*polur/o UV

*poluro

Surfaca brilo, ricevita per frotado: ni nur aĉetos diamantojn kiuj ricevis sian poluron [1]; (figure) [li] kritikis, postulante korektojn aŭ poluron de kelkaj versoj [2]; kia plebo abomena, sen gusto kaj poluro [3]! (figure) kion signifas tuta la ĝentileco, socia poluro de monduloj [4]? VD:apreturo
beloruse:
глянец, бляск
ĉeĥe:
leštění
ĉine:
光滑 [guānghuá], 一瞥 [yīpiē], 光华 [guānghuá], 光華 [guānghuá], 栄 [róng], 榮光 [róngguāng], 荣光 [róngguāng], 瞥 [piē], 磨屑 [móxiè]
france:
poli (subst.)
germane:
Glanz, Politur (Glanz), Glätte, Schliff (metaf)
hispane:
pulido
japane:
光沢 [こうたく], つや
slovake:
leštenie
ukraine:
полірування, лощіння, наведення глянцю

polurado

Ago poluri: ili estis [...] interesitaj pri la polurado de la gemoj [5]; (figure) ke „genio estas longa pacienco“ […] tion montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado [6]; (figure) pacienca laboro de fajlado kaj daŭra versopolurado [7].
beloruse:
паліраваньне, глянцаваньне, выглянцоўваньне, ласкаваньне
ĉeĥe:
leštění
france:
polissage
germane:
Polieren
hispane:
pulido
japane:
つや出し [つやだし], 磨き上げ [みがきあげ], 研磨 [けんま], 洗練 [せんれん], 推敲 [すいこう]
slovake:
leštenie
ukraine:
полірування, лощіння, наведення глянцю

poluri

(tr)
1.
Glatigi kaj briligi ion per frotado: poluri lignon, vitron, marmoron; ili facetis kaj poluris multekostajn ŝtonojn Marta ; ili drinkas eĉ […]polurkremo[n], enhavanta alkoholon kaj uzata por poluri latunon ktp [8]; la maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon [9]; granitaj platrokoj, kiujn […] rabotis kaj poluris la giganta glacio [10]. VD:faceti, glaceigi, ŝlifi
2.
(figure) Perfekte ellabori, pli delikatigi, pli rafini; fajli: mi preferas […] poluri tiun malbenitan verson de la tria strofo [11]; ili poluras sian stilon [12]; nun li finpoluras sian tradukon de 1001 noktoj [13]; lasu lin en mian domon, mi lin poluros (severege edukos) [14]; repoluri siajn batallertojn [15].
angle:
polish
beloruse:
паліраваць, шліфаваць
ĉeĥe:
leštit
ĉine:
[zèng], 锃 [zèng], 擦亮 [cāliàng], 磋 [cuō], 磨光 [móguāng]
france:
1. polir 2. affiner
germane:
1. polieren, glatt und glänzend machen, zum Glänzen bringen, wichsen (Stiefel) ~kremo: Politur. 2. polieren, verfeinern, ausfeilen, den letzten Schliff geben
hispane:
pulimentar, pulir, bruñir
itale:
1. lisciare, lucidare, levigare 2. affinare, raffinare, limare
japane:
磨く [みがく], 研磨する [けんまする], つやを出す [つやをだす], 洗練する [せんれんする], 推敲する [すいこうする]
katalune:
polir
nederlande:
oppoetsen 1. wrijven, oppoetsen
norvege:
polere, finpusse
portugale:
polir
ruse:
полировать, шлифовать
slovake:
cibriť, leštiť, vybrúsiť, vyleštiť
svede:
polera, putsa
ukraine:
полірувати, шліфувати, лощити, глянцювати, наводити глянець

polurita

1.
Kiun oni poluris ĝis glateco: la malglataj partoj de la plato tenos inkon, ne la poluritaj [16].
2.
(figure) Prilaborita ĝis kontentiga aspekto, rafinita, delikata: li estas frotita kaj polurita (multe spertinta) PrV ; oni ne disvastigu tekstojn kolbasigitajn en la gugla tradukmaŝino sen esti poluritaj [17].
16. J. De Cooman: Gravurteknikoj, 1999-12-12
17. [A. Künzli]: en: Forpasis Josi Ŝemer, libera folio, 2012-04-05
beloruse:
адпаліраваны, адглянцаваны
ĉine:
1. 擦亮 [cāliàng], 鋥 [zèng], 锃 [zèng] 2. 精制 [jīngzhì], 精製 [jīngzhì], 精炼 [jīngliàn], 精煉 [jīngliàn], 偛 [chā], 八面光 [bāmiànguāng], 典雅 [diǎnyǎ], 圆滑 [yuánhuá], 圓滑 [yuánhuá], 彬彬 [bīnbīn], 狡猾地 [jiǎohuáde]
france:
1. poli (physiquement) 2. raffiné
germane:
1. poliert 2. ausgefeilt, geglättet, aalglatt, mit allen Wassern gewaschen
japane:
磨きのかかった [みがきのかかった], つやのある, 洗練された [せんれんされた]

nepolurita

1.
Kiun oni ne poluris, kiu restas kruda, raspa, malglata: ofte li estis portanta […] nepoluritajn botojn kaj falantan ĉapon [18].
2.
(figure) Senkultura, en natura stato, kruda: nepolurita homo.
18. A. Protti de Andrade, M. Costa Nocera: D-ro Nilo Cairo: vivo kaj verko de de iu homeopato kaj edukisto, [2000]
beloruse:
непаліраваны, неглянцаваны
ĉine:
1. 幽幽 [yōuyōu], 粗糙 [cūcāo], 聒 [guō], 不亮 [bùliàng], 未抛光 [wèipāoguāng], 未拋光 [wèipāoguāng] 2. 粗莽 [cūmǎng], 粗 [cū]
france:
1. raboteux, rêche 2. brut ne~ita homo: ours mal lêché.
germane:
1. unpoliert, rau, matt 2. ungehobelt
japane:
磨かれていない [みがかれていない], 洗練されていない [せんれんされていない], 粗野な [そやな]
nederlande:
ne~ita homo: ongelikte beer.

administraj notoj