Madrid/o FK

Madrido

POLGEOG
Ĉefurbo de Hispanujo (3°43’U, 40°24’N): se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi scias lian lingvon, nek li vian FK ; la familio komercis en Madrido kaj importis per ŝipo el diversaj sud-amerikaj landoj plurajn varojn [1]; per politika puŝo de la minoritataj lingvoj la registaro en Madrido provas trovi subtenantojn por la EU-konstitucio ĉe la anoj de la iberiaj malplimultoj [2]; la sciencistoj eĉ konsultis la episkopon de Madrido por konfirmi, ke iliaj interpretadoj de la bibliaj vortoj estis ĝustaj [3].
beloruse:
Мадрыд
ĉine:
馬德裡 [mǎdélǐ], 马德里 [mǎdélǐ]
germane:
Madrid
japane:
マドリード
pole:
Madryt
rumane:
Madrid
ukraine:
Мадрид

administraj notoj