкоговорящий (в знач. сущ.)
volapuke:
Fransänapükan

Francujo (FR)

GEOGPOL Ŝtato situanta en okcidenta Eŭropo kaj limanta okcidente al Atlantiko, norde al Belgujo, oriente al Svislando, sude al Hispanujo k. a.: Anglujo, Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn [8]; de la bordoj de Francujo eksonis krio de timego antaŭ la sangaj cignoj kiuj aperis el la nordo kun fajro sub la flugiloj kaj la popolo preĝis [9]. SIN:Francio
mapo
afrikanse:
Frankryk
angle:
France
beloruse:
Францыя
bulgare:
Франция
ĉeĥe:
Francie
ĉine:
法国, tr. 法國 [Fǎguó], 法兰西, tr. 法蘭西 [Fǎlánxī]
dane:
Frankrig
eŭske:
Frantzia
finne:
Ranska
france:
France, République française
galege:
Francia
germane:
Frankreich
greke:
Γαλλία
hispane:
Francia
hungare:
Franciaország
ide:
Francia
indonezie:
Francia, Perancis, Prancis
interlingvae:
Francia
itale:
Francia
katalune:
França
kroate:
Francuska
latinece:
Francia
nederlande:
Frankrijk
norvege:
Frankrike
okcidentfrise:
Frankryk
okcitane:
França
perse:
فرانسه
pole:
Francja
portugale:
França
ruse:
Франция
slovake:
Francúzsko
svahile:
Ufaransa
svede:
Frankrike
tibete:
ཕ་རན་སི
tokipone:
ma Kanse
turke:
Fransa
volapuke:
Fransän

administraj notoj

~a lingvo: Mankas fontindiko.
~a lingvo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~lingvano: Mankas fontindiko.
~lingvano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.