*spion/o

*spiono

MILPOL
1.
Homo komisiita de la aŭtoritatoj por kaŝe observi la militajn kaj aliajn agojn de malamiko: vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando [1]; la ĉefa generalo ekspedis spionojn al la proksimiĝantaj Libianoj, por ekscii ilian nombron kaj ordon [2]; estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon [3]; ne turisto li estas, sed spiono [4]. VD:avangardo1
2.
(figure) Homo sekrete observanta ies farojn. VD:observanto
angle:
spy
beloruse:
1. шпіён, віж, разьведчык 2. шпіён
ĉeĥe:
vyzvědač, zvěd, špeh, špion
ĉine:
間諜 [jiàndié], 间谍 [jiàndié], 細作 [xìzuò], 细作 [xìzuò], 探子 [tànzi]
france:
espion
germane:
Spion, Späher
hispane:
espía
hungare:
1. kém, felderítő, spion 2. spion
itale:
1. spia 2. spia, spione, infame (gerg.)
japane:
スパイ [すぱい], 間諜 [かんちょう], 諜報部員 [ちょうほうぶいん], 密偵 [みってい]
katalune:
espia
nederlande:
spion
pole:
szpieg, szpicel
ruse:
шпион 1. разведчик
slovake:
vyzvedač, špeh, špión
ukraine:
шпигун, таємний аґент

spioni

(tr)
Kaŝobservi la agadon de malamiko: spionu lin, observu ĉiun lian paŝon [5]; el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton [6]; [ili] ruze envenis, por spioni nian liberecon [7]; ŝi iradis en la familiojn, […] por elspioni la malkorektaĵojn de la proksimuloj [8]; vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu […] plej multe insultas la registaron [9]; li rigardis ĉirkaŭ ŝi, ĉu neniu lin spionas [10]. VD:VD:esplori, sondi2
beloruse:
шпіёніць
ĉeĥe:
provádět špionáž, špehovat
ĉine:
[dié], 谍 [dié], 詗 [xiòng], 诇 [xiòng], 覘 [chān], 觇 [chān], 窥视 [kuīshì], 窺視 [kuīshì], 瞷 [jiàn], 詗 [xiòng], 伺 [sì], 侦察 [zhēnchá], 偵察 [zhēnchá]
france:
espionner
germane:
spionieren, spähen
hispane:
espiar
hungare:
kémkedik
itale:
spiare
japane:
スパイする [すぱいする], ひそかに探る [ひそかにさぐる], 監視する [かんしする]
katalune:
espiar
nederlande:
bespioneren
pole:
szpiegować, dybać
ruse:
шпионить
slovake:
prevádzať špionáž
ukraine:
шпигувати, займатися шпигунством

administraj notoj