tabu/o

tabuo

REL Absoluta kaj nekritikebla malpermeso tuŝi aŭ fari iun aferon: la malpermeso de incesto estas unu el la plej malnovaj tabuoj [1]; en praaj religioj la nomo de la etna dio estis tabuo; ili havas neniujn malbelegajn dietojn, tabuojn aŭ sorĉojn por malagrabligi kaj limigi iliajn vivojn [2]; la pritrakto de seksaj aŭ erotikaj temoj ne kongruas kun la tiutempaj regantaj tabuoj [3]; ĉefe bremsas liberan esprimon cenzuro, regado fare de religiistoj, tabuoj [4]; li malkovris, ke islamaj universitatanoj estas instruataj science, sed konservas tabuon pri religiaj temoj [5]. SUB:anatemo1.aVD:totemo
Rim.: Speciala trajto de „tabuo“ kontraste al pli ĝenerala „malpermeso“ estas ĝia eksterracia kaj absoluta karaktero. [Sergio Pokrovskij]
1. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, p. 469 (art. „incesto“)
2. Harry Harrison, tr. William Auld: La stratoj de Aŝkelono
3. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj
4. Monato, Renée Triolle: Inter Oriento kaj Okcidento
5. Monato, Ivo Durwael: Rajtoj pri ritoj
angle:
taboo
beloruse:
табу
ĉeĥe:
nedotknutelný, posvátný, tabu
france:
tabou (subst.)
germane:
Tabu
hispane:
tabú
hungare:
tabu
japane:
タブー [たぶー], 禁忌 [きんき], 禁制 [きんせい], 禁物 [きんもつ]
katalune:
tabú
nederlande:
taboe
pole:
tabu
portugale:
tabu
ruse:
табу
slovake:
nedotknuteľný, posvätný, tabu
svede:
tabu
ukraine:
табу, заборона

tabua

Protektita, malpermesita per tabuo: iuj religiaj kaj diverslokaj sociaj moroj difinas ĉian ekstergeedzan amoron tabua [6]; (figure) estos diskutataj tabuaj temoj, kiel ekzemple referendumoj por difini, kie finfine vivu homoj en Balkanio [7].
SUB:sankta
beloruse:
табуяваны, забаронены
ĉeĥe:
tabuizovaný, zakázaný
france:
tabou (adj.)
germane:
tabu, verboten (tabu)
hispane:
tabú
hungare:
tabu-
japane:
タブーの [たぶーの], 禁止された [きんしされた], 触れてはならない [ふれてはならない]
nederlande:
taboe
pole:
obłożony tabu
portugale:
interdito, tabu
ruse:
запретный, табуированный
slovake:
tabuizovaný, zakázaný
ukraine:
заборонний, недоторканний

tabui

(tr)
REL Protekti, malpermesi per tabuo: la egiptoj tabuis la nomon de la reganta faraono; la nomo Aleksandr Postnikov estis preskaŭ tabuita dum jardekoj pro tio, ke li estis akuzita pri spionado (kaj oni timas havi ion komunan kun spionoj) [8].
8. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
beloruse:
табуяваць
ĉeĥe:
vyhlásit tabu, zakázat
france:
être tabou
germane:
tabuisieren
hungare:
tabuként tisztel, tabunak nyilvánít
japane:
タブーとする [たぶーとする], 禁止する [きんしする]
pole:
okładać (obłożyć) tabu, ogłaszać (ogłosić) tabu
portugale:
criar tabu
ruse:
табуировать
slovake:
zakázať
ukraine:
накладати табу, забороняти

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.