*plor/i

*plori

(ntr)
Montri sian doloron larmante kaj ĝemetante: li demandis ŝin […] pro kio ŝi ploras [1]; unu floras, alia ploras PrV ; plori pri siaj pekoj; plori pri la morto de infano; ŝi ĵus mortis, la maljuna homo estis tre ekscitita kaj ploris kiel infano [2]; Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris [3]; tio estas larmoj ploritaj duonon da jarcento antaŭe [4]; ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro PrV ; (poezie) la vento kisis la arbon, kaj la roso ploris larmojn pri ĝi [5]; (figure) la vento ploras (ĝemas, muĝas, hurlas). VD:lamenti, plendi, vei
angle:
to weep, cry
arabe:
بَكَى -ِ بُكَاءً
beloruse:
плакаць, рыдаць
bosne:
nevolje
bulgare:
плач
ĉeĥe:
brečet
ĉine:
哭泣 [kūqì], 哭 [kū], 落泪 [luòlèi], 落淚 [luòlèi], 流泪 [liúlèi], 流淚 [liúlèi], 涕泣 [tìqì]
estone:
nutma
eŭske:
oihu
france:
pleurer
germane:
weinen
hispane:
llorar
hungare:
sír
indonezie:
menangis, meratap
japane:
泣く [なく], 涙を流す [なみだをながす]
jide:
וויינען
kartvele:
ტირილი
nederlande:
huilen, wenen, schreien
nepale:
पुकारा
norvege:
gråte
pole:
płakać
portugale:
chorar, prantear
ruse:
плакать, рыдать
slovake:
plakať, revať
svede:
gråta
ukraine:
плакати

ploro

Esprimo de doloro per larmoj, ĝemoj: de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro PrV ; amiko en ĝojo kaj ploro PrV ; li […] petegis lin kun ploro [6]; ne sufiĉas ploro al kreditoro PrV ; atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis [7]; mi apenaŭ povis deteni min de ploro [8]; la rido ja similas al ploro [9]; plorakiri pardonon.
angle:
cry
beloruse:
плач, рыданьне
ĉeĥe:
plakání, pláč
ĉine:
[kū]
france:
pleurs
germane:
Weinen
hispane:
lloro, llanto
hungare:
sírás
indonezie:
tangis, tangisan, ratapan
japane:
泣くこと [なくこと]
nederlande:
geween
pole:
płacz
ruse:
плач, рыдание
slovake:
plač
svede:
gråt
ukraine:
плач, ридання

plorema

Ema, facile transiranta al plorado: aŭdinte la ploreman paroltonon de Ŝjangzi, li cedis [10]; mi trovis telefon-mesaĝon de nia plorema, apenaŭ kohera, forte timigita filino [11].
10. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
11. Monato, Paul Gubbins: Skeptikismo eŭropa kaj polica
angle:
given to tears, tearful, lachrymose
beloruse:
плаксівы, сьлязлівы
ĉeĥe:
plačtivý
ĉine:
哭泣 [kūqì]
france:
pleureur (adj.)
germane:
weinerlich
indonezie:
cengeng
japane:
涙もろい [なみだもろい], 泣き虫の [なきむしの]
pole:
płaczliwy
slovake:
plačlivý
ukraine:
плаксивий

plorinda

Kompatinda, malfeliĉa, bedaŭrinda: vere plorindaj estas la malfeliĉoj en la mondo [12]; la faraono […] vidas la plorindan staton de Egipto [13]; hu-u-u! kaj tio estis ploreginda afero [14]; priplorinda situacio [15].
12. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
15. Monato, Manuel Halvelik: Atentinda solvo por kompleksega problemo
angle:
woeful, lamentable
beloruse:
варты жалю, жаласны, няшчасны
ĉine:
可叹 [kětàn], 可嘆 [kětàn], 可悲 [kěbēi]
france:
déplorable
germane:
bedauernswert, zu beweinen
indonezie:
patut ditangisi
pole:
opłakany

ploristino

Virino, kiu profesie partoprenas en funebroj, kunplorante kaj lamentante: serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu, sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu [16]; la dancistinoj fariĝis ploristinoj, kaj anstataŭ danci, ŝiris siajn harojn, kio ankaŭ alportis al ili profiton [17]; la ploristinoj – Ho nobla vojaĝanto, kiu direktas siajn paŝojn al la lando de la eterneco, kiel rapide oni forŝiras vin de ni [18]! en ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj... [19]
angle:
professional mourner (female)
beloruse:
плакальшчыца
france:
pleureuse (subst.)
germane:
Klageweib
hispane:
plañidera
pole:
płaczka
ruse:
плакальщица

postplori

(tr)
Plori, priplori eksan, perditan aferon: ne pensu, ke mi postploras pasintecon [20].
VD:funebri
20. Esperantoluna: en: Pola Radio haltigas la Esperanto-elsendojn, libera folio, 2010-05-17
ĉine:
悼念 [dàoniàn]
france:
pleurer (une chose perdue)

priplori

(tr)
Afliktiĝi pro perdo de...: Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris [21]; ŝi iris kune kun siaj amikinoj kaj priploris sian virgecon [22]; li nur laŭte eldiris sian opinion, priploris sian sorton [23]; ni aliaj povas priplori la situacion, sed ĝi estas tia: la sola ekstrem-potenco povas agi tute laŭ propra bontrovo kaj kontraŭ la interesoj de l' tuta cetera mondo [24].
angle:
to bewail
beloruse:
аплакваць
ĉeĥe:
oplakávat
ĉine:
恸哭 [tòngkū], 慟哭 [tòngkū], 被人哀悼 [bèirénāidào], 哀哭 [āikū]
france:
pleurer (tr.)
germane:
beweinen
hungare:
megsirat
indonezie:
menangisi, meratapi
japane:
嘆く [なげく], 泣き悲しむ [なきかなしむ], 悼む [いたむ]
nederlande:
bewenen
pole:
opłakiwać
ruse:
оплакивать
slovake:
oplakať
svede:
begråta
ukraine:
оплакувати

ĝemplori

(ntr)
Plorĝemi: ŝi ĝemploris tiel, ke eĉ ŝtono […] devis moliĝi [25]; li plorĝemis kaj ne povis fini [26].
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, paŝtistino kaj kamentubisto
26. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
angle:
to sob
beloruse:
рыдаць, плакаць наўзрыд
ĉine:
[yǐ], 啜泣 [chuòqì], 呜咽 [wūyè], 嗚咽 [wūyè], 欷 [xī], 泣 [qì]
france:
sangloter
germane:
jammern, heulen, wimmern
hispane:
plañir
hungare:
zokog
indonezie:
terisak, tersedu, tersedan, tersedu sedan
itale:
singhiozzare, singultare
portugale:
soluçar
ruse:
плакать навзрыд

satplori

(ntr)
Plori sufiĉe, tiom kiom oni bezonas, ĝis certa faciliĝo kaj malafliktiĝo: Elke ĵetis sin al la brusto de la edzo, satploris kaj ne plu estis sola kun sia doloro [27]; la virino satplorinte daŭrigis: […] [28]; restinte sola, Anfisa satploris kaj enlitiĝis post la unua horo nokte [29].
angle:
have a good cry, have one's cry out
beloruse:
наплакацца
ĉeĥe:
do syta se vyplakat
ĉine:
哭得死去活來 [kūdesǐqùhuólái], 哭得死去活来 [kūdesǐqùhuólái] 哭去 [kūqù]
france:
pleurer tout son saoul
germane:
ausheulen
indonezie:
menangis hingga puas
pole:
wypłakiwać
ruse:
наплакаться (всласть)
slovake:
do sýta sa vyplakať

administraj notoj

post~i : Mankas dua fontindiko.