Vodu/o NePiv

Voduo

1.
REL Dio kultata en Voduismo: en tia cirkonstanco la Voduo „Dan“ estas la plej gratulota dio [1]; oni inokulis en nin, ke manĝado de porkaĵo igos la Voduon ... mortigi nin [2].
2.
=Voduismo
Rim.: Alia esperantigo estas vuduo: vuduo estas religio por iuj, sed tradicia vivmaniero por aliaj [3]; vuduo estas tradicia afrika religio kiu konsistas el multego da religietoj variaj laŭ la tradicioj de ĉiu socikultura grupo [4].
1. Jean Codjo: La paŝo senelirejen, 2001
2. P. Ajto: -, Ondo da vero, 2001-10 ĝis 12
3. -: 41-a konferenco de ILEI, [2006-08]
4. Gbadamassi Latifou: Vuduo en Benino, Monato, 2002/06, p. 14
hungare:
vodu, vudu
katalune:
vodú
nederlande:
voodoo

Voduano

Homo akceptanta la doktrinon kaj praktikon de Voduismo: la virinaj adeptoj ... konsistigas la plej grandan parton de la Voduanoj [5].
5. Vikipedio, artikolo „voduo“, 2007-03-01
hungare:
vuduhívő
katalune:
vodú
nederlande:
voodoobeoefenaar

Voduismo

REL Tradicia religio el Okcidentafriko, multedia, populara ankaŭ en Haitio.
angle:
Voodoo
france:
Vaudou
germane:
Voodoo
hispane:
vudú
hungare:
vodu, vudu
itale:
Vudù
katalune:
vodú
nederlande:
voodoo, voodooisme

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.