Varingjen/o PIV2

Varingjeno

ESPPERS
Franca esperanta vortaristo kaj beletristo (1901–1991), ĉefredaktisto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV), tradukinto de diversaj verkoj, originala eseisto kaj poemisto foje uzinta kaŝnomojn: Poeto! Viglu via laring'! Jen | Nia persist' [pers/ist'; aludo al la Kajam-tradukoj] persista. Varingjen', | ree bonfaras al la verda gento [1].
Rim.: Laŭ la ekzemplo en PIV2 atribuita tie al Varingjeno, ŝajnas ke li mem preferis ĝuste ĉi tian transskribon: vi longe skribis al mi, amiko Varingjen'; en la literaturo, cetere, troveblas ankaŭ pli fonetika transskribo: la dorsa kovrilo de Eseoj III de Varengjeno [2].
1. Gérald C. JERVIS: Saluto al Suplemento kompilita de Prof. Waringhien , La nica literatura revuo. N-ro 3 (1956, 1:3) p. 108
2. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
beloruse:
Варэнг’ен (эсперантыст, пісьменьнік)
ĉeĥe:
G.Waringhien
france:
Gaston Waringhien
germane:
Gaston Waringhien
hispane:
Waringhien
hungare:
Waringhien
itale:
Waringhien
japane:
ヴァランギャン
katalune:
Waringhien
nederlande:
Gaston Waringhien
pole:
Gaston Waringhien
portugale:
Waringhien
ruse:
Гастон Варенгьен
slovake:
G.Waringhien
ukraine:
Варенґ’єн (есперантомовний письменник)

varingjena

Rilata al Varingjeno, al liaj verkaro, stilo: la nevalidecon de la varingjena rezono pruvas la fakto, ke oni povas returni la argumenton [3].
beloruse:
варэнг’енаў
hungare:
waringhieni, Waringhien-féle
itale:
waringhiano, di Waringhien
katalune:
waringhienià
nederlande:
op de manier van Waringhien, van Waringhien
pole:
w stylu Waringhien
ruse:
Варенгьенов

administraj notoj