inkub/o Z

inkubo

1.
Peniga aŭ teruranta sonĝo kun sento de premeganta pezo: la inkubo de la superstiĉo, kiel en la sinjora domo, tiel ankaŭ en la ŝipista domo, enrampas eĉ tra serura truo [1]; por mia sento estus ja inkub' eĉ sonĝe la adulta am-amuzo [2]; sonĝinkubo formiĝas per vaporo el plena stomaktubo [3]. VD:premsonĝo.
2.
KAT Demono, preninta formon de viro por sekskuniĝi kun dormanta virino: hibrida idaĉo de simio kaj inkubo [4]. VD:sukubo.
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, LI
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Mi sonĝis dum noktohoro
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 8
angle:
1. nightmare 2. incubus
beloruse:
1. кашмар 2. інкуб
bulgare:
1. кошмар
ĉeĥe:
můra, těžký sen
ĉine:
1. 夢魘 [mèngyǎn], 魇 [yǎn], 噩夢 [èmèng], 恶梦 [èmèng], 寎 [bìng], 夢魔 [mèngmó], 可怕的事物 [kěpàdeshìwù]
france:
1. cauchemar, mauvais rêve 2. incube
germane:
1. Alptraum, Albtraum, Alpdrücken, Alpdruck 2. Alp, Alb, Inkubus, Nachtmahr, Nachtgespenst
hispane:
1. pesadilla
hungare:
1. lidércnyomás, rémálom 2. lidérc, gonosz szellem
itale:
2. incubo
japane:
夢魔 [むま], インクブス, 悪夢 [あくむ]
katalune:
1. malson 2. íncub, íncube
nederlande:
1. nachtmerrie 2. incubus
perse:
1. کابوس 2. بَختَک، فَرَنجَک
pole:
1. koszmar senny, nocna zmora, mara 2. inkub
portugale:
1. pesadelo 2. íncubo
ruse:
1. кошмар 2. инкуб
slovake:
mora, ťažký sen
ukraine:
інкуб, нічний кошмар, сон з примарами

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Eblas demandi sin, cxu la mitoj pri inkuboj/sukuboj
      ligigxas nur al katolikismo aux, pli vaste, al
      religio.
      [MB]