rig/i SPV

rigi

(tr)
MAR(pri velŝipo) Provizi per la ŝnuroj, ĉenoj, veloj, ekipaĵoj necesaj por velado: de ĝia sendifekta mastaro inertis ĉifonaj vel-pendaĵoj inter […] ŝnuroj rigaj [1]; altŝipo estas granda, tradicie rigilita velŝipo [2].
1. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
2. Vikipedio, Altŝipo
angle:
rig
beloruse:
абсталёўваць (судна снасьцямі)
ĉeĥe:
opatřit lanovím, opatřit plachtovím
france:
gréer
germane:
takeln, auftakeln, riggen
itale:
armare (mar.)
japane:
艤装する [ぎそうする], 索具を装備する [さくぐをそうびする]
pole:
taklować
rumane:
tachelaj
ruse:
оснащать (мачты)
slovake:
vystrojiť plachetnicu (povrazmi, plachtami, kladkami), vystrojiť plachetnicu (povrazmi| plachtami| kladkami)
ukraine:
оснащувати (судно)

rigilo

MAR Ŝnuro, ĉeno aŭ alia demetebla ekipaĵo necesa por veturtaŭgigi velŝipon: Longren, dirante al la knabino nomojn de ŝnuroj, veloj, rigiloj, iom post iom absorbiĝadis [3]; jardo estas ero de la rigilaro de veloŝipo al kiu estas fiksata la kutime ortangula velo [4]; la rigilaro kaj vela areo kompare al la or[i]gina modelo estis ŝanĝitaj tiel ke tri velantoj […] povas regi ĝin [5].
3. A. Grin, trad. J. Finkel: Skarlataj veloj, 2008
4. , Jardo (ŝipero)
5. Vikipedio, Elliott 6m
angle:
cordage, rope
beloruse:
снасьць
france:
cordage
germane:
Tau, Rigg ~ilaro: Takelage.
pole:
wrzeciądz, zapieradło
rumane:
cutie cu incuietori
ruse:
снасть

administraj notoj