*marĉ/o PV

*marĉo

1.
GEOG Ŝlima terspaco kovrita de neprofunda senflua akvo; ŝlimejo: el la lago fariĝis marĉo Fab3 ; la junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen [1]; marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj [2]; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo PrV .
2.
(figure) Malbona situacio, el kiu oni malfacile povas eliri: studado de filozofiaj verkoj ankoraŭ pli enprofundigis min en marĉon de duboj kaj malhelpaĵoj [3]; ĉi tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima […] ― morala marĉo Marta ; dum la polico tiel vadis en marĉo de vana serĉado, la publiko pli kaj pli angoriĝis [4]. VD:embaraso, senelirejo2
angle:
1. marsh, swamp
beloruse:
балота
bretone:
1. geun 2. lagenn (skeud.)
ĉine:
沼泽 [zhǎozé], 沼澤 [zhǎozé], 沼泽地带 [zhǎozédìdài], 沼澤地帶 [zhǎozédìdài], 像泥沼的地方 [xiàngnízhǎodedìfang], 水仓 [shuǐcāng], 水倉 [shuǐcāng], 窊 [wā]
france:
1. marais
germane:
Sumpf, Moor, Morast
hispane:
1. pantano
hungare:
1. láp, mocsár 2. mocsár
japane:
[ぬま], 沼沢 [しょうたく], どろ沼 [どろぬま]
katalune:
pantà, aiguamoll, maresma
nederlande:
moeras
pole:
bagno, błoto, mokradło 2. bagno
portugale:
pântano 1. pântano, palude, charco
rumane:
mocirlă, mlaștină
ruse:
болото
taje:
1. บึง, หนองน้ำ
ukraine:
болото

marĉeto

1.
Malvasta marĉo: sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo [5]; ili igas min [...] ĉirkaŭiri marĉeton [6].
2.
Kotejo, kota iom granda flako: jen li sidas unu tagon kaj tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton, kiun li prenis el strata marĉeto [7]; longforma marĉeto kun ruinoj de ŝtonkadroj flanke estis la tuta restintaĵo el la profunda foso [8]. VD:flako
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:11
6. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, p. 131
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Guto da akvo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
beloruse:
1. балотца, белька 2. лужына
ĉine:
1. 泥潭 [nítán]
france:
mare
germane:
1. Morast, Moorloch 2. Pfuhl
japane:
小さい沼 [ちいさいぬま], ぬかるみ
pole:
bajoro
rumane:
baltă
ruse:
1. болотце 2. лужа

enmarĉiĝi

(ntr)
Profundiĝi en marĉon: du el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis [9]; (figure) li enmarĉiĝos en romaj porkaĵoj ĝis li estos pli grasa ol porko [10]; (figure) [mi] kapablis enmarĉiĝi en la plej malhelan frenezon [11]. VD:droni, embarasiĝi, implikiĝi
angle:
sink
beloruse:
вязнуць, увязнуць, трапіць у багну
bretone:
sankañ en ur c'heun (v.g.)
france:
s'embourber
germane:
im Morast stecken bleiben
hispane:
empantanarse
hungare:
mocsárba süllyed
japane:
泥沼にはまる [どろぬまにはまる]
katalune:
enfonsar-se, empantanegar-se
nederlande:
in een moeras wegzinken
pole:
grzęznąć
portugale:
chafurdar(-se), enchafurdar(-se)
rumane:
afunda
ruse:
увязнуть

administraj notoj