*7Sofi/o

*Sofio

NOM Virina antaŭnomo grekdevena: en la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio kaj dormis, sed la malgranda Ida diris al ŝi: bedaŭrinde vi devas leviĝi, Sofio, kaj ne esti malkontenta, ke hodiaŭ nokte vi kuŝos en la tirkesto [1]; Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj [2]; ni ne povas ja forigi la hieraŭ akceptitan fraŭlino Sofion Marta ; lia filino Sofio forestis en Ĥarkov, kiel kuracistino VivZam .
Rim.: Sofio nomiĝas ankaŭ la ĉefurbo de Bulgarujo.
angle:
Sofia, Sophia, Sophie
beloruse:
Соф’я, Сафія
ĉine:
苏菲 [Sūfēi], 蘇菲 [Sūfēi], 索菲 [suǒfēi]
france:
Sofia, Sophia, Sophie
germane:
Sophie
japane:
ソフィア
pole:
Zofia
ukraine:
Софія (ім’я), Софія (столиця)

*Sofinjo, Sonjo

Karesa diminutivo de Sofio: Johanon, (...) kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), (...) kaj Sonjo (aŭ Sofinjo). [3]; ne foriru, Sonjo! kriis Janjo, ne foriru! Marta .
beloruse:
Зоська, Соня
france:
Soph'
germane:
Sonja
pole:
Zosia
ukraine:
Софійка, Соня, Зося

administraj notoj