MONATO

El mia vidpunkto

Griziĝanta mondo

Dum la pasintaj monatoj amas-komunikiloj abunde informis pri Irako. Tiel ekzemple ni eksciis, ke duono de la loĝantaro de Irako estas junuloj malpli ol 15-jaraj. Certe ankaŭ la multaj milit-mortigoj ne ŝanĝis tiun proporcion inter la generacioj, ĉar usonaj kaj britaj bomboj egale trafis infanojn kaj grizulojn. Simila estas la situacio en tre multaj subevoluintaj kaj malriĉaj landoj, precipe en socioj kie oni generas laŭeble multajn idojn, kiuj poste vivtenu maljuniĝintajn geavojn kaj gepatrojn.

Ankaŭ tiurilate estas giganta abismo inter malriĉaj kaj industriaj landoj. Por komparo jen ciferoj el industri-lando Germanio: tie nur 21 elcentoj estas malpli junaj ol 20-jaraj, kontraste al 24 elcentoj de pli ol 59-jaraj loĝantoj. Se ne enmigros homoj el aliaj landoj, Germanio post 40 jaroj havos nur 64 anstataŭ nun 82 milionojn da loĝantoj, el kiuj 40 elcentoj estos pli aĝaj ol 59-jaraj kaj nur 15 elcentoj de germanoj estos junuloj. La sama tendenco draste estas videbla en ĉiuj industriaj ŝtatoj, ekzemple Japanio kaj Hispanio, kiuj jam de multaj jaroj alfrontas samajn problemojn pro tia eksterordinara kresko de griziĝanta (se ni aludas la hararon) loĝantaro.

Fortaleza surprizo

Ni esperantistoj, cetere, konas tiun ĉi fenomenon jam delonge: la Esperanto-movadon karakterizas tre alta proporcio de maljunuloj. Kiom fascinitaj estis eŭropaj kaj nordamerikaj kongresanoj, kiam en Fortalezo ili ĉie en la kongresejo vidis multajn, multajn junulojn. Kaj Brazilo eĉ ne estas subevoluinta sed tiel nomata „sojla” lando (ŝtato kun socio transiranta la pordon de subevoluo al prospero). Ni povas esti certaj, ke en Gotenburgo la Universala Kongreso prezentos denove la kutiman bildon de superpezo de l' generacio de grizuloj, ĉar Svedio estas tipa industria lando.

Eble tamen, se UK okazos denove en Brazilo en la jaro 2050, ankaŭ tie en la kongresejo ne plu abundos junuloj. Ĉar la tendenco de griziĝanta mondo estas intime ligita al ekonomia prospero. Do povus esti, ke timoj kaj teruradaj scenaroj pri eksplodonta monda loĝantaro, priskribitaj antaŭ 50 jaroj, ne realiĝos, male: ĉie mankos junaj generacioj por nutri grizulojn. Tio signifas, ke la kutima kaj ordinara sociala sistemo inventita de industriaj landoj ne plu funkcios – pli ĝuste, ĝi vaste jam nun ne plu funkcias.

Pluraj revolucioj

Kio estas la bazo de tiu ĉi sistemo? Ni revenu al la ekzemplo de Germanio. Pro la industria revolucio, la jaro 1892 estis la lasta, en kiu naskiĝis iom pli multaj homoj ol mortis; laboristoj en fabrikoj ne perlaboris sufiĉe por vivteni grandan familion. En 1889 kanceliero Bismarck metis la bazon de tiu ĉi sociala sistemo, kies precipa kriterio estas, ke laboristoj kun 65 jaroj pensiiĝas, ĉar pro pezega laboro en industrio ili estas elĉerpitaj en tiu aĝo. Intertempe tamen okazis pluraj pliaj industriaj revolucioj, kaj ŝajnas ke neniu rimarkis iliajn sekvojn: hodiaŭ preskaŭ neniu 65-jarulo fizike estas tiom elĉerpita, ke tiu ne plu kapablus labori. Tamen, por egaligi mankon de laborlokoj por junuloj, oni eĉ reduktis la aĝon de pensiiĝo kaj logis al neniofarado homojn jam en aĝo de nur 58 jaroj.

Kaj nun oni miras, ke tio alportis nenian solvon. La funda eraro estis, ke oni simple neglektis alian gravan faktoron: intertempe, danke al gigantaj progresoj de medicino, homoj fariĝas pli kaj pli maljunaj kaj simple ne volas morti, por liberigi social-kasojn de gigantaj pensiopagoj. Sed eĉ tiuj homoj, kiuj volas morti, ne rajtas, pro medicino. La patrino de amikino nia de dek jaroj estas cerbe komplete perturbita; ŝi simple ne plu manĝas. Pasintjarcente tia homo malsatmortus, trankvile kaj pace. Sed ŝin, 95-jaran, oni nun vivtenas per „astronaŭta nutraĵo”, kaj ĉion kompreneble pagas pensiokaso. Kia „vivo” de kompatinda virino, kiu de dek jaroj ne ekkonas siajn gefilojn dum vizitoj! Germanaj flegejoj estas plenaj je tiaj homaj vrakoj.

Pli longe laborkapabla

Dume sanaj maljunuloj ne rajtas labori, eĉ se ili volas kaj povas, ĉar rigida sociala sistemo ne permesas al bonfartaj 66-jaruloj resti en siaj postenoj. Ŝajnas, ke oni ne volas agnoski la diversajn industriajn revoluciojn, kiuj reduktis pezajn, malpurajn kaj malsanigajn laborojn al nur kelkaj sferoj (en multaj kampoj laboras robotoj pli perfekte ol homoj) kaj kaŭzis, ke homoj devas aktivi precipe ne per muskoloj sed per cerbo, kaj konsekvence restas sanaj ĝis aĝo de 70 kaj 80 jaroj, do laborkapablaj. Nun ne gravas korpa forto, sed scio, dumviva lernemo, sperto.

En industriaj landoj arde oni diskutas kaj disputas pri urĝe necesaj reformoj, ĉar parte la socialaj sistemoj jam kolapsas. Tro malfrue por ŝanĝi ion tiel modere, ke homoj ne protestos – dum jaroj, jardekoj politikistoj ignoris la problemojn. Nun necesos abruptaj, drastaj kaj dolorigaj ŝanĝoj, kiuj parte estos arbitraj. Homoj en industriaj landoj troviĝas en kaj antaŭ konflikt-abundaj jaroj.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019