*ter/o

*tero

1.
La planedo, sur kiu la homoj loĝas: de atendo kaj espero pereis multaj sur la tero PrV ; la tero ne estas la plej paca planedo [1]. (♁) SIN:tergloboVD:mondo
2.
Ekstera firma tavolo de ĉi tiu planedo: super la tero sin trovas aero [2]; eĉ el sub la tero aperas la vero PrV ; kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero PrV ; sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro PrV ; li ĵetis min sur la teron [3]; ili ĵetiĝis vizaĝaltere [4]; helhaŭtuloj rabadis de aborigenoj la teron [5]; ĉiu terpeco estas prilaborata de la kamparanoj, kiuj kultivas ĉion disponeblan [6].
3.
Substanco el kiu konsistas tiu tavolo: argila, sabla, seka, kulturebla tero; terkulturo; pot' el tero PrV ; el sama tero devenas, saman sukon entenas PrV . VD:argilo, grundo
4.
Solida grundo kontraste al akvo ekzemple rivera aŭ mara: atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero PrV ; ne moku riveron, ne atinginte la teron PrV ; ankaŭ sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daŭrigas metadi al li malhelpojn [7]; laŭdu la maron, sed restu sur tero PrV .
1. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/08, p. 3
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
3. Robert Robertson: Metempsikozo, Monato, 2000/03, p. 22
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:45
5. IGARASI Takeo: Torĉo de hipokriteco, Monato, 2000/12, p. 15
6. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, De Eube el Odeso
afrikanse:
aarde
albane:
toka
amhare:
ምድር
angle:
earth
arabe:
أرض
armene:
երկիր
azerbajĝane:
torpaq
beloruse:
зямля 1. Зямля
bengale:
পৃথিবী
birme:
မြေကြီးပေါ်မှာ
bulgare:
1. Земя
ĉeĥe:
půda, zem, zemina, země
ĉine:
土 [tǔ] 1. 地球 [dìqiú]
dane:
jord
estone:
maa
eŭske:
lurra
filipine:
lupa
france:
terre
galege:
terra 1. Terra
germane:
1. Erde, Planet Erde 2. Erde, Boden, Land, Erdboden 3. Erde, Krume, Ackerkrume 4. Land, Festland
guĝarate:
પૃથ્વી
haitie:
latè
haŭse:
duniya
hebree:
ארץ 1. כדור הארץ 2. קרקע 3. אדמה
hinde:
पृथ्वी
hispane:
tierra 1. Tierra
hungare:
1. Föld 2. föld 3. föld, agyag
igbe:
ụwa
indonezie:
1. bumi 3. tanah
irlande:
cré
islande:
jörð
itale:
terra 1. Terra
japane:
地球 [ちきゅう]
jave:
bumi
jide:
ערד
jorube:
aiye
kanare:
ಭೂಮಿಯ
kartvele:
დედამიწაზე
kazaĥe:
жер
kimre:
ddaear
kirgize:
жер
kmere:
ផែនដី
koree:
지구
korsike:
terra
kose:
umhlaba
kroate:
zemlja
kurde:
3. ax
latine:
terra
latve:
zemes
laŭe:
ແຜ່ນດິນໂລກ
litove:
žemė
makedone:
земјата
malagase:
eto an-tany
malaje:
bumi
malajalame:
ഭൂമി
maorie:
te whenua
marate:
पृथ्वी
monge:
lub ntiaj teb
mongole:
дэлхий
nederlande:
1. aarde, aardbol 2. grond, land 3. aarde, grond
nepale:
पृथ्वीमा
njanĝe:
lapansi
okcidentfrise:
ierde
panĝabe:
ਧਰਤੀ ਨੂੰ
paŝtue:
ځمکه
pole:
1. Ziemia 2. ziemia, skorupa ziemska 3. ziemia 4. ziemia, ląd
portugale:
terra 1. Terra
ruande:
isi
ruse:
земля 1. Земля
samoe:
lalolagi
sinde:
زمين
sinhale:
පොළොව
skotgaele:
talamh
slovake:
pôda, zem
slovene:
zemlja
somale:
dhulka
ŝone:
pasi
sote:
lefatšeng
sunde:
bumi
svahile:
dunia
taĝike:
замин
taje:
1. โลก, ดาวโลก 2. แผ่นดินโลก
tamile:
பூமியில்
tatare:
җир
telugue:
భూమి
tibete:
ས་
tokipone:
ma
turke:
1. dünya, Yer 2. yeryüzü, dünya 3. toprak
ukraine:
емля
urdue:
زمین
uzbeke:
yer
vjetname:
đất
volapuke:
2. glun 3. glun
zulue:
emhlabeni

tera

1.
Apartenanta al la planedo tero: la tera supraĵo; la tera diametro; la teraj polusoj [8]; teraj regnoj [9]; la tuta tera globo [10]; nenia tera okulo povis vidi tiujn ĉi ĉielajn estaĵojn [11]; en la tera nokto ni rigardas supren al la steloj [12].
2.
El la substanco de la tero: tera poto; arĝento, purigita en tera fandujo [13]. SUB:argila
angle:
1. terrestrial, earthly, telluric 2. earthen
beloruse:
1. зямны 2. земляны
ĉeĥe:
pozemský, půdní, zemní
france:
en terre, terrestre
galege:
1. terrestre, telúrico 2. térreo, terroso
germane:
1. irdisch 2. irden, erdig
hebree:
1. ארצי
hispane:
1. terrestre, telúrico, terreo 2. terrenal, térreo, terroso
hungare:
1. földi, föld- 2. földes, föld-, agyag-
indonezie:
1. kebumian, terestrial
itale:
terrestre 2. terreo
japane:
地球の [ちきゅうの], 土の [つちの], 地上の [ちじょうの], 陸生の [りくせいの]
nederlande:
1. aard- 2. aarden
pole:
1. ziemski 2. ziemny
portugale:
terrestre 1. telúrico
ruse:
1. земной 2. земляной
slovake:
zemský
ukraine:
земний, наземний

alteriĝi, surteriĝi

(ntr)
Alveni al la tera surfaco.
a)
MAR Atingi teron post surakva veturo: La 6-an de junio, 1944, la koalicia armeo komencis alteriĝi en Normandio en suda parto de Francio [14]; la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi [15].
b)
AVI Surgrundiĝi post flugo: lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis ĝuste alteriĝi pro la nebulo [16]; ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton; post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo [17]. ANT:deteriĝi1
14. -: Alteriĝo en Normandio , Ĉina Radio Internacia, 2005
15. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
16. J. Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
17. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
angle:
to land, go ashore
beloruse:
прызямліцца
france:
atterrir
galege:
aterrar (aterraxe)
germane:
landen
hebree:
לנחות \נחת\
hispane:
aterrizar
hungare:
földet ér, landol
indonezie:
1.a berlabuh 1.b mendarat
itale:
atterrare (atterraggio)
japane:
接岸する [せつがんする], 着陸する [ちゃくりくする]
nederlande:
landen
pole:
lądować, przybijać do lądu
portugale:
aterrissar
rumane:
ateriza
ruse:
приземлиться

ĉeftero

GEOG Pli granda terpeco, kontinento aŭ granda insulo kontraste al pli malgranda: ekde la 19a jarcento oni eltiras graniton en ŝtonminejo en la nordo de la insulo, transportas ĝin […] per ŝipo al la ĉeftero [18]; la insulanoj finfine devis rezigni pri sia konstanta batalo kontraŭ malfavoraj kondiĉoj kaj malvolonte translokiĝis al la irlanda ĉeftero [19]; antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj, leviĝo de la marnivelo disigis la insulon de la aŭstralia ĉeftero [20].
18. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004/07, p. 22
19. Garbhan MacAoidh: Insulo de verkistoj, Monato, 2007/08, p. 23
20. M. Furness: Kanguru-insulo, edukado.net, 2008-01-29
angle:
mainland
beloruse:
мацярык
france:
continent (subst.), ile principale
germane:
Hauptinsel, Festland
indonezie:
daratan (utama)
pole:
ląd stały, kontynent

deteriĝi

(ntr)
AVI Ekflugi de sur la tero: la aviadilo tute ne fervoris por deteriĝi [21]; la flugmaŝino komencis deteriĝi kaj kraŝis en alian flugmaŝinon, kiu tre malfeliĉe hazarde ankoraŭ baris la vojon [22]. ANT:alteriĝi1.b
21. T. Steele: Konvinka Kamuflaĵo, 2014
22. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
beloruse:
узьлятаць, адрывацца ад зямлі
france:
décoller du sol
germane:
abheben starten
indonezie:
lepas landas
pole:
startować

eksterterano

Supozata vivulo pli-malpli homsimila, kiu ne venus de la planedo tero: eksterterano invitis la ĵurnaliston al sia fluganta telero [23]; eĉ se vi estus eksterterano vi rajtus kritiki la malbonaĵojn de la tero [24].
23. last: Verdaj vizitontoj, Monato, 2009/09, p. 16
24. E. Fabian: R: Kie estas la stranguloj?, soc.culture.esperanto, 2002-05-25
angle:
extraterrestrial
beloruse:
іншаплянэтнік
ĉeĥe:
mimozemšťan
france:
extra-terrestre (subst.)
galege:
extraterrestre
germane:
Außerirdischer
hispane:
extraterrestre
indonezie:
alien, makhluk ekstraterestrial, makhluk luar angkasa
itale:
extraterrestre, alieno
japane:
異星人 [いせいじん], 宇宙人 [うちゅうじん]
pole:
istota pozaziemska, ufoludek, marsjanin
portugale:
extraterrestre
ruse:
инопланетянин
slovake:
mimozemšťan
taje:
มนุษย์ต่างดาว, สิ่งมีชีวิตนอกโลก

*enterigi

1.
Meti en la teron: enterigi trezoron, markoton; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV .
2.
Sepulti metante la korpon de mortinto en subteran tombon: permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron [25]; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon [26]; kiu eltrinkos la pokalojn […] povos uzi la glavon, kiu estas enterigita antaŭ la sojlo [27].
3.
(figure) Forgesigi, vanigi, neniigi: se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita [28]; ilia afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita EE .
25. La Nova Testamento, S. Luko 9:59
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:6
27. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, du fratoj
28. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
angle:
to bury
beloruse:
1. закапаць, зарыць 2. пахаваць, хаваць 3. пахаваць
ĉeĥe:
pohřbívat, uložit do země, zakopávat
france:
enterrer
galege:
enterrar, soterrar 2. inhumar, sepultar
germane:
1. eingraben 2. begraben 3. begraben
hebree:
1. לטמון \טמן\, להטמין \טמן\ 2. לקבור \קבר\
hispane:
enterrar, soterrar 2. inhumar, sepultar
hungare:
1. elás, földbe ás 2. eltemet, elhantol 3. eltemet
indonezie:
mengubur
itale:
seppellire, sotterrare, inumare, interrare
japane:
埋める [うめる], 埋葬する [まいそうする], 葬り去る [ほうむりさる]
nederlande:
1. ingraven 2. begraven 3. begraven
pole:
1. zakopywać 2. pochować 3. zakopywać, pochować
portugale:
enterrar, soterrar 2. inumar, sepultar
ruse:
1. закопать, зарыть 2. хоронить, похоронить, захоронить 3. похоронить
slovake:
pochovať, zahrabať do zeme, zakopať
ukraine:
закопувати, хоронити, ховати (померлого)

elterigi

Eltiri el la tero: mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj [29]; arkeologoj elterigis kaj transdonis al la loka muzeo kvanton da gravaj objektoj, kiuj laŭ noto en historia libro estas aĵoj de antaŭ pli ol 2000 jaroj [30]; elterigado de ercoj [31].
angle:
to unearth
beloruse:
выкапаць, адкапаць, раскапаць
ĉeĥe:
vykopat ze země
france:
déterrer
galege:
desenterrar, exhumar
germane:
ausgraben
hispane:
desenterrar, exhumar
hungare:
kiás, kihantol
indonezie:
menggali
itale:
dissotterrare, esumare, disseppellire
japane:
掘り出す [ほりだす], 暴き出す [あばきだす]
nederlande:
opgraven
pole:
odkopywać
portugale:
desenterrar, exumar
ruse:
откопать, раскопать
slovake:
vybrať, vyhrabať
ukraine:
викопувати, добувати/виймати з землі, ексгумувати

Novtero

GEOG Novlando: la amerika maranaso reproduktiĝas en malproksima nordo de Nordameriko en Labradoro kaj Novtero [32]; en 1880, Kanado inkluzivis la tuton de sia nuna areo krom Novtero kaj Labradoro [33].
angle:
Newfoundland
beloruse:
Ньюфаўндленд
ĉeĥe:
Nová Země
france:
Terre-Neuve
galege:
illa de Terra Nova, Terra Nova
germane:
Neufundlan
hispane:
isla de Terranova, Terranova
indonezie:
Newfoundland
itale:
Terranova
pole:
Nowa Funlandia
portugale:
ilha da Terra Nova, Terra Nova
slovake:
Nová Zem

subteraĵo

Natura aŭ artfarita spaco sub la tero: ili iris malsupren en la subteraĵojn de la templo de Ptah kaj baldaŭ atingis vastan kelon [34]; en la subteraĵoj de liaj turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj elkreskos kiel aglaj plumoj [35]; la subteraĵoj de Palermo [36]. SUB:kelo, tunelo
angle:
subterrane
beloruse:
падвал, падзямельле , склеп, сутарэньне
france:
souterrain (subst.)
germane:
Verlies, Keller
hebree:
מנהרה
hungare:
föld alatti járat, föld alatti építmény
japane:
地下室 [ちかしつ], 地下埋蔵物 [ちかまいぞうぶつ]
nederlande:
onderaardse gang
pole:
podziemie
ruse:
подземелье, подвал
ukraine:
підземелля, підземне приміщення, підвал

surtera

Okazanta aŭ vivanta sur la tero: surteraj bestoj [37]; surtera loĝejo [38]; enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj [39]; en la loĝejo de la surtera etaĝo li demetis la pulvoplenajn vestojn [40]; li diris adiaŭ al la mondo surtera (mortis) PrV .
angle:
terrestrial
beloruse:
наземны, зямны
ĉeĥe:
pozemní, pozemský, vezdejší
france:
terrestre
germane:
irdisch, oberirdisch
hungare:
földi
indonezie:
terestrial
japane:
地上の [ちじょうの], この世の [このよの]
nederlande:
bovenaards, bovengronds
pole:
naziemny
ruse:
наземный, земной
slovake:
pozemný, pozemský
ukraine:
наземний

surterigo

Meti sur la teron: ili surterigis la ŝipon kaj la antaŭo fiksiĝis [41]; kreis rekordon la pilotoj, kiuj unuafoje surterigis aviadilon ĉe la poluso sur nepreparita loko [42].
41. La Nova Testamento, La agoj 27:41
42. Araneo: Brrr ..., Monato, 2001/01, p. 10
angle:
landing
beloruse:
прызямленьне
bulgare:
кацане
germane:
Landung
indonezie:
mendaratkan, melabuhkan
pole:
lądowanie

terkapo

GEOG Promontoro: duoninsulo da ĝangalo etendiĝis al mallarĝa terkapo [43]; en terkapo kuŝas grandegaj konkoj [44]. SIN:kabo, kapo4.aVD:terlango
angle:
cape, promontory
beloruse:
мыс
ĉeĥe:
mys
france:
cap, promontoire
germane:
Kap, Landzunge, Landspitze
hispane:
cabo
hungare:
fok (tengerbe nyúló), hegyfok
indonezie:
semenanjung, tanjung
japane:
みさき
nederlande:
kaap, voorgebergte
pole:
cypel, przylądek
rumane:
cap, promontoriu
slovake:
mys, zemský výbežok do mora
svede:
udde
turke:
burun
ukraine:
мис

terkonekto

ELEELETRAD Tiu konekto per drato inter elektra aparato kaj la tero, kiun oni faras por utiligi la tersurfacon kiel unu platon de granda kondensatoro, kies alia plato povas esti la anteno.
angle:
ground (electrical)
beloruse:
зазямленьне
ĉeĥe:
uzemnění
france:
terre (électricité)
germane:
Erde (Elektr.)
hebree:
הארקה
hungare:
földelés
indonezie:
pembumian, penanahan
japane:
アース, 接地 [せっち]
nederlande:
aarding
pole:
uziom, uziemienie
ruse:
заземление
slovake:
uzemnenie
ukraine:
заземлення

terkontakto

ELEELET Okaza kontakto de elektra kondukilo kun la tero, kien elfluas kaj perdiĝas parto de la kurento de la cirkvito. VD:liki
angle:
ground
beloruse:
замыканьне на зямлю
ĉeĥe:
uzemnění
hebree:
הארקה
hungare:
földrövidzárlat
indonezie:
arde
japane:
接地 [せっち], 地絡 [ちらく]
nederlande:
aarding
pole:
przebicie do ziemi
ruse:
замыкание на землю
slovake:
zemný kontakt, zvod
ukraine:
заземлення

terlaboristo

AGR Salajrulo, kiu prilaboras la teron: Kain fariĝis terlaboristo [45]; la estro de la terlaboristoj estas Hebreo [46].
angle:
agricultural worker, farm hand
beloruse:
сельскагаспадарчы працаўнік
ĉeĥe:
zemědělský dělník
france:
ouvrier agricole
germane:
Feldarbeiter, Ackerbauer
hebree:
עובד אדמה, חקלאי
hungare:
béres, mezőgazdasági munkás, mezei munkás
indonezie:
buruh tani, pekerja pertanian
japane:
農業労働者 [のうぎょうろうどうしゃ]
nederlande:
landbouwer
pole:
robotnik do prac ziemnych
ruse:
сельскохозяйственный рабочий
slovake:
poľnohospodársky robotník

terlango

GEOG Longa, mallarĝa strio de tero, kiu etendiĝas en maron, lagon aŭ riveron: la kurŝa terlango, dividita inter Litovio kaj Rusio [47]; kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo [48]. VD:terkapo
angle:
spit
beloruse:
каса (геагр.)
ĉeĥe:
kosa
france:
cap, langue de terre
germane:
Landzunge
hebree:
לשון יבשה
hispane:
cordón litoral
hungare:
földnyelv
indonezie:
bura
itale:
lingua di terra
japane:
半島 [はんとう], 帯状の陸地 [おびじょうのりくち]
nederlande:
landtong
pole:
cypel, mierzeja
portugale:
cordão litoral
ruse:
коса (геогр.)
slovake:
mys, zemský výbežok
ukraine:
коса

termezurado

GEOD Mezurado de la surfaco de agro, arbaro, herbejo, dislimi ilin ktp: la malnova termezura stango [49]; inĝeniaj instrumentoj por termezurado kaj vojkonstruo [50].
angle:
to survey land
beloruse:
рабіць памер (зямлі)
ĉeĥe:
měřit v terénu
france:
arpenter (mesurer les surf.)
germane:
Landvermessung
hungare:
felmér (földet)
indonezie:
handasah, ilmu ukur tanah, ilmu ukur wilayah
nederlande:
landmeten
pole:
mierzenie gruntów {pl}, pomiary gruntów {pl}
ruse:
межевать
slovake:
zameriavať zemské plochy

termezuristo

GEOD Tiu kies profesio estas termezurado: termezuristo laborema kaj modesta VivZam ; en samajn figurojn estas ja dividataj niaj kampoj, kaj la ŝtataj termezuristoj lernas ilin en la lernejoj [51]; lia kariero ĉi tie estis termezuristo [52].
angle:
land surveyor
beloruse:
каморнік, землямер
ĉeĥe:
zeměměřič
france:
arpenteur
galege:
agrimensor
germane:
Landvermesser, Geodät
hispane:
agrimensor
hungare:
földmérő
indonezie:
surveyor (tanah)
itale:
agrimensore
japane:
測量師 [そくりょうし]
nederlande:
landmeter
pole:
mierniczy
portugale:
agrimensor
ruse:
землемер
slovake:
zememerač
ukraine:
землемір

ternukso

1.
BOT Specio de arakido, herbo, kies semgrajnoj maturiĝantaj en subtera guŝo estas manĝeblaj, kaj liveras oleon kaj grasan butersimilan ŝmiraĵon.
2.
KUI La guŝo aŭ unu el la ordinare du enaj semgrajnoj de ternukso1: la asteroido havas formon similan al ternukso [53]; okcident-Afrika plado de ternukso, viando, tomato, cepo, ajlo [54].
sekigitaj ternuksoj
CC BY-SA 3.0  [55]
angle:
peanut
beloruse:
арахіс
ĉeĥe:
arašíd, arašídový oříšek, podzemnice olejná
france:
cacahouète
galege:
cacahuete
germane:
Erdnuss
hebree:
בוטן
hispane:
cacahuate, cacahuete, maní
hungare:
amerikai mogyoró, földimogyoró, búrmogyoró
indonezie:
kacang tanah
itale:
arachide 2. nocciolina, nocciolina americana, bagigi, seme di arachide, spagnoletta
japane:
ピーナッツ, ラッカセイ, ナンキンマメ
nederlande:
aardnoot
pole:
orzeszek ziemny, arachid
ruse:
арахис, земляной орех
slovake:
arašid, podzemnica olejná
ukraine:
арахіс підземний, земляний горіх

terparto

GEOG Mondoparto: Kaj tamen, malgraŭ tio, P. partoprenis en la disvolvigo de E plej aktive kaj donis ekde la unuaj tempoj al la mondo la plej eminentajn E-istojn. La gazetaro eliranta en unu terparto estis legata en la dua... [56].
angle:
landmass, continent
beloruse:
частка сьвету
ĉeĥe:
kontinent, světadíl
france:
région du monde
germane:
Erdteil
hungare:
földrész
indonezie:
daratan
japane:
五大州の一 [いつだいしゅうのひと], 五大陸の一 [いつたいりくのひと], 土地 [とち], 陸地 [りくち]
nederlande:
werelddeel
pole:
kontynent
ruse:
часть света
slovake:
kontinent, svetadiel
ukraine:
частина суші, континент

terpeco

Pli-malpli granda peco de tero: la tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil (mezurstangoj) [57]; ĉi tie […] ĉiu terpeco estas historia [58]; sur la sama terpeco oni konstruis belan domon [59]; replugita kampo, kie la verdaĵo elvidiĝas el la renversitaj terpecoj [60]. VD:parcelo
angle:
plot, lot
beloruse:
палетак, пляц
ĉeĥe:
parcela, pozemek
france:
terrain
germane:
Scholle (Acker), Stück Land, Ackerscholle, Erdscholle, Ackerfläche, Grundstück
hebree:
פיסת קרקע
hungare:
földdarab
indonezie:
bedeng, bidang tanah, petak
japane:
一片の土地 [いっぺんのとち]
nederlande:
landgoed
pole:
skrawek ziemi
ruse:
участок земли
slovake:
kus zeme, pozemok
ukraine:
земельна ділянка, шматок/клаптик землі

*terpomo

KUI Manĝebla radikotubero de la terpomujo, vaste uzata kiel legomo kaj por produkti amelon: vi ricevos de mi sakon da terpomoj [61]; kelke da rostitaj terpomoj kaj bongustan grasan pecon da ŝinko ŝi ricevis [62]; terpoma kampo [63]; terpomŝelo [64]; senŝeligi terpomon [65]; manĝon akompanis ŝelkuiritaj terpomoj el kiuj nur duono uzeblis [66]; frititaj terpomoj [67]; terpomkaĉo [68].
angle:
potato
beloruse:
бульба
bulgare:
картоф
ĉeĥe:
brambora
france:
pomme de terre
galege:
pataca, baloca, castaña, castaña da terra
germane:
Kartoffel ~pomŝelo: Kartoffelschale. ŝelkuiritaj ~pomoj: Pellkartoffeln. frititaj ~pomoj: Bratkartoffeln. ~pomkaĉo: Kartoffelbrei.
hebree:
תפוח אדמה
hinde:
आलू [ālū]
hispane:
papa, patata
hungare:
burgonya (termés), krumpli (termés)
indonezie:
kentang
itale:
patata
japane:
じゃがいも, ジャガイモ
nederlande:
aardappel (vrucht) ~pomŝelo: aardappelschil. ~pomkaĉo: aardappelpuree.
pole:
ziemniak, kartofel
portugale:
batata, semilha
ruse:
картофель
slovake:
zemiak
taje:
มันฝรั่ง
tibete:
ཞོག་ཁོག་
turke:
patates
ukraine:
картопля (бульбина), картопля (рослина)

*terpomujo

BOT Specio de solano (Solanum tuberosum), legoma staŭdo devena de Ameriko kun manĝeblaj radikotuberoj.
angle:
potato (plant)
beloruse:
бульбятнік
ĉeĥe:
brambora
france:
pomme de terre (plante)
germane:
Kartoffel (-pflanze)
hispane:
patata, papa
hungare:
burgonya (növény), krumpli (növény)
itale:
patata
latinece:
Solanum tuberosum
nederlande:
aardappel (plant)
pole:
sadzeniak
portugale:
batata
ruse:
картофель (растение)
slovake:
zemiak
turke:
patates

terpomfloko

HejmVort
KUI Ĉipso: saketoj enhavantaj, ekzemple, ĉokoladojn, nuksojn aŭ terpomflokojn [69]; japanoj pli kaj pli dikiĝis pro usonstilaj vivmaniero kaj manĝaĵoj kiel hamburgeroj, terpomflokoj kaj Koka-kolao [70].
terpomflokoj
CC-BY-SA-3.0  [71]
69. John Gobourne: Tiam ... kaj nun, Monato, 2012/01, p. 12
70. Hori Yasuo: Dikuloj maldikiĝu!, Monato, 2009/03, p. 20
71. Rainer Zenz : https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kartoffelchips-1.jpg
angle:
potato chip (usone), crisp (brite)
beloruse:
чыпсы бульбяныя
france:
chips
germane:
Kartoffelchip
hispane:
papas fritas (plural)
hungare:
burgonyaszirom, csipsz
indonezie:
keripik kentang
nederlande:
chip (aardappelchip)
pole:
chips, chrupka ziemniaczana, chrupka kartoflana
ruse:
чипсы (plurale)

terpomfingro

HejmVort
KUI Frito: tie vendiĝas nur frititaj eglefinoj kaj frititaj terpomfingroj [72]; hamburgeroj kaj terpomfingroj en rapidmanĝejo [73]; keĉupo […] por trempi en ĝi frititajn terpomfingrojn [74].
terpomfingroj kun keĉupo
CC BY-SA 4.0  [75]
angle:
French fry (usone), potato chip (brite)
beloruse:
смажаныя бульба, бульба-фры
france:
frite
germane:
Pommes frites, Fritten
hebree:
טוℷן, צ'יפס (אחד)
hispane:
papas a la francesa (plural)
hungare:
hasábburgonya
indonezie:
kentang goreng
nederlande:
friet, frites, patat (frites)
pole:
frytka
ruse:
картофель во фритюре, картофель жареный соломкой
taje:
มันฝรั่งทอด

terskuo

GEOL Ĉiu el pli-malpli fortaj sismaj movoj en tertremo: la unua terskuo de la Granda Krimea Tertremo [76].
angle:
seismic tremor, wave, shock
beloruse:
штуршок (падчас землятруса)
ĉeĥe:
otřes půdy, seizmický otřes
france:
secousse tellurique
hungare:
földlökés
indonezie:
getaran seismik
japane:
揺れ [ゆれ]
nederlande:
aardtrilling
pole:
ruch tektoniczny
ruse:
толчок (при землетрясении)
slovake:
záchvev zeme
ukraine:
підземний поштовх

administraj notoj

pri sub~aĵo :
      Mi ĝeneraligis la difinon, kiu ampleksis nur "galerion
      fositan". La tradukoj eble ne plu tute ĝustas.
      [ĵv]
    
~konekto: Mankas fontindiko.
~konekto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kontakto: Mankas fontindiko.
~kontakto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~nukso: Mankas verkindiko en fonto.
~parto: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas dua fontindiko.
~pomujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~pomfloko: Mankas verkindiko en fonto.
~pomfingro: Mankas verkindiko en fonto.
~skuo: Mankas dua fontindiko.