*profit/i UV

*profiti

(x)
1.
Ricevi utilon, gajnon, avantaĝon el io: ili elspezis, sed ne profitis [1]; [ni] restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos [2]; kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino [3]; ricevi la rajtigon profiti de la trezorejo [4]; profitu tion, kion la dioj donas al vi hejme [5]; tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata [6]; homo sperta [li] sciis, ke oni plej volonte profitas la fremdan malfeliĉon [7]; mi esperas, ke ci profitos tiun lecionon, kaj fariĝos estonte pli prudenta [8]; mi ne volas profiti la favoron de la princo [9]; se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo Marta ; [siajn] kaleŝojn […] li anstataŭigis per pli novmodelaj veturiloj, por profiti la lastajn perfektiĝojn [10]; li multe profitis el la milito; du militas, tria profitas PrV . VD:eluzi, gajni, lukri
2.
Fari uzon de oportuna cirkonstanco: mi profitis la okazon por min bani [11]; mi profitis ĉi tiun aventuron kaj forkuris [12]; Reĝino profitis tiun intermeton por eliri [13]; depost longa tempo ili atendis, ili profitis tiun hazardon, kaj eniris kontraŭvoje en vagonaron [14]; li profitos tiun belan matenon por malrigidigi siajn krurojn [15]; li profitis foreston de Viktorino, kiu iris pasigi unu monaton en sia familio [16]; [li] profitis la momenton, por palpi lian frunton [17]. VD:ekspluati, utiligi
angle:
profit
beloruse:
1. атрымліваць карысьць, атрымліваць прыбытак, атрымліваць зыск, атрымліваць выгоду 2. скарыстацца (зь нейкай магчымасьці, шанца і да г. п.)
ĉeĥe:
mít prospěch, mít zisk, profitovat, prospěchařit, vytěžit, využít, vyzískat, získat
ĉine:
受益 [shòuyì], 盈利 [yínglì], 牟取暴利 [móuqǔbàolì]
france:
profiter, bénéficier
germane:
1. profitieren, gewinnen 2. nutzen, ausnutzen
hispane:
1. lucrar 2. aprovechar
hungare:
kihasznál, él vele 1. nyer, hasznot húz, profitál
japane:
利益を得る [りえきをえる], 得をする [とくをする], 得る [える], もうける, 利用する [りようする]
nederlande:
1. voordeel trekken uit 2. profiteren
pole:
korzystać, zyskiwać
portugale:
lucrar, aproveitar, lograr, tirar proveito de, aproveitar-se de, prevalecer-se de
ruse:
получать пользу, получать выгоду, получать прибыль
slovake:
mať osoh, zisk, úžitok
tibete:
ཁེ་བཟང་
ukraine:
користати, скористатися, одержувати користь, прибуток, мати зиск

profita, profitdona

Haviganta profiton: saĝeco kune kun hereda havo […] estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon [18]; mia kristaneco estos por mi pli profitdona, ol mia filozofio [19]; ĉi tiu traktato estas tre profita: sen milito vi pligrandigas viajn posedaĵojn [20]! sub la imperio la retoriko fariĝis profitdona metio, dum la parolarto malsupreniris al la nivelo de ordinara rutino [21]; oni denove vokis lin de ĉiuj flankoj en vere plej profitodonajn laborejojn, ĉar ĉiuj lin amis [22]; li facile trovos por vi oficon, malpli lacigan ol la via kaj pli profitan [23]; postuli kondiĉojn pli profitajn Marta ; dank’ al profitaj borsoperacioj, la riĉeco de la maljuna fraŭlino pli kaj pli grandiĝis [24]; peke akirita ne estas profita PrV . VD:avantaĝa, favora2, lukra, rendimenta
beloruse:
прыбытковы, зыскоўны
ĉeĥe:
prospěšný, přinášející zisk, rentabilní, užitečný, ziskový
ĉine:
[yì], 有利可图 [yǒulìkětú], 有利可圖 [yǒulìkětú], 划算 [huásuàn], 有利益 [yǒulìyì], 优越 [yōuyuè], 優越 [yōuyuè], 裨 [bì], 有利 [yǒulì], 可賺錢 [kězhuànqián], 可赚钱 [kězhuànqián], 得益 [déyì]
france:
avantageux, profitable
germane:
gewinnbringend, nutzbringend, vorteilhaft, ergiebig, gewinnerzielend, profitabel, einträglich, ertragreich
hungare:
hasznos, hasznot hozó, profitáló peke akirita ne estas ~a: ebül szerzett vagyon ebül vész el.
japane:
利益を生む [りえきをうむ], もうけになる, 有益な [ゆうえきな], ためになる
nederlande:
voordelig
pole:
rentowny, intratny
ruse:
прибыльный, выгодный
slovake:
rentabilný, užitočný, ziskový
ukraine:
корисний, прибутковий, зисковний

profito

1.
EKON Gajno2 ricevita de iu laboro, de entrepreno: ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste [25]; la etulo povus alporti al ni grandegan profiton, se ni montrus lin […] por mono [26]; multaj personoj aliĝas […] pro atendata profito [27]; en la malvastaj mallumaj stratetoj homoj […] serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin […] la espero de akiro Marta ; ŝi forrifuzis ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri Marta ; lia onklo lin malheredos por mia profito [28]; la financa raporto pri 1970 montris unuafoje post multaj jaroj profiton [29]; la nuna, per intertempaj profitoj kreskinta kapitalo, liveros al li proksimume £100 jare [30]; [ili] sindone kaj senprofite laboris kun ni [31]; multe da profito estas de la forto de bovoj [32]; kiu amas la liton, ne akiros profiton PrV ; pli valoras kontenta spirito ol granda profito PrV . VD:interezo, plivaloro1, profitmarĝeno
2.
Utilo, supereco ricevita de io: al la Usonanoj mem la Kongreso faras profiton, ĉar nun, por la unua fojo, ili aŭskultis Esperanton parolatan de Eŭropanoj [33]; ŝi progresadis malrapide, […] la sciado […] donadis pecetetojn da profito kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo Marta ; mi ne volas tiri profiton el via eraro [34]; de ĉiu laboro estas profito [35]; tiu etulo absorbas por sia profito ĉiujn momentojn kaj ĉiujn pensojn [36]; la hidroterapio kaj aliaj kuracrimedoj estis senprofite (senefike) uzitaj [37]. VD:avantaĝo, beno, bonŝanco, favoro, oportuno
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 8:3
26. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
27. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
28. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
29. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
30. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
31. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:4
33. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (b)
34. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 14:23
36. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
beloruse:
прыбытак, зыск, карысьць
ĉeĥe:
profit, prospěch, užitek, výnos, výtěžek, zisk
ĉine:
利润 [lìrùn], 利潤 [lìrùn], 好处 [hǎochu], 好處 [hǎochu], 盈利 [yínglì], 益 [yì], 利 [lì], 收益 [shōuyì]
france:
profit, bénéfice
germane:
1. Gewinn, Profit 2. Nutzen
hungare:
1. nyereség, profit 2. haszon, nyereség
indonezie:
2. laba, profit, untung
japane:
利益 [りえき], もうけ, 利得 [りとく], 利潤 [りじゅん], 益 [ますます], 得 [う], 利便 [りべん], 利点 [りてん]
nederlande:
1. winst 2. voordeel
pole:
dochód, korzyść, zysk
ruse:
1. прибыль 2. польза, выгода
slovake:
profit, prospech, výnos, výťažok, zisk, úžitok
ukraine:
користь, прибуток, зиск

profitemo, profitamo

Deziro profiti: la homoj seniluziigis lin […] ŝajnigante diversajn aferojn pro profitemo [38]; tiuj belegaj kaj grandanimaj ideoj paliĝas, sekiĝas, senviviĝas, kaj ĉion konkeras la riĉeco kaj profitamo [39]; pri senlaboreco kulpas ĉefe la ekonomia situacio, internacia konkurenco kaj entreprena profitemo [40]. SIN:intereso3
beloruse:
карысьлівасьць
france:
esprit de lucre
germane:
Profitgier, Gewinnsucht
hungare:
haszonlesés, profitéhség
japane:
強欲 [ごうよく], 金銭欲 [きんせんよく]
nederlande:
winstbejag
pole:
wyrachowanie
ruse:
корысть

profitema, profitama

Celanta nur profiton: [li] invitis ĉiujn siajn, jen novajn jen malnovajn, jen profitemajn jen malprofitemajn amikojn [41]; Ho, vi plej glora Atrido, ⫽ kaj plej profitama el ĉiuj [42]; profitemulo malĝojigas sian domon [43]; li estas ne profitama, honesta homo [44].
angle:
greedy for profit
beloruse:
карысьлівы
ĉeĥe:
chamtivý, ziskuchtivý, zištný
ĉine:
一味追逐利润 [yīwèizhuīzhúlìrùn], 一味追逐利潤 [yīwèizhuīzhúlìrùn], 營利 [yínglì], 营利 [yínglì], 貪心 [tānxīn], 贪心 [tānxīn]
france:
intéressé (cherchant son intérêt)
germane:
profitgierig, gewinnsüchtig
hispane:
lucrativo
hungare:
haszonleső, profitéhes, haszonelvű
japane:
利益優先の [りえきゆうせんの], 欲得ずくの [よくとくずくの], 計算高い [けいさんだかい]
nederlande:
baatzuchtig
pole:
chciwy, skąpy
ruse:
корыстный
slovake:
chamtivý, ziskuchtivý, zištný
ukraine:
корисливий

profitigi

(tr)
1.
Esti kaŭzo pro kiu iu profitis: forta Eŭropa Komunumo profitigos ankaŭ ties najbarojn [45]; mastroj celantaj avide profitigi la proprajn teksejojn [46]; [ĉu] malmoraleco profitigas kaj moraleco ne [47]?
2.
Ebligi, ke iu profitu de io: profitigi sian sperton al iu; profitigi iun de sia sperto.
beloruse:
прыносіць прыбытак, прыносіць зыск, прыносіць карысьць
ĉeĥe:
nechat profitovat
ĉine:
有助于 [yǒuzhùyú], 有助於 [yǒuzhùyú]
france:
faire profiter, servir les intérêts de
germane:
profitieren lassen, begünstigen
hungare:
kamatoztat (átv.) 1. nyereséghez juttat, profitot biztosít
japane:
利益を与える [りえきをあたえる], もうけさせる, 役に立てる [やくにたてる]
nederlande:
voordeel bezorgen
pole:
kalkulować się, opłacać się, wykorzystać
ruse:
1. приносить выгоду, приносить прибыль
slovake:
nechať profitovať
ukraine:
приносити користь, прибуток, зиск

malprofito

EKON
Malgajno aŭ utilo kaŭzita al iu de io: ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la reĝa kaso havos malprofiton [48]; [se] ni malfruiĝas […] tio alportas al ni malprofiton kaj malagrablaĵojn Marta .
beloruse:
страта
ĉeĥe:
deficit, prodělek, ztráta, újma
ĉine:
损失 [sǔnshī], 損失 [sǔnshī], 亏损 [kuīsǔn], 虧損 [kuīsǔn], 损耗 [sǔnhào], 損耗 [sǔnhào], 丧命 [sàngmìng], 喪命 [sàngmìng]
france:
dépens, perte
germane:
Verlust
hungare:
veszteség
indonezie:
rugi
japane:
[そん], 損失 [そんしつ], 赤字 [あかじ], 不利益 [ふりえき]
nederlande:
nadeel, verlies
pole:
krzywda, nierentowność
ruse:
убыток
slovake:
doplatenie, strata
ukraine:
збиток

neprofitema

Ne zorganta propran profiton: lia helpo estas ne tute neprofitema [49]; li fondis neprofiteman (kp komunuza) karitatan asocion Bona anĝelo [50]. VD:abnegacia, malegoista, sindona
beloruse:
бескарысьлівы
ĉeĥe:
neziskový
ĉine:
无私 [wúsī], 無私 [wúsī], 忘我 [wàngwǒ], 不以贏利為目的 [bùyǐyínglìwèimùdì], 不以赢利为目的 [bùyǐyínglìwèimùdì], 不顧自己 [bùgùzìjǐ], 不顾自己 [bùgùzìjǐ], 非營利 [fēiyínglì], 非营利 [fēiyínglì], 非盈利 [fēiyínglì], 非贏利 [fēiyínglì], 非赢利 [fēiyínglì], 不謀取私利 [bùmóuqǔsīlì], 不谋取私利 [bùmóuqǔsīlì], 利他 [lìtā], 捨己 [shějǐ], 舍己 [shějǐ]
france:
désintéressé
germane:
uneigennützig, selbstlos, gemeinnützig
hispane:
no lucrativo
hungare:
nem haszonelvű, nonprofit
japane:
無欲な [むよくな], 無償の [むしょうの]
nederlande:
onbaatzuchtig
pole:
bezinteresowny, nie nastawiony na zysk
ruse:
бескорыстный
slovake:
neziskový
ukraine:
безкорисний, безкорисливий

senprofita

Ne estiganta profiton: senprofita publika organizaĵo [51]; senprofita eduka organizaĵo [52]; senprofita prezo (egala al la propraj kostoj) finance ekvilibrita, senprofita kaj sendeficita revuo komplete farata per propra kopiilo [53]; malgraŭ grandaj klopodoj la manĝejo restis senprofita, ĉar al [li] mankis spertoj en la kuirarta fako [54]. VD:neprofitema
51. Monato, Julius Hauser: Bratislavo, urbo kun (ĉina) klaso, 2012
52. Monato, Garbhan MacAoidh: Nova Usona Jarcento, 2006
53. La Ondo de Esperanto, 2000, No 4 (66)
54. Monato, Xu Jinming: Ĉinio: Fabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝas
angle:
profitless sen~a prezo: net cost price.
france:
sen~a prezo: prix de revient.
germane:
unprofitabel, profitlos sen~a prezo: Selbstkostenpreis.

troprofiti

(tr)
=ekspluati2
beloruse:
эксплюатаваць
ĉine:
剝削 [bōxuē], 剥削 [bōxuē]
france:
abuser de, exploiter
germane:
rücksichtslos ausnutzen, wuchern, ausbeuten
hungare:
visszaél
japane:
搾取する [さくしゅする]
nederlande:
exploiteren
pole:
wykorzystywać, wyzyskiwać
ruse:
эксплуатировать

troprofito

Tro granda profito, ekz-e pro tro alta interezo, ekspluato de ies misa situacio ks: [ili] pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito [55]. VD:uzuro
angle:
usury
ĉine:
高利 [gāolì]
france:
usure
germane:
Wucher, Geldschneiderei, Nepp
japane:
過剰利益 [かじょうりえき]
pole:
lichwa

profite de

(prepoziciaĵo)
Pro favora okazo, cirkonstanco de: profite de ŝanco por sin montri kapabla, oni vigladis en la mastrumado [56]; fame konata artisto pligrandigus ankoraŭ la sukceson de la koncerto, kiu estus donata profite (kp benefico) de la holanda „Ruĝa Kruco“ [57].
beloruse:
карыстаючыся…
ĉine:
互相利用 [hùxiānglìyòng]
france:
à la faveur de
germane:
zum Vorteil von
hungare:
kihasználva, hasznára
pole:
korzystnie

administraj notoj

tro~i: Mankas dua fontindiko.
tro~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.