*rang/o PV

*rango

1.
Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio: la diversaj rangoj de la eklezia, militista, administracia oficistaro; akiri nobelan rangon; okupi altan rangon en la socio; niaj amikoj reprezentus per si ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj.
a)
MIL[1] oni ne konfuzu militistan rangon kun la ofico; havi rangon kolonelo.
b)
REL pastra, episkopa rango.
c)
SPO ĉiu emblemo entenas 13 ludkartojn diversrangajn.
2.
Grado de graveco de iu aŭ io: multaj rigardas Esperanton kvazaŭ ion ne seriozan, kvazaŭ distron aŭ ilon de dua rango; kaŭĉuko fariĝis nun unuaranga materio, kiel ŝtalo aŭ karbo.
3.
MAT
a)
(de `n` vektoroj de vektora spaco) Dimensio de la vektora subspaco, kiun ili naskas.
b)
MatVort (de (n,p)-matrico `A` super korpo `bb K`) Dimensio de la vektora subspaco de `bb K`, kiun naskas ĝiaj vertikaloj; simb. `"rang" A`.
c)
(de homomorfio inter vektoraj spacoj) Dimensio de ĝia bildaro: la rango de endomorfio de finidimensia spaco egalas al la diferenco inter la dimensio de la spaco kaj la dimensio de la kerno de la endomorfio.
angle:
rank
beloruse:
ранг, званьне, чын, ступень, вартасьць
bulgare:
1.a звание 2. класира
ĉeĥe:
hodnost, služební třída, stupeň, zařazení
ĉine:
品位 [pǐnwèi], 排名 [páimíng], 头衔 [tóuxián], 頭銜 [tóuxián], 級別 [jíbié], 级别 [jíbié], 军衔 [jūnxián], 軍銜 [jūnxián], 名次 [míngcì], 名衔 [míngxián], 名銜 [míngxián], 品第 [pǐndì], 学衔 [xuéxián], 學銜 [xuéxián], 段数 [duànshù], 段數 [duànshù], 等第 [děngdì], 等級 [děngjí], 等级 [děngjí], 职级 [zhíjí], 職級 [zhíjí]
france:
1. rang (hiérarchique), condition (sociale), degré (hiérarchique), dignité (grade), échelon (hiérarchique) , grade (mil.), place (hiérarchique), position (hiérarchique) 2. rang (importance), classe (importance), importance, ordre (importance) unua~a: de premier rang, de première importance, de premier ordre. 3. rang (math.)
germane:
Rang
hispane:
1. rango (jerarquía), condición (social), grado (jerárquico), posición, puesto (jerárquico) 2. grado (importancia), clase (importancia), nivel, orden (importancia) unua~a: de primera clase, de primer orden. 3. rango (math.), dimensión (math.)
hungare:
rang, rend (rang)
japane:
[い], 身分 [みぶん], 等級 [とうきゅう], 序列 [じょれつ], 階級 [かいきゅう], 地位 [ちい], 順位 [じゅんい], 重要度 [じゅうようど]
nederlande:
rang
pole:
1.a ranga, szarża 1.b godność 1.c wartość 2. ranga 3.b rząd (macierzy) 3.c rząd (homomorfizmu)
portugale:
grau, dignidade, classe, graduação, posto, camada
ruse:
1.a звание 1.b сан 1.c  достоинство 1. ранг, разряд, звание 2. сорт, класс 3. ранг
slovake:
hodnosť, šarža
ukraine:
ранґ, чин, ступінь

rangi

(ntr)
Okupi iun rangon: li rangas kiel ambasadoro.
beloruse:
мець званьне, мець ранг, выконваць функцыі (пэўнага рангу)
ĉeĥe:
mít hodnost, zastávat funkci
ĉine:
排行 [páiháng]
france:
avoir le rang de
germane:
rangieren
hispane:
tener el rango de
hungare:
rangja van
japane:
~の位にある [のくらいにある]
pole:
mieć rangę, być w randze, być w stopniu
ruse:
иметь звание, иметь ранг
slovake:
mať hodnosť
ukraine:
бути в ранґу, займати посаду, мати чин

rangulo

PIV1
Iu, havanta malsuperulojn en hierarkio, precipe militista: la ceteraj [membroj de la societo] estis funkciuloj de la cara registaro, efektivaj sekretaj konsilistoj kaj aliaj ranguloj [2]; MIL la rangulo taskita pri la pridemandadoj diris al ni ke ni ne alkonduku ilin [al la malliberejo:] „Mortigu ilin“, diris li [3]. VD:oficiro
Rim.: Vidu la rimarkon sub senrangulo.
2. E. Drezen: En batalo por SEU, LOdE 1992:5-6
3. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique, 2005-08
beloruse:
службовец, ураднік, чыноўнік
ĉeĥe:
hodnostář
france:
gradé (subst.)
hispane:
suboficial (subst.)
japane:
士官 [しかん], 上級者 [じょうきゅうしゃ], 役付 [やくづけ]
pole:
dygnitarz, dostojnik
slovake:
hodnostár
ukraine:
посадовець, чиновник

antaŭrangi

(x)
Havi pli altan rangon; havi pli fortan rajton, prioritati: en la koro de la marksisma nocio de klasbatalo antaŭrangas la ideo ke la „paca“ socia vivo montras la venkon provizoran de la dominanta klaso [4].
4. S. Žižek, trad. -: Por eliri el la naso, le Monde diplomatique, 2010-11
beloruse:
мець вышэйшы ранг, мець прыярытэт, пераважаць
france:
avoir préséance sur, surpasser (en rang)
hispane:
tener precedencia sobre, subir (de rango)
pole:
być wyższym w randze

altranga

Havanta en hierarkio aŭ en socio gravan, influan aŭ prestiĝan funkcion.
beloruse:
высокапастаўлены
ĉeĥe:
vysokého postavení
ĉine:
高位 [gāowèi], 傑出 [jiéchū], 杰出 [jiéchū]
france:
haut (haut placé), haut placé, éminent
hispane:
de alto rango, de alto linaje
hungare:
magas rangú
japane:
身分の高い [みぶんのたかい], 高位の [たかいの]
pole:
wysoko postawiony
ruse:
высокопоставленный
slovake:
vysokopostavený
ukraine:
високопоставлений

altrangulo

Homo kun grava posteno, funkcio aŭ rolo: estas pensige vidi, kiel altranguloj miskomprenas sin reciproke [5]. VD:elito
beloruse:
высокапастаўлены (наз.), службовец высокай пасады
ĉeĥe:
hodnostář, vysoce postavený člověk
france:
huile (pers. importante), notable (pers.)
hispane:
eminencia (pers. importante), personalidad (pers. importante)
hungare:
magas rangú ember
japane:
高官 [こうかん], 高位者 [たかいしゃ]
pole:
dostojnik, dygnitarz, szycha (nieformalnie)
ruse:
высокопоставленный человек, важное лицо, важная шишка
slovake:
hodnostár
ukraine:
високо посадовець

duaranga

Malpli grava, kvazaŭ estanta post unua rango de pli gravaj: tio estas duaranga demando [6].
6. S. Engholm: Al Torento, 1930
beloruse:
другарадны, пабочны
ĉeĥe:
druhořadý, druhé třídy, podřadný, sekundární
ĉine:
次要 [cìyào], 次級 [cìjí], 次级 [cìjí], 第二位 [dìèrwèi]
france:
secondaire (peu important)
hispane:
secundario (poca importancia)
japane:
二級の [ふたきゅうの]
pole:
drugorzędny
slovake:
druhoradý, podradný

laŭrange

Laŭ ordo donanta al pli altranga unuan lokon, al malpli altranga sekvan lokon: la plejmulto jam sidadis, laŭrange, sur feltotapiŝoj [7].
7. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
beloruse:
паводле рангу, паводле званьня
ĉine:
依次 [yīcì]
france:
par ordre de préséance
hispane:
por orden de preeminencia
pole:
w kolejności

plirangigi

(tr)
Doni pli altan rangon, pli gravan oficon, promocii: la firmao ... min „rangaltigas‟ per la tasko de vojaĝagento [8].
beloruse:
прасоўваць (на службе, у гіерархіі), падвышаць (у званьні, рангу), прысвойваць (вышэйшае званьне)
ĉine:
升迁 [shēngqiān], 升遷 [shēngqiān], 提拔 [tíbá], 龍飛 [lóngfēi], 龙飞 [lóngfēi]
france:
élever (en dignité), promouvoir (à un poste)
hispane:
promocionar (de puesto)
hungare:
előléptet
japane:
昇進させる [しょうしんさせる]
pole:
awansować, podnosić rangę
ruse:
повысить в звании, поднять в звании, продвинуть в должности

plirangigo, rangaltigo

Dono de pli alta rango aŭ ofico; promocio: mi ĉeestis ĉiujn ceremoniojn de oficiala plirangigo [9].
9. Á. Uribe Vélez, trad. L. Guillermo Restrepo Rivas: La Celo Atingeblas, 2013
beloruse:
прасоўваньне (на службе, у гіерархіі), падвышэньне (у званьні, рангу), прысваеньне (вышэйшага званьня)
ĉine:
升迁 [shēngqiān], 升遷 [shēngqiān]
france:
nomination, promotion
hispane:
nominación, promoción
pole:
awans, promocja

plirangiĝi, rangaltiĝi

(ntr)
Ricevi pli altan rangon aŭ oficon promociiĝi: la lernantoj sentas sukceson, kiam ili rangaltiĝas [10]; li plirangiĝis regule, kaj 36-jara li fariĝis generalo [11].
10. -: Taekvondo fariĝis olimpika sporto, Ĉina Radio Internacia, 2008-07-02
11. Vikipedio, Alfredo Stroessner, 2013-03-09
beloruse:
прасоўвацца (на службе, у гіерархіі)
ĉine:
升官 [shēngguān], 升职 [shēngzhí], 升職 [shēngzhí], 晉升 [jìnshēng], 晋升 [jìnshēng], 晉級 [jìnjí], 晋级 [jìnjí]
france:
être promu, monter en grade
hispane:
promocionarse
japane:
昇進する [しょうしんする], 昇格する [しょうかくする], 昇級する [しょうきゅうする]
pole:
awansować

samranga, egalranga

Kun sama funkcio, potenco aŭ graveco en socio aŭ societo: estas multaj prononcaj variaĵoj de la angla kiuj inter si estas egalrangaj [12].
12. A. Oberndorfer: Lerni la sonojn de fremda lingvo, Esperanta Retradio, 2013-04-07
beloruse:
аднарангавы, аднапарадкавы, аднаго званьня
ĉeĥe:
stejné hodnosti, stejného postavení
ĉine:
不相上下 [bùxiāngshàngxià], 同等 [tóngděng]
france:
égal (adj., de même rang), pair (adj., de même rang)
hungare:
egyenlő rangú
japane:
同じ身分の [おなじみぶんの], 同格の [どうかくの], 同位の [どういの]
pole:
tej samej rangi, w tej samej randze
ruse:
равный по званию
slovake:
rovnakej hodnosti
ukraine:
рівний за ранґом

samrangulo

Homo egala al alia rilate oficon, gravecon, aŭtoritaton. VD:kolego2
beloruse:
аднарангавы (наз.), аднапарадкавы (наз.), роўны ў званьні
ĉeĥe:
čl. se stejnou hodností
france:
égal (subst., pers. de même rang) , pair (subst., pers. de même rang)
hungare:
egyenlő rangú ember
japane:
同じ身分の人 [おなじみぶんのじん], 同格者 [どうかくしゃ], 同位者 [どういしゃ]
pole:
ktoś tej samej rangi, ktoś w tej samej randze
ruse:
равный по званию (сущ.), ровня
slovake:
seberovný, človek rovnakej hodnosti
ukraine:
особа того ж ранґу, рівний за ранґом

senrangulo

PIV1
Iu, havanta la plej bazan rangon en hierarkio, precipe militista: MIL oni ne povas degradi lin, ĉar li estas senrangulo [13].
Rim.: De logika vidpunkto ĉiu ŝtupo de la hierarkio devus esti konsiderata kiel rango, sed en iuj okazoj oni kutimas diri, ke la plej malaltaj ŝtupoj „ne estas rangoj “. Ekz-e, simpla soldato estas senrangulo, same kiel unuaklasa soldato, kiu tamen ricevis distingon lin apartigantan de la stato de simpla soldato. La vortoj rangulo kaj senrangulo baziĝas sur tiaj kutimoj.
13. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La nevidebla legio, http://verkoj.fw.hu/06.htm
beloruse:
радавы, жаўнер
ĉeĥe:
prostý voják, vojín
france:
homme du rang, sans-grade
japane:
兵卒 [へいそつ], 最下級者 [さいかきゅうしゃ], 平 [だいら]
pole:
szeregowiec
slovake:
jednoduchý úradník
ukraine:
рядовий (солдат), рядовий працівник

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~i: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
alt~a: Mankas dua fontindiko.
alt~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sam~ulo: Mankas dua fontindiko.
sam~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.