*7tiesPV

*ties

Nevariebla pronomo montranta posedon, apartenon kaj signifanta “de tiu, de tio, de tiuj„: Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. [1]. kies panon oni manĝas, ties vorton oni parolasZ ; mi neniam sekvis ties konsilon; ties opinio ne multe valoras; la kuracisto kliniĝis antaŭ la fremdulo kaj laŭ ties deziro ekzamenis la malsanan virinon; oni tre ŝatas lin pro ties lerteco; tio estas la volo ties, kiu nin sendis; kies monon mi prunteprenas, ties ŝuldanto mi estas; la regiono de la urbo kaj de ties ĉirkaŭaĵo estas tre varia; unu nacio taksas kaj prijuĝas la alian laŭ ties literaturo; mi vidis la fondinton de la esperanta framasona loĝio kaj ties prezidanton kviete parolanta kun katolika pastro; la reĝo kunvokis ĉiujn siajn vasalojn kun ties subuloj; oni preparis loĝejojn por la delegitoj kaj ties parencoj; li pendigis niajn fratojn en ties propra urbo. SIN:kies 3.
beloruse:
таго (чый?), яго (чый?), ягоны, яе (чый?), ейны, іх (чый?), іхні
ĉeĥe:
toho, těch
france:
de celui-ci, de celui-là, de ceci, de ceux-ci
germane:
dessen, deren, deren
hispane:
de este, de ese, de aquel, de esto, de estos, de esos, de aquellos
hungare:
ennek a, annak a, ezé, azé
indonezie:
milik (orang) itu
japane:
それの, その人の [そのじんの], その物の [そのぶつの]
nederlande:
diens, zijn, haar, hun
pole:
jego, jej, ich, tego, tej, tamtego, tamtej, owego, owej, owych, tej osoby, tamtej osoby, tamtych osób
rumane:
al (a, ai, ale), acestuia, acesteia, aceluia, aceleia, acelora
ruse:
того (ответ на вопрос "чей?"), принадлежащий тому, его ("чей?"), её ("чей?"), их ("чей?")
slovake:
toho
ukraine:
того, тому приналежний

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.