*kripl/a

*kripla

1.
(iu) Perdinta kapablon uzi membron aŭ organon pro vundo, malsano ktp: beston […] difektitan aŭ kriplan […] ne alportu [1]; eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en […] la neestingeblan fajron [2]; malbela li estis, […] malalta-dika, preskaŭ kripla [3]; oni lin realportis hejmen tiel kontuzitan, ke la kuracisto timis, ke li restos kripla KPr ; ŝi vidis, ke oni elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn Marta . VD:lama1
2.
(io) Perdinta unu el la partoj necesaj por bona funkciado; difektita: eĉ la kripla rozarbeto levis siajn branĉojn, malvolvis siajn foliojn [4]; la teksisto havas kriplajn genuojn [5]; kiu ne havas povosciadon teknikan […] estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn Marta ; Karlo havas ian kriplan ribelemon en sia interno LGA ; iliaj doktrinoj estas nure kriplaj sensencaĵoj, tute nekompreneblaj por la logika, angla pensmaniero VaK ; kripla brakseĝo ChV .
angle:
handicapped, crippled
beloruse:
зьнявечаны, скалечаны
ĉeĥe:
chromý, ochromený, zkažený, zmrzačený
ĉine:
伤残 [shāngcán], 傷殘 [shāngcán], 瘸腿 [quétuǐ], 废 [fèi], 廢 [fèi], 残废 [cánfèi], 殘廢 [cánfèi], 残疾 [cánjí], 殘疾 [cánjí], 残障 [cánzhàng], 殘障 [cánzhàng], 跛 [bǒ]
france:
estropié (adj.), infirme (adj., mutilé), mutilé (adj.)
germane:
1. behindert, invalide 2. verkrüppelt
hispane:
1. inválido, discapacitado, minusválido
hungare:
1. rokkant, nyomorék, mozgáskorlátozott 2. rokkant
japane:
不具の [ふぐの], 肢体不自由の [したいふじゆうの], 欠陥のある [けっかんのある]
katalune:
1. discapacitat
nederlande:
misvormd, vergroeid 1. kreupel, invalide, mindervalide, verminkt, gehandicapt
pole:
kaleki, ułomny, niepełnosprawny, dotknięty kalectwem
portugale:
1. aleijado, inválido
ruse:
увечный
slovake:
chromý, skazený, zmrzačený
tibete:
རྐང་ཀྱོག་
ukraine:
скалічений, покалічений

kriplaĵo

MED
Daŭra difekto de korpa membro aŭ ties parto: li montris sian kriplaĵon, petante almozon; (figure) fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj [6]; korpaj kaj spiritaj kriplaĵoj (difektoj, mankoj) [7].
beloruse:
калецтва
france:
infirmité
germane:
Verkrüppelung
hispane:
minusvalía, discapacidad
hungare:
rokkantság, testi hiba, mozgáskorlátozottság
japane:
不具 [ふぐ], 欠陥 [けっかん]
katalune:
minusvalidesa, discapacitat
nederlande:
handicap
pole:
kalectwo (objaw kalectwa)
ruse:
увечье
ukraine:
каліцтво

kripligi

1.
Fari iun kripla: la pafvundo kripligis la soldaton; en sia kolero […] kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon [8]; tiuj maŝinoj povas en unu momento forŝiri fingrojn, kripligi manon [9]; (figure) en la granda strebo helpi al siaj infanoj, la patrinoj ofte kripligas ilin, senkompate tranĉas iliajn flugilojn [10]. VD:handikapi
2.
Fari ion kripla: [en] la spegulo […ili] vidis sian kripligitan bildon [11]; [tiuj] pastroj malsanktigas la sanktejon, kripligas la instruon [12]; mi pekis, la veron mi kripligis [13]; kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco [14]; tro kripligi […] sian nomon per skribado fonetika [15]; forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo […] prezentus kripligon de la […] lingvo [16].
VD:stumpigi
angle:
handicap, cripple
beloruse:
нявечыць, калечыць
ĉeĥe:
komolit, poškodit, zmrzačit, zneschopnit, zohavit
france:
estropier, mutiler
germane:
verkrüppeln, behindern
hispane:
dejar inválido
hungare:
megnyomorít, rokkanttá tesz, mozgáskorlátozottá tesz
japane:
不具にする [ふぐにする], 損なう [そこなう], 損傷する [そんしょうする]
nederlande:
verminken
pole:
1. okaleczyć, uczynić kaleką 2. zniekształcić, wykoślawić
portugale:
aleijar
ruse:
искалечить, изувечить
slovake:
dokaličiť, zmrzačiť
ukraine:
калічити, скалічити, покалічити, зробити калікою, завдати каліцтва

kripliĝi

Iĝi kripla: Li estis daŭrigonta, sed lia tango kripliĝis, kiam li vidis nin; la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon EE ; VD:miskreski
angle:
become handicapped, be crippled
beloruse:
нявечыцца, калечыцца
ĉine:
致残 [zhìcán], 致殘 [zhìcán]
france:
s'abîmer, se détériorer
germane:
verkrüppeln
hispane:
quedarse inválido
hungare:
megnyomorodik, rokkanttá válik, nyomorék lesz, mozgáskorlátozott lesz
japane:
不具になる [ふぐになる], 損なわれる [そこなわれる]
nederlande:
verminkt worden
ruse:
калечиться

kriplulo

Homo kun manka aŭ ne funkcia membro aŭ organo: kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn [17]; ĉiu familio havas sian kriplulon (mankon)PrV ; pri la tuta okazaĵo aperis en la „Praga ofica gazeto“ tiu ĉi artikolo: Patriotismo de kriplulo (...) La plej sanktajn sentojn kaj interesojn hieraŭ bele demonstris kriplulo kun lambastonoj, kiun lia maljuna panjo veturigis en ĉareto por malsanuloj [18]. VD:handikapito, invalido
17. La Nova Testamento, S. Luko 14:13
18. J. Hašek, tr. V. Váňa: La aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, ĉap. 7a, p. 75. INKO
beloruse:
калека
ĉeĥe:
mrzák
ĉine:
残疾人 [cánjirén], 殘疾人 [cánjirén], 瘸子 [quézi]
france:
estropié (subst.), infirme (subst.), mutilé (subst.)
germane:
Behinderter, Invalide
hispane:
inválido, discapacitado, minusválido
hungare:
nyomorék, rokkant, mozgásorlátozott
japane:
不具者 [ふぐしゃ]
nederlande:
kreupele, mindervalide persoon, invalide persoon
pole:
kaleka, ułomny, niepełnosprawny
ruse:
калека, инвалид
slovake:
kalika, lazár, mrzák
ukraine:
каліка

administraj notoj

~iĝi: Mankas dua fontindiko.