MONATO

Moderna vivo

FERVOJOJ

Ĉu iam rapidos „Transrapid”?

Jam antaŭ jaroj la germana registaro decidis ne realigi magnettrajnan linion inter Berlino kaj Hamburgo. Nun la provinca registaro de Nordrejn-Vestfalio decidis ankaŭ kontraŭ la projekto „Metro-Rapid”, kiu estus magnettrajne ligonta plurajn urbojn de la regiono.

Restas kiel sola magnettrajna projekto en Germanio la ligo inter la urbo Munkeno kaj ties flughaveno, situanta 35 km de la centro. Uzota estas la sistemo „Transrapid”, jam instalita kaj provata inter la ĉina urbo Ŝanhajo kaj ties flughaveno.

Financado

La bavara provinca registaro firme volas realigi la projekton, malgraŭ la planataj kostoj de 2,6 miliardoj da eŭroj. Kvankam la financado ankoraŭ ne estas certigita, la registaro kun la Germana Fervojo kunfondis Bavaran Magnettrajnan Preparan Asocion, kiu starigis en la flughaveno ekspozician vagonon kun informoj pri la projekto.

Laŭ la bavara ministro pri trafiko, Otto Wiesheu [vishoj], la projekto celas malŝarĝi la aŭtovojon inter Munkeno kaj la flughaveno. La nuna trajnveturado daŭras ĉirkaŭ 40 minutojn: oni ŝerce diras, ke la flughaveno estas atingebla nur per aviadilo. Per magnettrajno la vojaĝo daŭros nur 10 minutojn je pinta rapideco de 350 km/h.

Stagno

Por la linio necesos nova traceo, inkl. de 4 km longa tunelo, kiu altigos la kostojn malfacile pageblajn en tempo de ekonomia stagno. Kritikantoj krome plendas pro la bruo, kiun la trajno kaŭzos pro sia rapideco, malgraŭ manko de radoj.

Laŭ informoj de la magnettrajna prepar-asocio reduktiĝos aŭtovoja trafiko jare je nur 5 %. La cifero ne impresas; male tamen la prognozo, ke la magnettrajno donos profiton de kurantaj, tamen ne de investaj kostoj kaj interezoj. Antaŭvidate estas, ke la projekto, se realigita, allogos turistojn, kiuj volonte pagos kromajn 5 eŭrojn aldone al la nunaj 8 eŭroj por veturi tiel inter la urbocentro kaj la flughaveno.

Reinhard FÖSSMEIER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019