*gast/o PV

*gasto

1.
Vizitanto, amike kaj senpage akceptata de dommastro ĉe la hejmo aŭ ĉe la tablo: miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn [1]; la edziĝa festo pleniĝis de gastoj [2]; en la kastelo estis granda societo, tie troviĝis multe da gastoj el la ĉirkaŭaĵo Fab3 ; en la nomo de la […] kongreso mi salutas la landon germanan, kies gastoj ni ĉiuj estas [3]; plurfoje ŝi estis atentata gasto ĉe Universalaj Kongresoj [4]; [li] malfermis la Ekspozicion la 17-an de novembro en la ĉeesto de pli ol 200 invititaj gastoj [5]; muŝoj sidis amase [sur] la pano, – kiu invitis vin? demandis la tajloreto kaj forpelis la trudemajn gastojn [6]; gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto PrV ; se oni amas la gaston, oni zorgas la paston PrV ; gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa PrV ; por gasto ne petita mankas kulero PrV ; (figure) lignaj vilaĝoj, kie la fajro estas ofte terura gasto; en la venonta tago estis venonta en la mondon mistera gasto: nova jaro Marta .
2.
Vizitanto kontraŭ pago akceptata en hotelo aŭ restoracio: la mastro de la gastejo […], iradis inter la gastoj, por vidi, ĉu ĉiu havas, kion li bezonas [7]; la gasto pagis sian kalkulon kaj kuŝiĝis [8]; en la vasta, drinkodora manĝejo la gastoj jam kolektiĝis [9]; la kelneroj kaj gastoj rigardas la sinjoron kun malaproba mieno [10]; la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj [11].
angle:
guest
beloruse:
госьць
bulgare:
гост
ĉeĥe:
host, zákazník
ĉine:
嘉宾 [jiābīn], 招待客人 [zhāodàikèrén], 宾 [bīn], 客队 [kèduì], 客虫 [kèchóng], 被邀請者 [bèiyāoqǐngzhě]
france:
hôte (invité ou client), client (d'un hôtel ou d'un restaurant), convive, invité
germane:
Gast
hispane:
huésped
hungare:
vendég se oni amas la ~on, oni zorgas la paston: ha kedves a vendég, megterül az asztal. ~o kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa: harmadnapra mind a vendég, mind a hal büdös. por ~o ne petita mankas kulero: hívatlan vendégnek sarokban a helye.
japane:
[まれびと], 来客 [らいきゃく], 訪問客 [ほうもんきゃく], 招待客 [しょうたいきゃく], 来賓 [らいひん], 宿泊客 [しゅくはくきゃく]
nederlande:
gast
osete:
уазæг
perse:
مهمان
portugale:
hóspede (recebido)
ruse:
гость
slovake:
hosť
svede:
gäst
tibete:
མགྲོན་པོ་
turke:
misafir, konuk
ukraine:
гість

gasti

(ntr)
1.
Esti gasto: li gastas ĉe […] tanisto, kies domo estas apud la marbordo [12]; la sinjoro gastis du tagojn en la feliĉa lando, kie la ĝojo ŝajnis flori [13]; (figure) ĉu la artrito ne gastis en ĉiuj viaj membroj?; [14] li gastis (kiel gasto partoprenis) dum la unua konferenco de ĉiuj germanaj ambasadoroj [15]; venis preskaŭ 80 000 turistoj, kiuj gastis ĉe la 57 hoteloj [16].
2.
(pri evento) Okazi en iu loko laŭ tiea invito: la Zagreba Pupteatro gastis en majo 1970 en Danlando [17]; unuafoje en 1953 la postmilita UK gastis en neokcidenta lando [18]; ni nepre vizitis la prezentojn de la cirkoj, kiuj gastis en nia urbo [19]. VD:turnei
beloruse:
1. гасьціць, гасьцяваць
bulgare:
1. на гости съм
ĉeĥe:
1. hostovat, pohostinsky hrát
france:
1. habiter (chez qn), être l'hôte (de qn), être invité, être reçu
germane:
1. zu Gast sein 2. gastieren, ein Gastspiel haben
hispane:
1. hospedarse
hungare:
1. vendégeskedik, vendég (vhol)
japane:
客になる [きゃくになる], 泊まる [とまる]
nederlande:
1. te gast zijn
perse:
1. مهمان بودن
portugale:
1. hospedar-se
ruse:
1. гостить 2. проходить (о выездном мероприятии)
slovake:
1. hosťovať, pohostinsky hrať
svede:
1. gästa
turke:
1. misafir olmak, ağırlanmak
ukraine:
1. гостювати

gastejo

Loko, ke oni akceptas gastojn2 por manĝado, festado, tranoktado: [ili] haltis ĉe la gastejo Kimham, apud Bet-Leĥem [20]; ne estis loko por ili en la gastejo [21]; unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo [22]; en la granda drinkĉambro de la gastejo estis tre multe da homoj [23]; la kelestro devis porti la vinon ĝis la pordo de la gastejo [24]; ne havis la gastejo ĝuste bonan reputacion RabistFab ; en tiu kvartalo troviĝis ankaŭ seso da gastejoj, grandaj kaj malgrandaj [25]; tiuj seminarioj kutime okazas en junularaj gastejoj [26]; mi loĝas en maristaj hejmoj kaj gastejoj [27]; la homoj kunvenis en kampara gastejo en plena naturo [28]; la elektitaj gastoj balkone de montgastejoj elradias kontentegon [29]; SUB:albergo, bierejo, ĉardo, drinkejo, knajpo, restoracio, taverno, hotelo, pensiono1
angle:
kampara ~ejo: country inn. mont~ejo: mountain inn.
beloruse:
гасьцініца
bulgare:
гостилница
ĉeĥe:
hostinec, lokál
ĉine:
酒店 [jiǔdiàn], 酒館 [jiǔguǎn], 酒家 [jiǔjiā], 羇 [jī], 飲食店 [yǐnshídiàn], 旅舍 [lǚshè]
france:
auberge kampara ~ejo: auberge de campagne. mont~ejo: auberge de montagne.
germane:
Gaststätte, Gasthaus, Herberge, Wirtschaft (Gasthaus), Unterkunft kampara ~ejo: Landgasthof. mont~ejo: Berggasthof.
hispane:
albergue, hostal
hungare:
vendéglő
japane:
宿屋 [やどや], 旅館 [りょかん]
nederlande:
herberg, (klein) restaurant, eethuis
perse:
مهمانخانه
pole:
gospoda
portugale:
hospedaria
ruse:
гостиница
slovake:
hostinec, krčma
svede:
värdshus
tibete:
མགྲོན་ཁང་
turke:
han
ukraine:
готель

gastigi

1.
Akcepti kiel gaston: mi estis fremda, kaj vi gastigis min [30]; via patro gastigis min dum plena monato [31]; (figure) via koro estas nobla, […] kiajn ambiciojn vi en ĝi gastigas [32]; ni iru al mia nutristino kaj petu ŝian gastigon [33]. VD:inviti, regali
2.
(pri evento) Inviti kaj okazigi en sia loko: Belgio gastigis tri Universalajn Kongresojn [34]; intertempe Antverpeno jam gastigis ok tiuspecajn festojn [35]; en la lando, kiu gastigis la olimpiajn ludojn, mi sentis min iom ekskludata de la entuziasmo [36].
beloruse:
1. прымаць гасьцей
ĉeĥe:
1. hostit, pohostit
ĉine:
待客 [dàikè]
france:
1. héberger, accueillir (un hôte), recevoir (un hôte) ~igo: hébergement.
hispane:
1. albergar, hospedar
hungare:
1. vendégül lát ~igo: vendéglátás.
japane:
もてなす, 泊める [とめる]
nederlande:
1. ontvangen (v.gast), onderdak geven
perse:
1. میزبانی کردن
portugale:
1. hospedar
ruse:
1. принимать гостей
slovake:
1. hostiť
turke:
1. ağırlamak, misafir etmek
ukraine:
1. приймати гостей

gastiganto

1.
Tiu, kiu akceptas hejmen gaston: [li] invitas ilin sidiĝi ĉe la tablo de la gastiganto [37]; Kandid rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino [38]; niaj gegastigantoj prefere restis hejme, ŝi por formeti la manĝilaron kaj li por legi siajn gazetojn [39]; ĉiuj ĝemeloj, kiuj festis sian naskiĝtagon, ricevis donacon de la gastigantoj de la festo [40]; Pasporta Servo nombras 1161 gastigantojn en 80 landoj [41]; krom la grekoj seniluziigis ankaŭ la teamoj de la gastigantoj Aŭstrio kaj Svislando, kiuj ne sukcesis transpasi la grupan fazon [42].
2.
EKOL Parazitato: same kiel por la bovaĵa kaj porkaĵa tenioj tiel ankaŭ por la sĥistosomoj la homo estas la ununura fina gastiganto [43].
beloruse:
1. гаспадар
bulgare:
1. домакин
ĉeĥe:
1. hostitel
ĉine:
1. 东道主 [dōngdàozhǔ], 主人 [zhǔrén], 宴請者 [yànqǐngzhě], 邀請者 [yāoqǐngzhě], 調整者 [tiáozhěngzhě], 东家 [dōngjiā], 主办者 [zhǔbànzhě], 东主 [dōngzhǔ], 东 [dōng] 2. 寄主 [jìzhǔ]
france:
1. hôte (qui reçoit), hébergeur (hôte) 2. hôte (d'un parasite)
germane:
1. Gastgeber 2. Wirt (eines Parasiten)
hispane:
1. anfitrión
hungare:
1. vendéglátó
japane:
主人 [あるじ], 招待者 [しょうたいしゃ], ホスト [ほすと], ホストコンピュータ
nederlande:
1. gastheer
osete:
1. фысым
perse:
1. میزبان
portugale:
1. hóspede (que recebe)
ruse:
1. хозяин (принимающий гостей)
slovake:
1. hostiteľ
svede:
1. värd
turke:
1. ev sahibi(misafiri ağırlayan)
ukraine:
хазяїн, що приймає гостей

gastama, gastigema

Ŝatanta akcepti gastojn kaj afable trakti ilin: estu gastamaj unu al alia sen murmurado [44]; ni estas bonkoraj kaj gastamaj [45]; kun gastema malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono [46]; gastigema urbo [47].
beloruse:
гасьцінны, хлебасольны
bulgare:
гостоприемен
ĉine:
人情味 [rénqíngwèi], 殷勤招待 [yīnqínzhāodài]
france:
accueillant, hospitalier
germane:
gastfreundlich
hispane:
hospitalario
hungare:
vendégszerető
japane:
客好きの [きゃくすきの], もてなしのよい
nederlande:
gastvrij
perse:
مهماندوست، مهمان‌نواز
portugale:
hospitaleiro (adj.)
ruse:
гостеприимный
svede:
gästvänlig
turke:
misafirperver
ukraine:
гостинний

gastamo, gastameco

Volonta, plezura akceptado de gastoj: ne forgesu gastamon al nekonatoj [48]; bela urbo Bulonjo-sur-Maro […] bonvole oferis gastamon al nia kongreso [49]; niaj britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston [50].
48. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 13:2
49. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
50. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
angle:
hospitality
ĉine:
好客 [hàokè], 亲切 [qīnqiè]
france:
hospitalité
germane:
Gastfreundschaft
hispane:
hospitalidad
hungare:
vendégszeretet
japane:
手厚いもてなし [てあついもてなし], 歓待 [かんたい]
nederlande:
gastvrijheid
perse:
مهمان‌نوازی، مهماندوستی

engastiĝi

(ntr)
Provizore ekloĝi ĉe iu aŭ en io, iĝi ties gasto aŭ gastigata kliento: li engastiĝis en la plej bela hotelo [51]. En Lisbono mi engastiĝis ĉe miaj gepatroj [52].
51. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
52. Gonçalo Neves: Reveno al Lisbono, Eldonejo Drako: Espinho, Portugalio, 2019. P.10
france:
descendre (dans un hôtel, chez qn), s'installer (dans un hôtel, chez qn)
hungare:
megszáll (vhol)
ruse:
остановиться (в качестве гостя или постояльца), расположиться (о пассажире и т.п.)

malgastama

Kiu ne volonte gastigas, ne akceptemas, estas malkomforta, malagrabla: (figure) negastama kaj dezerta lando Ifigenio ; mi ŝteliris en ĉi tiun negastaman intermonton [53]; [tiu] fakte kondamnas malgastemon kaj akaparemon [54]; tiuj regionoj estas malgastamaj al vivantaj estaĵoj [55].
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
54. Monato, Gerrit Berveling: Gejeco disputata, 2004
55. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
beloruse:
негасьцінны
ĉine:
冷淡 [lěngdàn]
france:
inhospitalier ne~ama: inhospitalier.
germane:
unwirtlich
hispane:
inhospitalario ne~ama: inhospitalario.
hungare:
ne~ama: barátságtalan (vendéggel).
nederlande:
ne~ama: onherbergzaam.
ruse:
негостеприимный

junulargastejo

Gastejo destinita al junuloj, favorpreza, simpla, plurlitĉambra: la lasta, 16-a seminario okazis […] 1973 en junular-gastejo de Darmstadt [56]; somerumado ĉe la kroata marbordo en junulargastejoj [57]; vespermanĝanta en aŭstra skiterena junulargastejo, kie loĝis 100 skiadlernemuloj [58].
angle:
youth hostel
ĉine:
青年旅舍 [qīngniánlǚshè]
france:
auberge de jeunesse
germane:
Jugendhrberge
japane:
ユースホステル
ruse:
молодежное общежитие

administraj notoj