8Gvine/o PIV1

8Gvineo RLN (GN)

GEOGPOL Ŝtato en la okcidenta Afriko kun ĉefurbo Konakrio, teritorio de Respubliko Gvineo, limanta kun Ebur-Bordo, Gvineo-Bisaŭo Malio, Liberio, Senegalo, Sieraleono kaj Atlantiko: plej rimarkindaj loĝejoj estas tiuj, kiujn konstruas la „Termes fatalis“, speco, vivanta en Gvineo kaj aliaj partoj de la Afrikaj bordoj de maro kaj pri kies nestoj skribas Smeathman en la 71 volumo de la „Phisos. Transactions FK ; en tiu ĉi sama tempo li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli FK ; eksigita estas Gvineo el la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj post eksterordinara kunveno de la komunumo kunvokita de ties prezidanto, la niĝeria prezidanto [1].
Rim.: En la 8a OA, nur „Gvine/o“ estis oficialigita. En la 12a Oficiala Informo, Gvineo-Bisaŭo kaj Ekvatora Gvineo estis menciataj kun signo „8OA“, sed neniu tia signo por Papuo-Nov-Gvineo. La ĉi-tieaj indikoj sekvas prudente la Aldonojn, precipe la 8an Oficialan Aldonon. Do „8“ nur por Gvineo. Por „Ekvatora Gvineo“, „ekvator/o“ aperas en la 1a OA kaj „Gvine/o“ en la 8a OA, do ĝi estas, plejcerte, kunmetaĵo el oficialaj vortoj, ne oficiala kunmetaĵo en si mem, ĉar ĝi mem ne aperas en Oficiala Aldono.
angle:
Guinea
beloruse:
Гвінэя
bulgare:
Гвинея
ĉine:
几内亚 [jīnèiyà]
france:
Guinée, République de Guinée, Guinée-Conakry
germane:
Guinea
indonezie:
Guinea
japane:
ギニア
katalune:
Guinea, República de Guinea
nederlande:
Guinee
pole:
Gwinea, Republika Gwinei
portugale:
Guiné
ukraine:
Ґвінея

Gvineo-Bisaŭo RLN (GW)

GEOGPOL Ŝtato en la okcidenta Afriko kun ĉefurbo Bisaŭo, teritorio de Respubliko Gvineo-Bisaŭo, limanta kun Gvineo Senegalo kaj Atlantiko: la programo estis jam ratifita por Benino, Bolivio, Burkino […], Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Kameruno, Malavio, Nikaragvo, Ruando kaj Zambio [2]; en januaro forpasis Malam Bacai Sanhá (Gvineo-Bisaŭo) [3].
2. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
3. Monato, Adjé Adjévi: Nova prezidanto
angle:
Guinea-Bissau
beloruse:
Гвінэя-Бісаў
bulgare:
Гвинея-Бисау
ĉine:
几内亚比绍 [jīnèiyàbǐshào], 几内亚比索 [jīnèiyàbǐsuǒ]
france:
Guinée-Bissau, République de Guinée-Bissau
germane:
Guinea-Bissau
indonezie:
Guinea-Bissau
katalune:
Guinea Bissau, República de Guinea Bissau
nederlande:
Guinee-Bissau
pole:
Gwinea Bissau, Republika Gwinei Bissau

Ekvatora Gvineo RLN (GQ)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Afriko kaj en kelkaj insuloj de Gvinea Golfo, kun ĉefurbo Malabo, teritorio de Respubliko Ekvatora Gvineo, limanta kun Gabono, Kameruno kaj Atlantiko: ambaŭ sektoroj (mina industrio kaj publikaj servoj) konsistigis pli ol 50 % en Angolo, Ekvatora Gvineo kaj Kongo [4].
angle:
Equatorial Guinea
beloruse:
Экватарыяльная Гвінэя
bulgare:
Екваториална Гвинея
ĉine:
赤道几内亚 [chìdàojīnèiyà]
france:
Guinée équatoriale, République de Guinée équatoriale
germane:
Äquatorialguinea
indonezie:
Guinea Khatulistiwa
japane:
赤道ギニア [せきどうギニア]
katalune:
Guinea Equatorial, República de Guinea Equatorial
nederlande:
Equatoriaal Guinee
pole:
Gwinea Równikowa, Republika Gwinei Równikowej
portugale:
Guiné Equatorial

Nov-Gvineo

GEOG Insulo en Oceanio, teritorio de Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo priona malsano, kuruo, estis endemia nur inter aborigenoj de Nov-Gvineo [5]; Steele prezentas la problemojn de koloniado, tiufoje pri Nov-Gvineo [6].
beloruse:
Новая Гвінэя
ĉine:
新几内亚 [xīnjīnèiyà]
france:
Nouvelle-Guinée
germane:
Neuguinea
japane:
ニューギニア島 [ニューギニアしま]
katalune:
Nova Guinea
nederlande:
Nieuw-Guinea
pole:
Nowa Gwinea

Papuo-Nov-Gvineo RLN (PG)

POLGEOG Ŝtato en Oceanio (ĉefe en la insulo Nov-Gvineo) kun ĉefurbo Port-Moresbo, limanta kun Indonezio: la ŝtato kun la plej multaj lingvoj estas Papuo-Nov-Gvineo, kie 820 lingvoj estas parolataj [7]; la marakva krokodilo […] troviĝas ankaŭ en suda Barato, Srilanko, Papuo-Nov-Gvineo kaj Timoro [8].
7. Monato, Paŭlo Peeraerts: Ethnologue listigas 7299 lingvojn
8. Monato, Ŝandor Monostori: Bani kun krokodiloj
beloruse:
Папуа-Новая Гвінэя
ĉine:
巴布亚新几内亚 [bābùyàxīnjǐnèiyà]
france:
Papouasie-Nouvelle-Guinée, Etat indépendant de Papouasie-Nouvelle-Guinée
germane:
Papua-Neuguinea
indonezie:
Papua Nugini
japane:
パプアニューギニア
katalune:
Papua Nova Guinea, Estat Independent de Papua Nova Guinea
nederlande:
Papoea-Nieuw-Guinea
perse:
پاپوآ گینهٔ نو
pole:
Papua-Nowa Gwinea, Niezależne Państwo Papui-Nowej Gwinei
portugale:
Papua-Nova Guiné

administraj notoj