*kritik/i

*kritiki

(tr)
1.
Ekzameni la kvalitojn kaj mankojn de io, de verko ktp: kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro [1]; anstataŭ trankvile kritiki la aferon, [ili] komencis akran atakadon kontraŭ ĝi [2]; Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita [3]; kritiki estas facile, fari malfacile PrV . VD:recenzi
2.
(komune) Mallaŭdi: tiu grumblemulo ĉiam kaj ĉion kritikas; [li] amis ĉion kritiki, nenion sciante [4]; sensence kritikanta kaj grimacanta rutina mondo [5]; ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto [6]; ĉion kritiki, konstati mankojn tie, kie aliaj homoj kredas vidi belecojn, ĉu tio ne donas plezuron [7]? kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe PrV . VD:grumbli, plendi2, protesti1, riproĉi, skoldi
1. La Nova Testamento, Hebreoj 4:12
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
4. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
7. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV
angle:
1. to critique, criticize 2. to criticize
beloruse:
крытыкаваць
ĉeĥe:
hodnotit, kritizovat, posuzovat
ĉine:
批評 [pīpíng], 批评 [pīpíng], 批判 [pīpàn], 批点 [pīdiǎn], 批點 [pīdiǎn], 指謫 [zhǐzhé], 指谪 [zhǐzhé], 挍 [jiào], 声讨 [shēngtǎo], 聲討 [shēngtǎo], 評 [píng], 评 [píng]
france:
critiquer ~i estas facile, fari malfacile: la critique est facile, l'art est difficile.
germane:
1. kritisieren, prüfen, beurteilen, besprechen 2. kritisieren, tadeln, negativ beurteilen, ungünstig besprechen
hispane:
criticar
hungare:
bírál, kritizál
japane:
批評する [ひひょうする], 批判する [ひはんする]
nederlande:
1. beoordelen 2. bekritiseren
pole:
krytykować
portugale:
criticar
rumane:
critica
ruse:
критиковать
slovake:
kritizovať, podrobiť kritike, posúdiť
ukraine:
критикувати

kritika

1.
Ekzamena prijuĝe al kvalitoj kaj mankoj de io: bonege skribita kritika polemiko FK ; se tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti […] demandon ‚kial?‘ EE ; dulingvismo […] estas tre utila por la evoluigo de kritika menso [8]; Kritika Ekzameno de la Proceso kontraŭ Kristo [9]; eldonante ekumenan Biblion kun kritikaj notoj [10].
2.
(komune) Mallaŭda: [li] rigardas ĉion de kritika vidpunkto [11]; lia esence intelekta poetiko kondukis lin al kritika sinteno kontraŭ homsubpremo [12]; soci-kritika pensado [13]; ne eblas ne fari almenaŭ kelkajn kritikajn rimarkojn [14]. VD:grumblema, malkontenta
3.
(evitinde) Kriza: necesis fali sub la kritikan limon de 5000 membroj por vekiĝi [15]; tio estas ĉio, […] kion mi povas diri al vi en tiu sufiĉe kritika momento [16].
angle:
1. critical 2. critical, censorious
beloruse:
1. крытычны 2. крытычны
ĉeĥe:
kritický
ĉine:
严格 [yángé], 嚴格 [yángé], 批評性 [pīpíngxìng], 批评性 [pīpíngxìng], 評判性 [píngpànxìng], 评判性 [píngpànxìng], 評論性 [pínglùnxìng], 评论性 [pínglùnxìng]
france:
1. critique (adj.) 2. critique (adj.)
germane:
kritisch 1. prüfend 2. abwertend, ablehnend 3. krisenhaft
hispane:
1. crítico 2. crítico
hungare:
1. bíráló, kritikus, kritikai 2. bíráló, kritikus, kritikai
japane:
批評の [ひひょうの], 批判の [ひはんの], 批判的な [ひはんてきな]
nederlande:
1. kritisch 2. bekritiserend
pole:
krytyczny
rumane:
crucial, decisiv, critic
ruse:
1. критический 2. критический
slovake:
1. kritický 2. kritický
ukraine:
критичний

kritiko

1.
Ekzameno pri la bonaĵoj kaj malbonaĵoj iu afero, ekz. de verko: historia, filologia kritiko; literatura kritiko [17]; kritiko de la sofista retorika skolo [18]; la kritiko estis tre favora, la recenzoj akcentis la introspektivajn belaĵojn de la poemo [19]; ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas [20]; kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili […] helpas al nia perfektiĝo [21]; kritiko egalas al atako nur por iu, kiu sentas sin perfekta [22]; li estas pli konata pro siaj […] prilingvaj artikoloj, kritikoj kaj recenzoj en La Suda Stelo [23].
2.
(komune) Mallaŭdo, malaprobo pri la misoj de persono aŭ afero: el ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj VivZam ; estas tre malfortaj […] la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi [24]; lia rigardo kaj lia nura ĉeesto efikis al li kiel silenta kritiko [25]; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko PrV ; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko PrV .
angle:
1. critique, criticism 2. criticism
beloruse:
крытыка
ĉeĥe:
kritika, posudek
ĉine:
批評 [pīpíng], 批评 [pīpíng], 批判 [pīpàn], 书评 [shūpíng], 書評 [shūpíng], 影評 [yǐngpíng], 影评 [yǐngpíng]
france:
critique
germane:
1. Kritik, Prüfung, Beurteilung, Besprechung 2. Kritik, Tadel, negative Beurteilung, ungünstige Besprechung
hispane:
crítica
hungare:
bírálat, kritika
japane:
批評 [ひひょう], 考証 [こうしょう], 批判 [ひはん]
nederlande:
1. beoordeling, kritiek 2. kritiek
pole:
krytyka
rumane:
critică
ruse:
критика
slovake:
kritika, posudok
ukraine:
критика

kritikaĉi

(tr)
Insiste, malice kritiki, ĉiam emfazante samajn misojn: mi kredis la aforismon: iru vian vojon kaj lasu al aliaj kritikaĉi [26]; [ili] kritikaĉas la lingvon kaj blasfemas kontraŭ ĝi [27]. VD:misfamigi, nigrigi3, paskvili, polemiki, senkreditigi1
26. Wang Chongfang: Mia revo ĉe la sojlo de la 1a jarcento, Penseo, numero 101a, 2000-03
27. Esperanto kaj Socia Movado
angle:
to censure, disparage
beloruse:
крытыканстваваць
ĉine:
貶低 [biǎndī], 贬低 [biǎndī], 詆譭 [dǐhuǐ], 诋毁 [dǐhuǐ], 貶 [biǎn], 贬 [biǎn], 严斥 [yánchì], 嚴斥 [yánchì]
france:
dénigrer, déprécier, détracter
germane:
schmähen, mäkeln, verreißen, auf etwas herumhacken
nederlande:
bekritiseren
pole:
krytykować podle
rumane:
critică în mod josnic
ukraine:
займатися критиканством, критиканствувати

kritikema

Volonte kritikanta, trovanta temojn por kritiko: Kalocsay kiel ĉefredaktoro de Literatura Mondo iniciatis la kritikeman recenzon [28]; la specialaj bierspecoj ĝuas restariĝon sub influo de la pli kritikema konsumanto [29]; ĵurnalistaro estas kritikema pri ĉio [30].
28. C. kaj A. Gacond: Juan Régulo-Pérez kaj Kálmán Kalocsay, radioprelego, 1971-12-01 kaj 04
29. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
30. Monato, Hori Jasuo: Retaksante la buĝeton, 2010
angle:
critical, analytical
beloruse:
крытычны (схільны да крытыкаваньня)
ĉeĥe:
kritický, posuzovačný
france:
caustique (critique), critique (adj.)
germane:
mäkelig, kritikwütig
japane:
批判的な [ひはんてきな], 批評好きの [ひひょうすきの], あら探しの好きな [あらさがしのすきな]
pole:
krytyczny
rumane:
crucial, decisiv, critic
slovake:
kritický, posudzovačný
ukraine:
схильний критикувати, критично налаштований

kritikisto

Homo, kiu publike kritikas, sciigas sian opinion pri verkoj: kompetenta, severa, justa kritikisto; „tion mi povus esprimi pli bone!“ pensis la granda kritikisto [31]; por igi la kritikistojn tute apartigi la aferon de la aŭtoro, mi publike diras mem, ke mi […] estas tute senmerita kaj ne konata DL .
angle:
critic
beloruse:
крытык
ĉeĥe:
kritik
ĉine:
評論家 [pínglùnjiā], 评论家 [pínglùnjiā], 批評家 [pīpíngjiā], 批评家 [pīpíngjiā], 批評者 [pīpíngzhě], 批评者 [pīpíngzhě]
france:
critique (personne)
germane:
Kritiker
japane:
批評家 [ひひょうか], 評論家 [ひょうろんか]
nederlande:
recensent, criticus
pole:
krytyk
rumane:
critic
ruse:
критик
slovake:
kritik
ukraine:
критик

memkritiko

Mallaŭdo de si mem, agnosko de propraj misoj kaj misagoj: mi ne povas ĉesi miri pri la nesuperebla aroganteco de kelkaj nord-amerikanoj kaj ilia ŝajne nula kapablo pri memkritiko [32]; memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio [33]; antaŭ ĉio necesas memkritiko de la koncernatoj [34].
32. Monato, Hektor Alos i Font: Ĉu kompatindaj irakanoj?, 2004
33. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Kronikoj de niaj frustriĝoj, 2006
34. Monato, Isikawa Takasi: Mankas elektro, mankas memkritiko, 2012
angle:
self-criticism
beloruse:
самакрытыка
ĉeĥe:
sebekritika
ĉine:
检讨 [jiǎntǎo], 檢討 [jiǎntǎo], 自我批評 [zìwǒpīpíng], 自我批评 [zìwǒpīpíng]
france:
autocritique
germane:
Selbstkritik
hispane:
autocrítica
hungare:
önkritika
japane:
自己批判 [じこひはん]
nederlande:
zelfkritiek
pole:
samokrytyka
rumane:
autocritică
slovake:
sebakritika
ukraine:
самокритика

administraj notoj