*mirt/o

*mirto

BOT Genro el familio mirtacoj (Myrtus), arbeto kun ĉiamverdaj ledecaj folioj kaj bonodoraj blankaj floretoj, dediĉita al la militherooj ĉe la grekoj kaj al Venuso ĉe la romanoj: prenu branĉojn de olivarbo, branĉojn de oleastraj arboj, branĉojn de mirto […] [1]; en dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon [2]; en la arbaroj pendis citronoj kaj oranĝoj, mirtoj kaj mentoj plenigis ĉion per sia bonodoro [3]; vane ili frapadis ĉirkaŭ si per branĉo de mirto, la muŝoj ne ĉesis pikadi [4]; la sinjoro donacis al li belan palacon, en la fundo de la ĝardeno, ĉirkaŭitan de arbaro de figarboj, mirtoj kaj baobaboj [5].
floroj kaj folioj de mirto (Myrtus communis)
CC BY-SA 2.0  [6]
angle:
myrtle
beloruse:
мірт
ĉeĥe:
myrta
ĉine:
桃金娘 [táojīnniáng]
france:
myrte
germane:
Myrte
hungare:
mirtusz
japane:
ギンバイカ, ミルテ
katalune:
murta
latinece:
Myrtus
nederlande:
gagel, mirte
portugale:
murta, mirta
ruse:
мирт, мирта
slovake:
myrta
ukraine:
мирт, мирта

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.