MONATO

El mia vidpunkto

Ĵurnalisma deontologio

Unu el la gravaj principoj de nia sendependa magazino estas, ke ĝi estas aperta por ĉies opinio. Por tiu esprimlibereco ni havas plurajn rubrikojn: komentarioj (Opinio, El mia vidpunkto), leteroj, reago. Tiu ĉi lasta epiteto fakte karakterizas legantoleteron, kiu estas tro ampleksa por aperi en la koncerna rubriko. Kompreneble, laŭ ĵurnalisma etiko, tiu ĉi libereco havas naturajn limojn, ekzemple ne estas permesata aperigi kalumniojn pri personoj. Tamen tiuj limoj varias de lando al lando, de kulturo al kulturo. Britaj ĵurnalistoj, ekzemple, estas multe pli agresemaj ol germanaj, ĝenerale. Sed kia rajtas, devas esti tiu ĉi libereco en nia internacia revuo? Ĉu ni povas elteni ankaŭ drastajn, eĉ ekstremajn opiniojn kaj esprimojn? Jen do kelkaj pensoj pri ĵurnalisma deontologio en nia magazino de Michel Duc Goninaz. Sendube indas, okaze de nia 25-jara jubileo, diskuti tiun ĉi gravan temon. La aŭtoro kaj la redakcio invitas vin kundiskuti.

Legante la leterojn, publikigitajn en MONATO, oni ricevas kelkafoje la impreson, ke la reagintoj ne havas la plej etan koncepton pri la rolo de informa revuo. Ekzemple en la decembra numero de 2003 iu leganto asertas, ke Paŭlo Gubbins „senhonte falsas faktojn”, simple ĉar inter li kaj la kunlaboranto de la revuo ekzistas diverĝo pri arkitekturaj gustoj. Alia minacas malaboni pro tio, ke li trovis en la revuo opiniojn, kiuj ne koincidas kun liaj. Li eĉ akuzas pri „neveraĵoj” la ĵurnaliston, kiu raportis informon – kontrolendan, certe, kiel ĉiuj informoj –, kiun ĝis nun neniu neis (nome pri la nombro de usonaj soldatoj pereintaj en Irako).

Pli grave eĉ: F. Simonnet deklaras, ke lin „ĉagrenis la teksto de I. Ertl”, en kiu tiu lasta objektive raportis informon el Hungario, esprimante personan opinion nur per tre mallonga parentezo „(tiel!)”, kiu substrekis ŝablonan formulon de la deknaŭajarcenta burĝa inkvizicio. Ĉu la esprimo de tiu „ĉagreniĝo” signifas, ke tiaj informoj tute ne devus aperi en MONATO, aŭ aperi nur kun komento de la papo kaj de la subpapoj de la hungara episkoparo (kiun cetere I. Ertl objektive kaj serene menciis)? Kaj kion signifas la komentoj de F. Simonnet pri protekto de la infanoj, kiam oni komprenas el honesta legado de la artikolo, ke la decido de la hungara Konstitucia Kortumo celis nur likvidi diskriminacion inter samseksemo kaj aliseksemo?

Redakciaj mispaŝoj

Sed rimarkigi la mispaŝojn de iuj legantoj estus maljuste kaj neesence, se oni ne atentigus pri tiuj de la redakcio. Unu el tiuj mispaŝoj – se ne esprimiĝi pli krude – estas la publikigo de la skribaĵoj de s-ro Gofen. Dum pluraj monatoj leteroj de legantoj reagis por kaj kontraŭ tiuj skribaĵoj, kiuj ne meritas la plej etan komenton, ĉar ili ne konsistas el informoj plus opinioj, sed el incititaj asertoj, sloganoj, sorĉparoloj kaj insultoj. Mi atente relegis lian „artikolon” en MONATO de novembro 2002 kaj en kvar paĝoj trovis neniun informon. Maksimume oni povas diri, ke:

1. La titolo Dio, benu Usonon!, en kiu, pro la komo, „Dio” estas interpretenda ne kiel subjekto, sed kiel vokativo, kaj „benu” kiel imperativo, do ekvivalenta kun „vi benu” (kiel en la rusa formulo Boĵe, carja ĥrani), montras, ke la aŭtoro scipovas nek la anglan lingvon, el kiu li kredis traduki, nek Esperanton. Sufiĉas traduki la samstrukturan frazon God bless you per „Dio, (komo!) benu vin!” por evidentigi la stultaĵon. La redakcio presis ĝin grandlitere kaj senrimorse, kaj la reagintaj legantoj ĝin pie kopiis.

2. Unu, nur unu, preciza historia fakto estas menciita, sed false. S-ro Gofen aludas iun „plej hontan kaj cinikan rezolucion en la historio de UN”, kies teksto estas laŭ li „Cionismo egalas faŝismon”. Neniu rezolucio de UN tiel tekstas, kaj la insultaj karakterizaĵoj, per kiuj s-ro Gofen ĝin etiketas, perfekte taŭgas por priskribi lian mensogon. Estas klare por ĉiuj, kiuj ion scias pri la historio, ke s-ro Gofen intencis aludi pri la rezolucio de la 30a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1975, kiu esprimis elementan veron, kiun oni ja ne bezonas submeti al la hazardoj de voĉdonoj kaj kiun s-ro Gofen senhonte falsis. Mi lasas al la redakcio de MONATO, respondeca pri la publikigo de tiu mensogo, la taskon konigi la veron al siaj legantoj, t.e. publikigi la veran tekston de la aludita rezolucio (pli bone malfrue, ol neniam).

3. La cetero konsistas nur el insultoj kontraŭ la „liberaluloj” (ĉi tiu termino estas verŝajne tradukita el la usona lingvaĵo, ĉar evidente en la angla la termino liberal havas alian politikan signifon, kaj en la aŭstralia ankoraŭ alian, kiun s-ro Gofen probable ne emus ataki) kaj kontraŭ la „intelektuloj”, nomataj „perversaj” laŭ la plej pura faŝisma tradicio.

Kia esprimlibereco?

La insultoj de s-ro Gofen kontraŭ araboj kaj islamo havas tamen limojn: li plene konsentas kun la fanatikaj islamistoj, kiam ili persekutas samseksemon, „pornografion kaj seksajn perversaĵojn”. Pretendante defendi Usonon, s-ro Gofen nur montras sian malamon al ĉio, kio en Usono odoras liberecon – ja multo en Usono odoras liberecon. La granda ondo de libereco, kiu bolis en Eŭropo kaj eĉ aliloke dum la jardeko 1965-1975, naskiĝis en San-Francisko. Ĉiuj liberamaj usonanoj povas konvinkiĝi, ke s-ro Gofen estas ilia plej firma malamiko. Sed al la redakcio de MONATO mi faras la jenan demandon: ĉu estas konforme al la ĵurnalisma deontologio publikigi artikolon, en kiu troviĝas la esprimo „putraj ‚liberaluloj’”? Ĉu tion ĝi pravigos per respekto al la esprimlibereco? Ĉu por flegi la opinidiversecon ĝi intencas publikigi serion da artikoloj kun la titoloj Dio, benu Irakon, Rusion, Libion, Nordan kaj Sudan Koreion, Francion, Svislandon – kaj, kial ne, eĉ Dio, benu Vatikanon? Ĉu, por respekti mian rajton esprimi mian penson sencenzure, ĝi akceptos artikolon, en kiu mi parolos pri „la putraj Gofenoj”? Mi supozas kaj esperas, ke la respondoj estas neaj, sed kia estas la logiko de la redakcio?

Kies civilizacio?

Post tio, s-ro Gofen povis gratuli la redakcion pro la aperigo de tiu hontiga artikolo, t.e. fari sian propran reklamon en la leterkesto de februaro 2003, kaj samtempe publikigi samtipan artikolon sub la titolo Brave, prezidanto Putin!, en kiu li uzas la esprimon „nia civilizacio”. Kies estas tiu „nia” en „internacia magazino sendependa” redaktata en Esperanto? Por s-ro Gofen, evidente, la usona-israela. Do, kial paroli pri Rusio, kiu, por la samideanoj de s-ro Gofen, estis en ne tre fora pasinteco la „imperio de la malbono”? Simple pro tio, ke ĝi havas grandan meriton en Ĉeĉenio: ĝi defendas „nian” civilizacion (ĉu la redakcio de MONATO sentas sin koncernata per la uzo de tiu posed-adjektivo?) kontraŭ islamo. La aludo de s-ro Gofen pri la „islama jugo” en Andaluzio ŝajne pruvas, ke li scias nenion pri la historio de tiu epoko kaj regiono. Aŭ eble li opinias, ke la araba regado en Andaluzio estis tro liberala kompare kun la tiutempaj kristanaj bravaĵoj, i.a. kontraŭ la judoj.

Fine, kaj plej fie, sur la paĝoj de MONATO povis aperi la kanajla cionista ekvacio: anticionismo = antiisraelismo = antisemitismo. Ĉu en tiu artikolo troviĝas tamen unu informo? Jes, nur unu kaj denove mensogo. Jen ĝi laŭvorte: „Ĉeĉenio (samkiel dekoj da aliaj regionoj) estas parto de Rusio dum jarcentoj.” Laŭ s-ro Gofen, ju pli longas la subpremado, des pli ĝi praviĝas. Sed ni lasu la opiniojn kaj rigardu la faktojn: kiel sciate, Ĉeĉenio estis aneksita de la rusaj koloniistoj en 1859. Mi konjektas, ke s-ro Gofen pravigos sin per tiu argumento, ke pli ol unu jarcento egalas ja al jarcentoj pluraj kaj sekve pluralaj.

Sed per kio pravigos sin la redakcio, kiu akceptis publikigi tiun miksaĵon de mensogoj kaj insultoj? Ĉu vi ne opinias, ke ioma pripenso necesas por la estonteco?

Michel DUC GONINAZ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019