*ĥemi/o PV , 8kemi/o PV

*ĥemio, kemio

KEMSCI Scienco studanta per analizo kaj sintezo la konsiston de la materiaj substancoj kaj la fenomenojn ĉe kiuj ŝanĝiĝas la interna strukturo de la korpoj: kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto [1]; kvar israelanoj ricevis dum la lastaj 10 jaroj Nobel-premiojn pri ĥemio kaj ekonomiko [2]; ankaŭ kemio estas arabdevena vorto [3].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. Josef Ŝemer: La juda ŝtato 60-jara, Monato, 2008/07, p. 10
3. Walter Klag: Arabaj vortoj en la germana kaj esperanta lingvoj, Monato, 2000/06, p. 15
angle:
chemistry
beloruse:
хімія
bulgare:
химия
ĉine:
化学 [huàxué]
finne:
kemia
france:
chimie
germane:
Chemie
hispane:
química
hungare:
kémia, vegytan
indonezie:
kimia
itale:
chimica
japane:
化学 [かがく]
katalune:
química
nederlande:
chemie, scheikunde
norvege:
kjemi
perse:
شیمی
pole:
chemia
portugale:
química (ciência)
ruse:
химия
slovake:
chémia
svede:
kemi
ukraine:
хімія
volapuke:
kiem

ĥemia, kemia

Rilata al ĥemio: ĥemia armilo, bombo; elpensaĵo, kiun oni nomos ĥemiaj alumetoj [4]; estus terura […] la ĥemia kuniĝo de la densigita vosto de la kometo kun la oksigeno de nia atmosfero FK ; multajn sanproblemojn ili povus solvi sen ĥemiaj kuraciloj [5]; enzimoj ebligas kaj regas la sennombrajn kemiajn reagojn kiuj estas necesaj por vivo [6].
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
5. Laimius Stražnickas: Verdaj kuraciloj, Monato, 2002/10, p. 20
6. Steĉjo NORVELL: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
angle:
chemical
beloruse:
хімічны
ĉine:
化学性 [huàxuéxìng]
finne:
kemiallinen
france:
chimique
germane:
chemisch
hispane:
químico
hungare:
kémiai
indonezie:
kimiawi
itale:
chimico (agg.)
nederlande:
chemisch, scheikundig
norvege:
kjemisk
perse:
شیمیایی
pole:
chemiczny
portugale:
químico (adj.)
ruse:
химический
svede:
kemisk
ukraine:
хімічний
volapuke:
kiemik

ĥemiaĵo, kemiaĵo

1.
Ĥemia substanco, precipe ia uzata en ĥemiaj eksperimentoj aŭ analizoj: Milk elportis rakon de analizaj ĥemiaĵoj kaj la pulvorigilon [7]; Usono eĉ liveris la ĥemiajn kaj biologiajn armilojn, per kiuj Irako tiutempe povis batali [8]; multaj preferas kutimiĝi al la sendanĝeraj kuloj anstataŭ uzi kemiaĵojn [9].
2.
Ĥemia produkto, varo produktita per ĥemiaj metodoj: pro agrokulturaj ĥemiaĵoj lampiroj malaperis, sed nun multaj vilaĝoj ilin kultivas por allogi turistojn [10]; maŝino kiu purigas paperon, forprenante la inkon […] per ĥemiaĵoj kaj varmo [11].
7. Ĝ. Vans: Trigamba Joĉjo
8. Monato, Gerrit Berveling: Usono inter Irano kaj Irako, 2003/04, p. 11
9. Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero, Monato, 2000/12, p. 12
10. Hori Yasuo: Japanio: Ĉu ĝoja plorpluvo?, Monato, 2003/06, p. 12
11. Joel BROZOVSKY: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
angle:
chemical
beloruse:
хімікат, хімікаліі, хімічнае рэчыва
ĉine:
化学品 [huàxuépǐn], 化学物质 [huàxuéwùzhì], 化学材料 [huàxuécáiliào], 化学试剂 [huàxuéshìjì]
finne:
kemikaali
france:
produit chimique, substance chimique
germane:
Chemikalie
hispane:
producto químico, substancia química
hungare:
vegyszer
itale:
prodotto chimico, sostanza chimica
japane:
化学製品 [かがくせいひん], 化学物質 [かがくぶっしつ], 農薬 [のうやく]
katalune:
producte químic
nederlande:
chemieproduct, chemicaliën (= ĥemiaĵoj)
norvege:
kjemikalie
perse:
مادهٔ شیمیایی
pole:
środek chemiczny 1. substancja chemiczna, środek chemiczny, chemikalia (l.mn.)
portugale:
produto químico
ruse:
1. химикалий, реактив, химическое вещество 2. химикат, химическое изделие, химический препарат
slovake:
chemikália
svede:
kemikalie

*ĥemiisto, kemiisto

KEMSCI Scienculo aŭ teĥnikisto pri ĥemio: viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la retorto de ĥemiisto EE ; la ĥemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl FK ; li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto VivZam ; kongreso de kemiistoj [12].
12. Monato, Nikolao Gudskov: La mondrevolucia verko finfine en Esperanto, 2009/10, p. 25
angle:
chemist
beloruse:
хімік
ĉine:
化学家 [huàxuéjiā], 化学者 [huàxuézhě], 女化学家 [nǚhuàxuéjiā]
france:
chimiste
germane:
Chemiker
hispane:
químico
indonezie:
kimiawan
itale:
chimico (sost.)
japane:
化学者 [かがくしゃ]
perse:
شیمی‌دان
pole:
chemik
ukraine:
хімік

elektroĥemio

KEMSCI Branĉo de ĥemio, kiu pritraktas sistemojn kaj interfazajn limojn dum fluo de elektro tra ili: por elektroĥemio gravas la fakto, ke la surfaco de elektrodoj el la [vitra] grafito estas tre ĥemie imuna [13].
angle:
electrochemistry
beloruse:
электрахімія
ĉine:
电化学 [diànhuàxué], 磁化学 [cíhuàxué]
finne:
sähkökemia
france:
électrochimie
germane:
Elektrochemie
hispane:
electroquímica
hungare:
elektrokémia
indonezie:
elektrokimia
itale:
elettrochimica
nederlande:
elektrochemie
norvege:
elektrokjemi
perse:
برقاشیمی، الکتروشیمی
pole:
elektrochemia
portugale:
eletroquímica
ruse:
электрохимия

elektroĥemia, elektrokemia

Rilata al ĥemia transformado de substancoj per elektra fluo: per elektrokemia procedo la emisiado realiĝas ĉe ordinara temperaturo [14].
14. -, trad. J. Palu: Kion kapablas elektrono?, Homo kaj Kosmo, numero 1976/1-1, p. 7a-8a
angle:
electrochemical
beloruse:
электрахімічны
finne:
sähkökemiallinen
france:
électrochimique
germane:
elektrochemisch
hispane:
electroquímico
hungare:
elektrokémiai
itale:
elettrochimico (agg.)
japane:
電気化学の [でんきかがくの]
nederlande:
elektrochemisch
norvege:
elektrokjemisk
pole:
elektrochemiczny
ruse:
электрохимический

imunoĥemio

BAKSCI Scienco pri la ĥemiaj strukturo kaj ecoj de la antikorpoj kaj antigenoj, kaj pri ilia interagado: li interesiĝis pri imunologio, kiam ankoraŭ junis tiu ĉi fako, kaj li akiris sciojn pri ĥemio kaj imunoĥemio [15].
15. S. Norvell: Profeto sen honoro, Monato, 2003/01, p. 12
angle:
immunochemistry
beloruse:
імунахімія
finne:
immunokemia
france:
immunochimie
germane:
Immunchemie
hispane:
inmunología
itale:
immunologia
nederlande:
immunochemie
norvege:
immunokjemi
pole:
immunolgia
ruse:
иммунохимия

neorganika ĥemio9

KEM Parto de ĥemio kiu studas neorganikaĵojn: ĉi tiuj estaĵoj […] konsistas […] el fero, oro kaj ankaŭ el multspecaj metaloj kaj mineraloj, inter ili ankaŭ el tiaj, kiujn ne konas nia neorganika ĥemio [16].
16. F. Karinthy, trad. L. Totsche: Vojaĝo al Faremido, 1933
beloruse:
неарганічная хімія
ĉine:
无机化学 [wújīhuàxué]
france:
chimie inorganique
germane:
anorganische Chemie
hispane:
química inorgánica
indonezie:
kimia anorganik

organika ĥemio9

KEM Parto de ĥemio kiu studas organikaĵojn, tio estas precipe substancojn kun karbona aŭ hidrogena bazo: organika ĥemio enhavas ege pli multe da kombinaĵoj ol neorganika ĥemio [17].
beloruse:
арганічная хімія
ĉine:
有机化学 [yǒujīhuàxué]
france:
chimie organique
germane:
organische Chemie
hispane:
química orgánica
indonezie:
kimia organik

petrolĥemio

KEMSCI Branĉo de ĥemio studanta konsiston kaj ĥemiajn ecojn de nafto, petroloj kaj natura gaso (gasaj hidrokarbonaĵoj).
angle:
petrochemistry
beloruse:
нафтахімія
ĉine:
石油化工 [shíyóuhuàgōng], 石油化学 [shíyóuhuàxué], 石油化学工业 [shíyóuhuàxuégōngyè]
finne:
petrokemia
france:
pétrochimie
germane:
Petrochemie
hispane:
petroquímica
indonezie:
petrokimia
itale:
petrolchimica
nederlande:
petrochemie
norvege:
petrokjemi
perse:
پتروشیمی
ruse:
нефтехимия

administraj notoj

petrol~o: Mankas dua fontindiko.
petrol~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.