*legom/o

*legomo

KUI Iu ajn kulturata vegetaĵo kun manĝeblaj partoj (escepte de dolĉaj fruktoj kaj spicoj): foliolegomoj (laktuko, endivio, spinaco, brasiko, cepo k.a.); radikaj kaj tuberaj legomoj (celerio, karoto, rafano, beto, kreno, terpomo k.a.); fruktolegomoj (tomato, kukurbo, melongeno, papriko, maizo, pizoj, faboj k.a.); florolegomoj (florbrasiko, artiŝoko); tigolegomo (asparago, tigobrasiko, poreo, bambuo); ekologia legomo (kulturita sen uzo de ĥemia sterko aŭ insekticidoj); sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn [1]; el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj [2]; sinapa semeto ... estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj kiuj estas sur la tero, tamen semite kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj kaj elmetas grandajn branĉojn [3]; japanoj montras al ĉinoj kiel kultivi bonkvalitajn legomojn taŭgajn por japana merkato kaj rezulte grandkvante importas el Ĉinio [4].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 21
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
3. La Nova Testamento, Marko 4:31?
4. Hori Yasuo: Malkaraj kostoj, malkaraj homoj, Monato, 12/2001, p. 10
angle:
vegetable ekologia ~o: organic vegetable.
beloruse:
плод (гародніны)
bretone:
legumaj (pl.)
bulgare:
зеленчук
ĉeĥe:
zelenina
ĉine:
蔬菜
france:
légume
germane:
Gemüse folio~oj: Blattgemüse. radikaj kaj tuberaj ~oj: Wurzelgemüse, Knollengemüse. frukto~oj: Fruchtgemüse. ekologia ~o: Ökogemüse, Biogemüse.
hinde:
सब्ज़ी [sabzī]
hispane:
verdura, hortaliza
hungare:
zöldség folio~oj: leveles zöldségek. radikaj kaj tuberaj ~oj: gyökérzöldségek, gyökérgumós zöldségek. frukto~oj: ehető termésű zöldségek, ehető magvú zöldségek. floro~oj: ehető virágú zöldségek. tigo~o: ehető szárú zöldség. ekologia ~o: biozöldség.
japane:
野菜 [やさい]
katalune:
llegum ekologia ~o: llegum ecològic.
nederlande:
groente ekologia ~o: biologische groente.
pole:
jarzyna, warzywo
portugale:
legume
ruse:
овощ
slovake:
(kuchynská), zelenina
tibete:
ཚལ་
tokipone:
kili
ukraine:
овоч, зелень

administraj notoj