1kultur/o

kulturi

(tr)
1.
Flegi la naturajn rimedojn kaj kondiĉojn por homa utilo.
a)
AGR Prilabori la teron, por fari ĝin fruktodona, plugi, sterki kaj tiel plu: kulturi kampon; la kamparano kulturas la teron [1]; tio estas bele dirita, respondis Kandid, sed ni devas kulturi nian ĝardenon [2]. SIN:kultivi2
b)
AGR Speciale flegi vivaĵojn, precipe vegetaĵojn, por favori kaj perfektigi ilian evoluon: kulturi florojn [3]; oni kulturis plej belajn rozojn, kies oleon oni dissendis [4]; kulturado de grenoj kaj legomoj [5]; malgranda ĝardeno, en kiu oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, oranĝarbojn kaj cedrojn [6]. SIN:kultivi1
Rim.: Rilate al bestoj oni prefere diras bredi.
VD:eduki, nutri, zorgi
2.
Perfektigi spiritan evoluon de homo per edukado: la esperantismo enhavas ankoraŭ ideon internan, kiu ne estas deviga por ĉiuj, sed kiun memvole kulturas en si ĉiuj esperantistoj idealistoj [7]; kulturi la komunan senton VivZam ; ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra VivZam ? kulturaĵo de malvirtuloj estas peko [8]. VD:civilizi, klerigi
angle:
culture
beloruse:
1.a культываваць, апрацоўваць (зямлю), урабляць (зямлю) 1.b культываваць 2. адукоўваць
ĉeĥe:
chovat, kultivovat, obdělat, obdělávat, pěstovat, vypěstovat, vzdělávat
ĉine:
培植 [péizhí], 佃 [tián], 培养 [péiyǎng], 培養 [péiyǎng]
france:
cultiver
germane:
1.a anbauen, bebauen, kultivieren 1.b züchten, hegen 2. heranbilden, veredeln, kultivieren
hispane:
cultivar
hungare:
1.a művel 1.b nevel, gondoz, termeszt, tenyészt 2. kulturál, nevel, kiművel
japane:
育てる [そだてる], 啓発する [けいはつする], 開化する [かいかする]
nederlande:
1.a bebouwen 1.b kweken 2. beschaven
pole:
uprawiać, kształcić, hodować, chować
rumane:
cultiva, forma, crește
ruse:
1.a возделывать, обрабатывать (землю) 1.b выращивать, культивировать (с/х культуры) 2. просвещать
slovake:
obrábať, pestovať, vypestovať, vzdelávať
tibete:
འདེབས་
ukraine:
обробляти, розводити, вирощувати, культивувати, окультурювати, розвивати (здібності, навики і т.п.), освічувати

kultura

1.
Kulturita: por la plimulto de la kulturaj popoloj estis enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu kondiĉa alfabeto EE ; cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko [9].
2.
Rilata al kulturo, havanta kulturon: egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj generacioj VivZam ; fama kultura ĉefurbo [10]; li daŭre partoprenis en la sveda kultura vivo [11].
9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
11. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, antaŭparolo
beloruse:
культурны
ĉine:
人文 [rénwén]
france:
cultivé, culturel
germane:
kulturell, kultiviert
hungare:
művelési, művelődési, kulturális
japane:
文化の [ぶんかの], 文化的な [ぶんかてきな]
nederlande:
beschaafd
pole:
kulturalny, światły
rumane:
culturale, clar
ruse:
культурный
ukraine:
культурний

1kulturo

1.
Flego, bonteno de la naturaj kondiĉoj: la vjetnama agrokulturo travivis veran revolucion [12].
a)
AGR=terkulturo
b)
Flegado de vivaĵoj, precipe vegetaĵoj por favori kaj perfektigi ilian evoluon: kulturo de legomoj, floroj.
2.
Prizorgo de homaj artoj, de ilia progreso, komunigo kaj transdono: en vilaĝo de montaroj, for de l' bruo de l' kulturo [13]; ili rajtas havi propran centron de kulturo VivZam ; parlamenta diskutkulturo [14].
a)
Prizorgado kaj perfektigado en spirita evoluo de homo: ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa [15]; scienco kaj kulturo [16].
Rim.: Kulturo estas ĉefe spirita, civilizo estas ankaŭ materia; kulturo postulas komprenon kaj senton pri belartoj, sed civilizo postulas krome la mildiĝon de sociaj rilatoj kaj la teĥnikan progreson de vivrimedoj.
b)
HIS Tuto de transgeneraciaj moroj, artoj, ideoj kaj vivmanieroj flegataj de iu popolo: la tutan nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al […] la posedado de lingvo EE ; la azteka kulturo [17]; oni diris al mi: dank' al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu [18]. VD:tradicio
12. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
13. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Vilaĝanino
14. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio, 2003
15. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
16. Boris Kolker: Fascina gazeto, Monato, 2000/03, p. 31
17. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
18. C. Piron: Kie la mitoj? Kie la realeco?, 1979
beloruse:
культура
ĉeĥe:
chov, kultura, pěstování, vzdělanost
ĉine:
文化 [wénhuà], 文 [wén]
france:
culture
germane:
1.a Anbau, Kultivierung 1.b Züchtung, Zucht, Hege 2.a Heranbildung, Veredelung, Kultivierung 2.b Kultur
hispane:
cultivo
hungare:
1.a földművelés 1.b nevel, gondoz, tenyészt, termeszt 2.a kiművelés, művelődés, kultúra
japane:
文化 [ぶんか], 教養 [きょうよう], 修養 [しゅうよう]
nederlande:
1.a bebouwen (z.nw.) 1.b teelt 2.a beschaving, cultuur
pole:
kultura, uprawa
rumane:
cultură
ruse:
1.a культивация, возделывание 1.b культивация, уход 2.a культура
slovake:
chov, kultúra, pestovanie, vzdelanosť
ukraine:
культура, обробіток

interkultura

Koncernanta la rilatojn inter pluraj kulturoj2.b: homoj kun minimuma kompreno pri interkulturaj aferoj [19]; gravas interkulturaj kaj komunumsubtenaj projektoj de Eŭropa Unio [20]; agnoskigi la krestimulan naturon de la lingvo kaj veki miron pri ĝia tuja kompreneblo interkultura [21]; konferenco pri Interkultura Dialogo [22]; interkultura alproksimiĝo [23]; digesti interkulturajn problemojn [24]; interkultura edukado kaj internacia praktika kunlaboro [25]. VD:internacia, interpopola
19. Brian Moon: Ridindig(n)e neridinda (1), Monato, 2000/12, p. 4
20. Monato, Marko Naoki Lins: Toleremo ankoraŭ ne tolerata, 2005
21. Claude Piron: La bona lingvo, 2. La Spirito De La Lingvo
22. Monato, Zlatko Tišljar: Muso kaj elefantaro, 2008
23. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio, 2014
24. Monato, Mireille Grosjean: Svislando: la arto interkompreniĝi, 2011
25. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
beloruse:
міжкультурны
ĉine:
跨文化 [kuàwénhuà]
germane:
interkulturell
japane:
文化間の [ぶんかかんの], 異文化間の [いぶんかかんの]

brulkulturo

AGR Kulturmetodo, en kiu oni preparas novajn kampojn per bruligo de la natura vegeta kovraĵo: por multaj brulkulturoj ĉirkaŭ ĉi tiu monto li faligis kaj bruligis arbojn [26]. VD:brulsarki
26. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
slash-and-burn cultivation, shifting cultivation, swiddening
beloruse:
падсечна-агнявое земляробства
ĉine:
烧荒 [shāohuāng], 燒荒 [shāohuāng]
france:
agriculture sur brulis
germane:
Brandrodung
pole:
wypalanie terenów
rumane:
arde zone

fizika kulturo, korpkulturo

SPO Korpa ekzercado, gimnastika aŭ alia: neni[o…] faros el homo superhomon, tion oni ne povas atingi sole per la fizika kulturo [27]; li ŝanĝis sian fakon al la alia – korpkultura [28].
27. Lidia Zamenhof: La vojo al superhomo, La Praktiko, 1936:12 (60)
28. Monato, Laimius Stražnickas: Mia estrino estas vampiro, 2007
beloruse:
фізычная культура, фізкультура
france:
culture physique
germane:
Körperkultur
hungare:
testkultúra
pole:
kultura fizyczna
rumane:
cultură fizică, educație fizică
ruse:
физическая культура

ĝardenkulturo

HOR Intensa kulturo de vegetaĵoj en ĝardenoj: estas belaj la floroj de la kampoj kaj arbaroj […] tamen la ĝardenkulturo povas perfektigi ilian belecon [29]; bone konata ĝardenkulturisto […] estis elektita kiel la ĉefinstruisto por ĝardenkulturo [30].
angle:
horticulture
beloruse:
садаводзтва, садоўніцтва
ĉine:
园艺 [yuányì], 園藝 [yuányì]
france:
horticulture
germane:
Gartenkultur
hebree:
גננות
hungare:
kertművelés
japane:
園芸 [えんげい]
pole:
ogrodnictwo
portugale:
horticultura
rumane:
horticultură, grădinărit
ukraine:
садівництво

kontraŭkulturo

POL Kulturo, arta movado, modo, rigardata kiel kontraŭa al la kutimoj de la ĉirkaŭa socio: la verko venis el la plumo de kontraŭkulturema ekstremisto eŭska [31]; granda procento de Idistoj estas eks-Esperantistoj ‐ ĉiu kulturo havas sian kontraŭkulturon, ĉu ne [32]? VD:subkulturoANT:konformismo
31. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
32. K. Lendon: Pretendoj martenaj, soc.culture.esperanto, 1998-10-12
beloruse:
контаркультура
ĉine:
反传统文化 [fǎnchuántǒngwénhuà], 反傳統文化 [fǎnchuántǒngwénhuà]
france:
contre-culture
germane:
Gegenkultur
pole:
kontrkultura
rumane:
contracultură

plurkultureco

POL Kunekzisto de pluraj kulturoj en sama socio, socia diverseco, bunteco2: Itala Esperantista Junularo invitas […] al evento kiu celas prezenti plurkulturecon en lernejoj [33]; plurkultureco havu limojn, opiniis 60 % de la enketitoj [34].
33. Tejo: Semajno de Kulturo Internacia, 2008-05-14
34. Monato, Marko Naoki Lins: Toleremo ankoraŭ ne tolerata, 2005
beloruse:
шматкультурнасьць
ĉine:
多元文化政策 [duōyuánwénhuàzhèngcè], 多文化 [duōwénhuà]
france:
multiculturalisme
germane:
Pluralismus, Multikulti
pole:
wielokulturowość
rumane:
multiculturalism

senkultura

1.
(pri vegetaĵo, besto, pejzaĝo) Nekulturita, kruda, sovaĝa: al ĉi tiu senkultura bordo nin sendis Apolono kun espero Ifigenio .
2.
(pri homo) Nekulturita, bruta, malklera, kruda: senkulturaj ekscentraj esperantistoj [35]; fiartefaritaĉaĵo, kiu senkulturigus la homaron [36]!
35. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, kie komencu komencanto?
36. Monato, Thierry Salomon: La mondolingvo, 2003
beloruse:
1. дзікі, няўроблены 2. некультурны, бескультурны, неадукаваны
ĉine:
俚俗 [lǐsú] 1. [huāng] 2. 俚俗 [lǐsú], 无教养 [wújiàoyǎng], 無教養 [wújiàoyǎng], 无文化 [wúwénhuà], 無文化 [wúwénhuà]
france:
inculte
germane:
1. ungepflegt, roh 2. kulturlos, unkultiviert
hungare:
2. műveletlen, kulturálatlan
japane:
未開の [みかいの], 教養のない [きょうようのない]
nederlande:
1. wild 2. onbeschaafd
pole:
2. niekulturalny
rumane:
2. nepoliticos
ruse:
1. дикий, невозделанный 2. некультурный, бескультурный
ukraine:
бузкультурний, некультурний

senkulturejo

AGR Senkultivejo: li longpaŝe supreniris laŭ la senkulturejo [37]; la vojo kondukis tra senkulturejo [38].
37. V. Català, trad. J. Ventura i Freixas: Soleco, 1967
38. Stanisław Sosabowski, https://eo.wikipedia.org/wiki/Stanis%C5%82aw_Sosabowski
beloruse:
неўзаранае поле, няўробленая зямля
ĉeĥe:
neobdělané pole, úhor
ĉine:
荒地 [huāngdì]
france:
friche
germane:
Brache
japane:
休耕地 [きゅうこうち]
pole:
ugór, odłóg
rumane:
țelină, pământ abandonat
slovake:
neobrobené pole, úhor

subkulturo

POL Kulturo aŭ moroj de eta homgrupo, parte similantaj, parte malsimilantaj la kulturon de la ĉirkaŭa socio: junularaj subkulturoj [39]; usona subkulturo kolaa, burgera kaj dolara [40]; la verkaro de Tolkien [estas] bazo de aparta subkulturo [41].
39. [G. Mickle?]: Lingvodefendado = lingvonaciismo!, 2004-03-07
40. Jorge Camacho: Kanzonoj por interna konsumo, Monato, 2000/07, p. 15
41. Monato, Nikolao Gudskov: Renkontiĝo de du (sub)kulturoj, 2009
beloruse:
субкультура
ĉine:
亚文化 [yàwénhuà], 亞文化 [yàwénhuà], 亚文化群 [yàwénhuàqún], 亞文化群 [yàwénhuàqún], 次代培养物 [cìdàipéiyǎngwù], 次代培養物 [cìdàipéiyǎngwù], 次文化 [cìwénhuà]
france:
sous-culture
germane:
Subkultur
pole:
subkultura
rumane:
subcultură

terkulturo

AGR Prilaborado pri tero, por igi ĝin fruktodona; kulturo, agrikulturo: Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon [42]; nordaj landoj plu subvencias sian terkulturon en grado, kiu malhelpas disvolviĝon [43]; la dioksina skandalo en majo 1999 la belga terkultura industrio forte suferis [44].
beloruse:
земляробства
ĉine:
务农 [wùnóng], 務農 [wùnóng], 稼穑 [jiàsè], 稼穡 [jiàsè]
france:
travail de la terre
germane:
Ackerbau
japane:
農業 [のうぎょう], 農耕 [のうこう], 農作 [のうさく], 耕作 [こうさく]
pole:
rolnictwo, agrokultura, uprawa ziemi
rumane:
agricultură
tibete:
ཞིང་ལས་
ukraine:
землеробство, рільництво

terkulturisto

AGR Persono profesie laboranta en la kulturado de tero, kreskigo de vegetaĵoj, bredado de bestoj; agrikulturisto, kampisto: egipta popolo dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj [45]; terkulturisto en la tria mondo devas vivi per enspezo de 500 dolaroj jare [46]; ĉu vi aŭdis pri terkulturisto, kiu printempe semas siajn kampojn, sed aŭtune, kiam la greno maturiĝis, ne rikoltas ĝin [47]?
beloruse:
земляроб
ĉine:
[nóng], 辳 [nóng], 佃 [diàn], 农民 [nóngmín], 農民 [nóngmín], 农夫 [nóngfū], 農夫 [nóngfū]
france:
cultivateur, agriculteur
germane:
Bauer, Feldarbeiter
japane:
農民 [のうみん]
pole:
rolnik
rumane:
fermier, agricultor
ukraine:
землероб, рільник

administraj notoj

brul~o: Mankas dua fontindiko.