3kont/o PV

konto

1.
EKON Komerca skriba kalkulo pri ŝuldoj aŭ havoj de aparta persono: malfermo de konto [1]; plaĉis al ŝi havi propran konton en la banko [2]; certe sufiĉas tio, kion mi havas sur mia konto [3]; la ŝparmono iom post iom malaperis el la kontoj en la kooperativo, regis malgaja humoro [4]; ŝi havas dek infanojn, […] kaj nepagitan konton por la domluado [5]; unuj postulis reguligon de la konto aŭ pligrandigon de la salajro, aliaj foriradis, post kiam ili ricevis antaŭpagon [6]; ŝparitaj sumoj estis ĝiritaj al mia sekreta konto [7]; mi ne volis likvidi la konton [8]; kompari la jarajn kontojn de la Asocio kun la aprobita buĝeto [9]; la finaj kontoj de la Asocio montris malgrandan profiton [10]; necesis kovri la deficitojn el la kapitala konto [11]; kion mi aŭdas pri vi? donu al mi konton de via administrado, ĉar vi ne plu povas administradi [12]; se tamen li […] ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton [13]; ok mil homoj forlasis siajn okupojn kaj vivas je la konto de la ŝtato [14]; sklavoj ventumis lin, kaj li ludante kun juna simio aŭskultis la kontojn, kiujn legis al li lia skribisto [15]; (figure) li koleris, ke oni ne reguligis definitive la kontojn kun Set (punis, venĝis pri maljustaĵoj) [16]; (figure) vi faras politikon je via propra konto (respondeco) [17]. VD:bilanco, deponejo4, kaso3, saldo
2.
KOMP En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo: [por blogi] necesas konto ĉe Google [18].
angle:
1. account 2. user account
beloruse:
1. рахунак 2. уліковы запіс (карыстальніка кампутарнай сістэмы)
ĉeĥe:
konto, účet v bance
ĉine:
帐户 [zhànghù], 帐号 [zhànghào]
france:
1. compte (financier) 2. compte (informatique)
germane:
Konto 2. Account, Benutzerkonto
hungare:
1. számla, kontó 2. felhasználói azonosító, felhasználói számla
japane:
勘定口座 [かんじょうこうざ], 貸借勘定 [たいしゃくかんじょう], アカウント
nederlande:
1. rekening (boekhouding) 2. account (informatica)
pole:
1. konto 2. konto
portugale:
1. conta 2. conta
ruse:
1. счёт 2. бюджет пользователя, учётная запись пользователя
slovake:
konto, účet

kontisto, kontregistristo

EKON Homo, kies ofico estas kalkuli la kontojn: antaŭ ol iĝi kontisto Petro estis romkatolika seminariano [19]; li […] havas edzinon kiu ludas rolon de severa kontisto en la hejmo [20]. VD:librotenisto
19. Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, Monato, 2009/07, p. 21
20. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
angle:
accountant
beloruse:
рахаўнік
ĉine:
会计 [kuàijì], 会 [kuài], 会计师 [kuàijìshī], 会计服 [kuàijìfú]
france:
comptable (profession)
germane:
Kontoführer, Buchführer
hungare:
könyvelő, számlavezető
japane:
簿記係 [ぼきかかり], 帳簿係 [ちょうぼかかり], 経理係 [けいりかかり]
nederlande:
boekhouder, accountant
pole:
księgowy
ruse:
счетовод

bankkonto

EKON Konstanta konto de ies deponaĵoj en banko: la defraŭdataj sumoj estis ĝirataj al speciala bankokonto mianoma, pri kiu mi sciis nenion [21]; kiam ja estis mono en mia bank-konto, mi trarigardis mian trimonatan detalraporton [22]; la sekretaj bankkontoj de […] Svislando [23].
21. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
22. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 30. La Voj’ Elektita.
23. R. Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, 2002/02, p. 8-9
angle:
bank account
beloruse:
банкаўскі рахунак
ĉeĥe:
bankovní konto
ĉine:
賬戶 [zhànghù], 戶頭 [hùtóu]
france:
compte en banque
germane:
Bankkonto
hungare:
bankszámla
japane:
銀行口座 [ぎんこうこうざ]
nederlande:
bankrekening
pole:
konto bankowe
slovake:
bankové konto

ĝirkonto, ĝirokonto, kuranta konto

Bankkonto per kiu eblas nekontantaj transpagoj (t.e. ĝiroj) al aliaj: saldo de kuranta konto [24]; malpli ol unu elcento da interezoj por mono en ŝparlibro aŭ ĝirokonto en Aŭstrio – kaj de tiu sumeto unu kvarono iras al la ministro pri financo [25].
24. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
25. Walter Klag: Ŝpari energion – ne monon, Monato, 2015/10, p. 14
angle:
transaction account
ĉine:
往來戶口 [wǎngláihùkǒu], 往來帳戶 [wǎngláizhànghù], 轉帳帳戶 [zhuǎnzhàngzhànghù]
france:
compte courant
germane:
Girokonto kuranta ~o: Kontokorrent.
japane:
振替口座 [ふりかえこうざ]
nederlande:
lopende rekening

ŝparkonto

EKON Bankkonto, el kiu deponinto longe ne elprenas, sed kiu kompense havigas al li konstantan renton: oni deponus similan sumon en ŝparkonto ĉe banko [26]; du viroj enmetis 2,8 milionojn da falsitaj enoj per monaŭtomato en ŝparkonton, poste en Tokio ili elprenis el la konto 2,5 milionojn [27]; tian rendimenton via ŝparkonto aŭ viaj obligacioj ne donos al vi [28]!
26. R. Rotsaert: Piramidaj investoj: ne nur en Albanio!, Monato, 1997/07, p. 24
27. Hori Jasuo: Mono-malbono, Monato, 2005/06, p. 18
28. Paŭl Peeraerts: Investo, Monato, 2011/11, p. 5
angle:
savings account
beloruse:
ашчадны рахунак
ĉine:
銀行存款帳戶 [yínhángcúnkuǎnzhànghù], 储蓄帐户 [chǔxùzhànghù]
france:
compte d'épargne
germane:
Sparkonto
hungare:
takarékbetét, takarékbetét-számla
japane:
預金口座 [よきんこうざ], 貯金口座 [ちょきんこうざ]
nederlande:
spaarrekening
pole:
konto oszczędnościowe
portugale:
poupança

konteltiro

EKON Dokumento listiganta la spezojn de konto dum difinita tempodaŭro: la uzanto ricevas la konteltirojn nur la sekvan monaton [29]; vi povas ankaŭ ĉiam ricevi aktualan konteltiron, laŭpete [30].
29. Roland Rotsaert: SEPA: la fina fazo de la enkonduko de eŭro, Monato, 2006/07, p. 12
30. UEA: Financaj Servoj, 1995
angle:
account statement
ĉeĥe:
výtah z účtu
ĉine:
銀行對帳單 [yínhángduìzhàngdān], 对帐单 [duìzhàngdān]
france:
relevé de compte
germane:
Kontoauszug
japane:
貸借勘定書 [たいしゃくかんじょうしょ]
nederlande:
rekeninguittreksel
pole:
wyciąg z konta
portugale:
extrato
slovake:
výťah z účtu

administraj notoj