*solen/a PV

*solena

1.
REL Okazanta laŭ la sanktaj ritoj: Rakonti matene pri Via boneco // Kaj nokte pri Via fideleco // […] Per solenaj sonoj de harpo [1]; la solenaj tagoj la farunofero [2]; mi devis alporti dankan oferdonon, hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson [3]; ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar [4]; sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de la lando [5]. VD:ceremonia, sankta1
2.
Pompa kaj gravigata per grandaj ceremonioj: ni en solena formo faros veton Hamlet ; francoj en solena frako VivZam ; en tiu ĉi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo VivZam ; li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, […] sur la solena rando de la eterneco [6]; kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, […] la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila BdV ; kun tiu firma kaj solena decido en la koro ni kriu: vivu, kresku kaj floru nia afero [7]! SIN:brila, grandioza, impona, majesta, paradaVD:afekta, akcenta, bombasta, emfaza
angle:
solemn
beloruse:
урачысты
ĉeĥe:
slavnostní
ĉine:
[yīn], 俨然 [yǎnrán], 儼然 [yǎnrán], 穆 [mù], 隆重 [lóngzhòng]
france:
solennel
germane:
feierlich
hispane:
solemne
hungare:
ünnepélyes
japane:
荘厳な [そうごんな], 盛大な [せいだいな], 厳粛な [げんしゅくな], おごそかな, 重々しい [おもおもしい], 形式にのっとった [けいしきにのっとった], 正式の [せいしきの]
nederlande:
plechtig
pole:
uroczysty
ruse:
торжественный
slovake:
slávnostný
svede:
högtidlig
ukraine:
урочистий, піднесений, церемоніальний, величний, пишний

soleni

(tr)
Solene plenumi, solene festi, solene honori: ili solenis la feston de laŭboj, kiel estas skribite, kaj faris la ĉiutagajn bruloferojn [8]; ili solenis sian edziĝon [9]; soleni kun vi la Paskan feston RBa ; fininte la militon [li] revenis Romon [por] soleni la triumfon QuV ; soleni la alvenon de ŝia patro InfanTorent2 . VD:celebri, prifesti
angle:
to solemnize
beloruse:
урачыста сьвяткаваць
ĉeĥe:
oslavovat, slavit
ĉine:
庆祝 [qìngzhù], 慶祝 [qìngzhù]
france:
célébrer
germane:
feierlich begehen, (etwas) feiern
hispane:
solemnizar
hungare:
ünnepel
japane:
儀式を行う [ぎしきをおこなう], 盛典を行う [もてんをおこなう]
pole:
uroczyście obchodzić, święcić
ruse:
торжественно отмечать, праздновать
slovake:
oslavovať
ukraine:
урочисто відзначати, святкувати

soleno, solenaĵo

Grava solena ceremonio1: festa Kristnaska soleno [10]; [por] iom kontribui al la solenaĵoj […] li aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn [11]; [je] Novjara nokto […] komenciĝis la soleno per kantado [12]; tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste VivZam . VD:festo, liturgio, rito
angle:
solemnity
beloruse:
урачыстасьць
ĉeĥe:
slavnost
ĉine:
[qìng], 慶 [qìng], 仪式 [yíshì], 儀式 [yíshì]
france:
solennité (évènement)
germane:
Fest, Feier
hispane:
solemnidad (evento)
hungare:
ünnep
japane:
式次第 [しきしだい]
nederlande:
plechtigheid
pole:
uroczystość
ruse:
торжество
ukraine:
торжество, (велике) свято, церк. ще празник

soleneco

Eco de io solena: en nigra frako kaj blankaj gantoj, kun tute speciala soleneco [li] dismetis sur la tablo manĝilaron por kvin personoj PatrojFiloj ; la juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco: – Amen! Marta ; soleneco kaj sincera malĝojo ja regis ŝin […] la tragedio en Babel nun ŝajnis al ŝi jam afero de malproksima pasinteco Iŝtar ; la aparta soleneco, kiun kaŭzas la momento Ret .
angle:
solemnity
beloruse:
урачыстасьць
ĉeĥe:
slavnostní ráz, vznešenost
france:
solennité
germane:
Feierlichkeit
hispane:
solemnidad (cualidad de solemne)
hungare:
ünnepélyesség
japane:
荘厳 [しょうごん], 盛大さ [せいだいさ], 厳粛 [げんしゅく], おごそかさ
pole:
uroczysty nastrój
ruse:
торжественность
slovake:
slávnostný ráz, vznešenosť
ukraine:
урочистість, пишність (властивість)

solenejo

ARKI Salonego, halo2 aranĝita kaj ornamita por inde akcepti solenaĵojn: la majestaj arboj kun siaj densaj, kvazaŭ tegmentonformantaj branĉoj, prezentis solenejon similan al tiaj grandaj temploj Iŝtar ; permesante al mi partopreni ĉi tie nur en la ofero de pinbranĉeto, mi tuj forlasos ĉi solenejon post la saluto al vi [13]. VD:aŭditorio, aŭlo, preĝejo, templo
13. Deguĉi Kijoko, trad. Huĝimoto Tacuo: Saluto ĉe la Granda Festo de Oomoto-Fondintino, 2000
beloruse:
заля ўрачыстасьцяў
france:
salon d'honneur
germane:
Festsaal
japane:
式場 [しきじょう], 大ホール [だいホール]
pole:
aula, pomieszczenie na uroczystości
ukraine:
зал для урочистостей, зал урочистих подій, актовий зал

administraj notoj