*pluv/o PV

*pluvo

MET Akvo gute falanta de nuboj: pluvo faladis [1]; estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj [2]; kiel la pluvo torentis [3]! la floroj kaj la greno staris en la trankvila, pura aero refreŝigitaj de la pluvo [4]; forta pluvo ChV ; pluvo batanta [5]; griza, pluva, kota […] tago Marta ; la raketoj […] disvolviĝis kvazaŭ floroj kaj falis teren, kiel pluvo de diverskoloraj steloj IKr ; (figure) sur niajn kapojn ŝutiĝas pluvo de agitfolioj Metrop ; (figure) en fumo de pulvo kaj en pluvo de kugloj [6]; li trafis el sub pluvo en riveron (en ankoraŭ pli malbonan situacion) PrV ; granda nubo, eta pluvo PrV .
afrikanse:
reën
albane:
shi
amhare:
ዝናብ
angle:
rain
arabe:
مطر
armene:
անձրեւ
azerbajĝane:
yağış
beloruse:
дождж
bengale:
বৃষ্টি
birme:
မိုးရေ
bosne:
kiše
bulgare:
дъжд
ĉeĥe:
déšť
ĉine:
[wēi], 雨 [yǔ], 阵雨 [zhènyǔ], 陣雨 [zhènyǔ]
dane:
regn
estone:
vihm
eŭske:
euri
filipine:
ulan
france:
pluie
galege:
choiva
germane:
Regen li trafis el sub ~o en riveron: er kam vom Regen in die Traufe.
guĝarate:
વરસાદ
haitie:
lapli
haŭse:
ruwan sama
hinde:
बारिश
hispane:
lluvia
hungare:
eső
igbe:
mmiri ozuzo
indonezie:
hujan
irlande:
báisteach
islande:
rigning
japane:
[あめ]
jave:
udan
jide:
רעגן
jorube:
ojo
kanare:
ಮಳೆ
kartvele:
წვიმა
katalune:
pluja
kazaĥe:
жаңбыр
kimre:
glaw
kirgize:
жаан
kmere:
ភ្លៀង
koree:
korsike:
arcusgi
kose:
imvula
kroate:
kiša
kurde:
baran
latine:
pluviae
latve:
lietus
laŭe:
ຝົນຕົກຫນັກ
litove:
lietus
makedone:
дожд
malagase:
orana
malaje:
hujan
malajalame:
മഴ
malte:
xita
maorie:
ua
marate:
पाऊस
monge:
los nag
mongole:
бороо
nederlande:
regen
nepale:
वर्षा
njanĝe:
mvula
okcidentfrise:
rein
panĝabe:
, ਮੈਸਿਡੋਨਿਆ
paŝtue:
باران
perse:
باران
pole:
deszcz
portugale:
chuva
ruande:
imvura
ruse:
дождь
samoe:
timu
sinde:
مينهن
sinhale:
වැසි
skotgaele:
uisge
slovake:
dážď
slovene:
dež
somale:
roob
ŝone:
mvura
sote:
pula
sunde:
hujan
svahile:
mvua
svede:
regn
taĝike:
борон
taje:
ฝน
tamile:
மழை
tatare:
яңгыр
telugue:
వర్షం
tibete:
ཆར་པ་
ukraine:
дощ
urdue:
بارش
uzbeke:
yomg’ir
vjetname:
mưa
volapuke:
rein
zulue:
nemvula

pluvi

(ntr)
1.
Fali kiel pluvo: ekpluvis sur ilin el la ĉielo [7]; pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas senĉese, senfine, senhalte, el ĉiel' al la ter' […] are gutoj frapiĝas resalte [8]; lando ne purigata, ne pripluvata [9]; pluvis regula monotona pluvo jam plurajn horojn ChB ; kiam mi alvenis en Glasgovo, neĝpluvis, kaj estis kaĉe kaj malagrable KrM .
2.
Faladi are kvazaŭ pluvo: ĉio mallumiĝis, de la sudo ekpluvis varmega sablo [10]; [tiu] soldato […] estis ĉiam unua, kie pluvis la kugloj [11]; riproĉoj, batoj, puŝegoj pluvis hajle ChL .
angle:
rain
beloruse:
ісьці (пра дождж), ліць (пра дождж), ліцца (пра дождж)
bulgare:
вали дъжд
ĉeĥe:
pršet
ĉine:
下雨 [xiàyǔ], 霅 [zhá], 雨 [yù]
france:
pleuvoir
germane:
regnen
hispane:
llover
hungare:
esik (az eső)
indonezie:
hujan (v), turun hujan
japane:
雨が降る [あめがふる], 降り注ぐ [ふりそそぐ]
katalune:
ploure
nederlande:
regenen
pole:
padać (o deszczu)
portugale:
chover
ruse:
лить (безл. о дожде), литься (безл. о дожде)
slovake:
pršať
svede:
regna
taje:
ฝนตก
tibete:
ཆར་པ་གཏོང་
ukraine:
іти, падати (про дощ)
volapuke:
reinön

pluvegi

Forte, dense pluvi: unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis [12]; pluvegis, sed la poeto sidis varme kaj komforte ĉe sia kahela forno [13].
angle:
downpour
beloruse:
ліць (моцна, пра дождж), ліцца (моцна, пра дождж)
ĉeĥe:
lít (déšť), silně pršet
ĉine:
雨幕 [yǔmù], 倾盆 [qīngpén], 傾盆 [qīngpén], 奔泻 [bēnxiè], 奔瀉 [bēnxiè]
france:
pleuvoir à verse
germane:
stark regnen
hispane:
diluviar
indonezie:
hujan deras (v), turun hujan deras, hujan lebat (v), turun hujan lebat
nederlande:
stortregenen, pijpenstelen regenen
pole:
lać (o deszczu, ulewie), lać jak z cebra
portugale:
cair um toró, chover a cântaros
ruse:
лить как из ведра (безл. о дожде)
slovake:
silno pršať

pluvego

MET Forta, densa pluvo: rifuĝejo kontraŭ pluvego [14]; la hajlo pasis […] tuj poste komencis muĝi pluvego QuV ; la pluvego tamburegis sur la tero LGA ; (figure) tiu kispluvego estis iom kvietigita KPr ; (figure) la varmaj vortoj […] estis granda, liberiga donaco kaj malfermis en mi la pluvegon de la vortoj VaK .
angle:
downpour
beloruse:
лівень, залева, праліўны дождж
ĉeĥe:
lijavec, liják, příval deště
ĉine:
雨幕 [yǔmù], 倾盆 [qīngpén], 傾盆 [qīngpén], 瓢泼大雨 [piáopōdàyǔ], 瓢潑大雨 [piáopōdàyǔ], 暴雨 [bàoyǔ], 大暴雨 [dàbàoyǔ]
france:
pluie battante
germane:
Wolkenbruch
hispane:
aguacero, chubasco, chaparrón
indonezie:
hujan deras, hujan lebat
japane:
大雨 [おおあめ]
nederlande:
stortregen
pole:
ulewa
portugale:
chuvarada, aguaceiro
ruse:
ливень
slovake:
lejak, príval dažďa
ukraine:
злива

pluvero

Unuopa guto de pluvo: kiam la unuaj pluveroj falas sur sekan teron, en la aero oni rekonas nekonfuzeblan odoron: tiun de la pluvo [15]; pensojn malakrigas varmo sen pluvero [16].
15. Monato, Roberto Pigro: Pluveraj veroj, 2015
16. La Ondo de Esperanto, 2002, №6
angle:
raindrop
beloruse:
кропля (дажджавая)
ĉine:
[líng], 雨滴 [yǔdī], 雨点 [yǔdiǎn], 雨點 [yǔdiǎn]
germane:
Regentropfen
indonezie:
tetes air hujan
japane:
雨滴 [うてき], 雨粒 [あまつぶ]
ukraine:
крапля дощу

pluveti

Malforte, maldense pluvi: pluvetis dum tagoj kaj semajnoj [17]; komencis pluveti kaj la tuta societo […] revenis en la salonon PatrojFiloj .
angle:
drizzle
beloruse:
крапаць (аб дажджы), накрапваць (аб дажджы), церушыць (аб дажджы), церушыцца (аб дажджы), імжыць
ĉeĥe:
krápat, mrholit, poprchávat
ĉine:
[mù], 濛 [méng], 蒙 [méng], 濛 [méng], 溟 [míng], 毛毛雨 [máomaoyǔ]
france:
bruiner, pleuviner, pleuvioter
germane:
nieseln
hispane:
lloviznar, chispear
hungare:
szitál (az eső)
indonezie:
turun hujan rintik-rintik, hujan rintik-rintik (v), turun gerimis, gerimis (v), turun hujan gerimis, hujan gerimis (v), turun hujan renyai, hujan renyai (v), turun hujan ringan, hujan ringan (v)
nederlande:
motregenen
pole:
siąpić, kapać (o deszczu), mżyć
portugale:
chuviscar, garoar
ruse:
накрапывать (о дожде)
slovake:
popŕcha

pluveto

MET Malforta, maldensa pluvo: kiam vi vidas nubon leviĝantan en la okcidento, vi tuj diras: venos pluveto; kaj tiel fariĝas [18]; la frapado de la jam estingiĝanta pluveto MkM ; ekpluvis, unue delikata pluveto, kiun ni apenaŭ rimarkis, sed subite ĝi transformiĝis en pluvegon Kiso ; (figure) sekvis pluveto da dankaj leteroj, kiuj instigis min rekomenci Kon11 .
18. La Nova Testamento, S. Luko 12:54
angle:
drizzle
beloruse:
дожджык, імжа
ĉeĥe:
déšť drobný
ĉine:
細雨 [xìyǔ], 细雨 [xìyǔ], 霢 [mài], 小雨 [xiǎoyǔ], 溦 [wēi], 溇 [lǔ:], 漊 [lǔ:], 烟雨 [yānyǔ], 煙雨 [yānyǔ], 矇松雨 [mēngsōngyǔ], 蒙松雨 [mēngsōngyǔ], 丝雨 [sīyǔ], 絲雨 [sīyǔ], 雨丝 [yǔsī], 雨絲 [yǔsī], 霂 [mù], 毛毛雨 [máomaoyǔ], 浽溦 [suīwēi]
france:
bruine, crachin
germane:
Sprühregen, Nieselregen
hispane:
llovizna
indonezie:
gerimis, hujan gerimis, hujan rintik-rintik, hujan ringan, hujan renyai
japane:
小雨 [こさめ]
nederlande:
motregen
perse:
باران‌ریزه، نم‌نم باران
pole:
deszczyk, mżawka, kapuśniak (deszcz), siąpawica
portugale:
chuvisco, garoa
ruse:
дождичек
slovake:
drobný dážď
ukraine:
дощик, дрібний дощ, мжичка

senpluveco

MET Daŭra manko de pluvo en iu loko: (figure) la Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco [19]; mi kulturis grenon [sed] ĝi difektiĝis pro la senpluveco Rob ; la senpluveco plimalbonigis la situacion kaj manĝaĵoprezoj altegiĝis 330 procentojn [20].
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:11
20. -: Manko de nutraĵo minacas Etiopion, eventeo, 2008-09-03
angle:
drought
beloruse:
бездажджовіца, суша
ĉine:
乾旱 [gānhàn], 干旱 [gānhàn], 旱 [hàn], 旱災 [hànzāi], 旱灾 [hànzāi], 乾旱 [gānhàn], 龜 [jūn], 龟 [jūn], 旱情 [hànqíng], 貧乏 [pínfá], 贫乏 [pínfá], 旱季 [hànjì], 天旱 [tiānhàn]
france:
sécheresse (absence de pluie)
germane:
Dürre, Trockenheit
indonezie:
kekeringan
japane:
旱魃 [かんばつ], 日照り [ひでり]
nederlande:
langdurige droogte
perse:
خشکسالی
pole:
susza
taje:
ฝนแล้ง

pluvoverŝo KrDE

MET Forta, densa pluvo: dum pluvoverŝo tri viroj […] renkontiĝas ĉe la ruinoj de Raŝomon [21]; la grupo da lesboj […] dum tiu tre freŝa novembrotago malgraŭ kelkaj pluvoverŝoj kuraĝis manifestacii nudotorse MD02 .
angle:
rain shower
beloruse:
праліўны дождж
ĉine:
阵雨 [zhènyǔ], 陣雨 [zhènyǔ], 大雨 [dàyǔ], 涷 [dōng], 瀑 [bào]
france:
forte averse de pluie
germane:
Schauer
japane:
にわか雨 [にわかあめ], 驟雨 [しゅうう]
nederlande:
regenbui

acida pluvo

EKOLMET Pluvo aŭ alia atmosfera precipitaĵo pli acida ol normale pro enhavo de sulfuroksido, azotoksido, kiu havas detruan efikon al kalkaĵoj kaj vegetaĵoj: la sulfuraj kombinaĵoj […] estigis la acidajn pluvojn [22]; tegmentoj rustiĝintaj pro acidaj pluvoj MD08 .
angle:
acid rain
beloruse:
кіслотны дождж
ĉeĥe:
kyselý déšť
ĉine:
酸雨 [suānyǔ]
france:
pluie acide
germane:
saurer Regen
indonezie:
hujan asam
japane:
酸性雨 [さんせいう]
slovake:
kyslý dážď
taje:
ฝนกรด

administraj notoj