reaktor/o SPV

reaktoro

1.
KEM Reakciujo, aranĝaĵo por fari ĥemiajn reakciojn: oni aliformas akvon kaj karbondioksidon en reaktoro en miks[aĵon] da hidrogeno kaj da karbona monooksido [1].
2.
FIZ Reakciujo en kiu efektiviĝas regata reakcio de atomkernoj: nuklea reaktoro estis konektita al elektra reto en Pekino [2]; estis haltigitaj du nukleaj reaktoroj, produktantoj de plutonio-239 [3]; la konataj rezervoj de uranio estus konsumitaj post 20 - 30 jaroj, eĉ se oni ne atentas la mankon de akvo por malvarmigi la reaktorojn kaj la traktadon de tiom alta kvanto de radioaktiva rubaĵo [4]; ĝia bolakva reaktoro estas simila al tiu ĉe Fukuŝima [5]; por evoluigo kaj konstruado de fuzioreaktoro Iter EU pasintjare fondis komunan entreprenon por la daŭro de 35 jaroj [6].
3.
AVI Jetmotoro: la juna piloto […] tuj inversigas la reaktorojn kaj premegas la bremsojn [7].
1. Vikipedio, Singaso-sunreaktoro
2. anna chu: Novaĵoj de scienco, 2002
3. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
4. Monato, Pierre Bertrand: La fino de malmultekosta energio, 2006
5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Adiaŭo al nukleo, 2011
6. Monato, Stefan Maul: Necesas energio, 2008
7. Ailanto: Ŝercaro sepa, 2006-07-09
angle:
2. reactor
beloruse:
рэактар
ĉeĥe:
reaktor, tryskový motor
france:
réacteur
germane:
1. Reaktor 2. Reaktor 3. Triebwerk
itale:
1. reagente (ch.), reattivo (ch.) 2. reattore 3. reattore
japane:
反応装置 [はんのうそうち], 原子炉 [げんしろ], ジェットエンジン
nederlande:
reactor
pole:
reaktor
rumane:
reactor
ruse:
1. реактор 2. реактор, атомный котёл
slovake:
reaktor, tryskový motor
ukraine:
реактор, реактивний двигун

administraj notoj