*ruz/a

*ruza

Artifike kaj lerte trompa: urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj [1]; la ruza vilaĝano efektivigis sian projekton [2]; ruza kiel vulpo [3]; Jehu faris [la kunvokon] kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal [4]; la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio [5]; ĉiuj […] efektive estis singardaj kontraŭ la malbona Amoro, sed li tamen superruzis ilin, ĉar li estas tre lerta kaj ruza [6]; en la nokto la ruza rabisto palpas la pordon [7]; [ĝi] estis pli ruza [kaj] iris, kaŝante sin en anguloj tiel, ke neniu hundo ĝin vidis [8]; gardu vin kontraŭ la maljunulino, ŝi estas ruza kiel la diablo [9]; vi ludas la rolon de modestulino, sed mi konas vin jam de longe, vi estas ruza kanajlo [10]; tuj tiu ĉi mieno ŝanĝiĝas per ruza rideto Metrop ; io tamen en lia voĉtono kaj en lia mieno certigis al la ruza komercisto, ke li ne eraris [11]; eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata PrV . VD:insida, subtila, sagaca
angle:
cunning, crafty, sly
beloruse:
хітры
bulgare:
хитър
ĉeĥe:
chytrácký, lstivý, lstný, prohnaný, vychytralý, úlisný, úskočný
france:
rusé
germane:
schlau, listig
hebree:
ערמומי, ערום
hispane:
artero, astuto, cuco
hungare:
ravasz, cseles
japane:
ずるい, 悪賢い [わるがしこい], 狡猾な [こうかつな]
nederlande:
sluw, listig, doortrapt
portugale:
astucioso, astuto, ardiloso, finório, ladino, manhoso
ruse:
хитрый, лукавый
slovake:
chytrý, prefíkaný, úlisný, ľstivý
tibete:
མགོ་བདེ་པོ་
ukraine:
хитрий

ruzi

(ntr)
Esti ruza: ĉu povas homo ruzi kontraŭ Dio? tamen vi ruzas kontraŭ Mi [12]; neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn, mi ne vin kredus [13]; Josefino komprenis, ke ŝi devas ruzi kaj ŝajne aprobi la projektojn de la kapitano, por ilin koni kaj sekve ilin kontraŭbatali pli sukceseble [14]. VD:insidi1
beloruse:
хітраваць, мудрагеліць
ĉeĥe:
být lstivý, být vychytralý, chytračit
france:
ruser
hispane:
actuar con astucia
hungare:
ravaszkodik
japane:
策略を使う [さくりゃくをつかう], 悪知恵を働かす [わるぢえをはたらかす]
nederlande:
sluw zijn, listig zijn
ruse:
хитрить
slovake:
byť ľstivý, chytrý, úlisný
ukraine:
хитрити

ruzo, ruzaĵo

Ruza ago, intenco, rimedo: via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon [15]; iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo [16]; pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos [17]; li, kvankam li suspektis la ruzon, iris, eble tial, por ne elmontri […] al la aŭgustanoj vizaĝon gajan [18]; ruzaĵon neniigas singardeco [19]. VD:insido
angle:
trick, ruse
beloruse:
хітрасьць, хітрык, выкрут
bulgare:
хитрост
france:
ruse
germane:
List, listige Tat
hebree:
תכסיס, תחבולה
hispane:
ardid, treta, artimaña
hungare:
furfang, csel, ravaszság
japane:
策略 [さくりゃく], 計略 [けいりゃく]
nederlande:
list, streek, truc, slimmigheid
ruse:
хитрость, уловка
ukraine:
хитрощі

superruzi

(tr)
Superi, trompi per ruzo: trompi ne penu min: vi ne admonos min nek superruzos [20]; nun tiu ĉi azeno lin superruzas [21]; li kaj lia sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi eventualajn persekutantojn [22]; nun ili nepre kredas, ke ili faris bonan kapton! kiel ni superruzis la sentaŭgulojn [23]?
beloruse:
перахітрыць
bulgare:
надхитрявам
ĉeĥe:
přelstít
france:
rouler (quelqu'un)
germane:
überlisten
hebree:
להערים על
hispane:
burlar, buscarle a uno las vueltas
hungare:
rászed, túljár az eszén
japane:
出し抜く [だしぬく]
nederlande:
te slim af zijn, belazeren, verschalken
ruse:
перехитрить
slovake:
preľstiť
ukraine:
перехитрити

administraj notoj