MONATO

Hobio

KOLEKTADO

Flagoj: fenestro al vasta mondo

Posedanto de hotelo en Tullamore, Irlando, kutimis peti ĉiun eksterlandan gaston, ke tiu donacu flagon de sia nacio por pendigi ĝin super la serva tablo en la hotela trinkejo. Post iom da jaroj li jam havis imponan kolekton. Kiam iam lokaj esperantistoj okazigis sian nacian kongreson en la sama hotelo, li ekdeziris havi ankaŭ la esperantan flagon. Li pendigis ĝin flanke de la diversaj ŝtataj flagoj en la trinkejo, kie, laŭ nia scio, ĝi ankoraŭ estas.

Ĝenerale oni deziras kolekti flagojn en kutima grandeco. Tamen ne ĉiuj flag-kolektantoj havas sufiĉe da spaco en la domo por konservi ilin aŭ hisi ilin ekstere. Tamen kolekti flagojn, bildojn de flagoj aŭ afiŝojn de flagoj sendube estas fascina hobio. Ofte, kiam okazas internacia renkontiĝo, edziĝfesto aŭ simila evento en hotelo aŭ restoracio, oni metas flagetojn sur la tablojn por bonvenigi eksterlandajn gastojn. Tiajn flagetojn oni povas facile aĉeti aŭ mane ellabori. Krome, entuziasmuloj povas legi librojn pri flagoj kaj lerni pri la historio kaj tradicioj ligitaj kun ili. Tio estas interesa hobio precipe por homoj, kiuj pro iu kaŭzo volas resti hejme, malenuigi vintrajn tagojn aŭ agrable pasigi la tempon, kiam la vetero ekstere malbonas.

Por la kolektado oni povas elspezi multon, se oni deziras, aŭ nenion. Libron pri flagoj oni povas prunti de bibliotekoj aŭ ĉe amikoj, kaj bildojn de flagoj oni povas simple kopii. Per interretaj serĉiloj kiel Google oni trovas multajn retejojn kun bildoj kaj informoj pri flagoj. Kaj se oni ekdezirus aĉeti naciajn aŭ societajn flagojn, ekzistas flag-liverantaj entreprenoj, kiuj reklamas kaj vendas siajn varojn per la Tut-Tera Teksaĵo. Simple oni entajpu en la serĉlinion de la serĉilo la vorton „Flag(o)” kune kun la nomo de la lando, societo aŭ alia priskribo. Rezulte de tio plejofte oni tuj ricevas la koncernan informon. Kelkfoje, eblas akiri ankaŭ informojn koncerne la ŝtaton de flago kaj eĉ ties nacian himnon. Tiel oni malfermas por si mem fenestron al vasta mondo. Por handikapuloj aŭ longtempaj malsanuloj tio estus ideala distraĵo. Krome, turistoj povas tiumanire ekscii multon pri vizitotaj landoj.

Oni konstante trovas interesajn faktojn pri kaj per flagoj. Ekzemple, eblas konstati, ke ĉiu skandinava lando havas samforman flagon, nome kuŝantan krucon je blanka aŭ alikolora fono, kies mallonga „brako” proksimas al la hisa flanko de la flago. Tio ĝustas ne nur rilate skandinavajn ŝtatojn (Islando, Danio, Norvegio, Svedio), la parte skandinavan Finnlandon kaj la aŭtonomian feroan insularon, sed ankaŭ koncerne la flagojn de la ŝetlanda kaj orkada insularoj, kiuj iam estis okupitaj de la vikingoj, sed nun estas politike parto de Skotlando (kvankam la insulanoj konsideras sin pli skandinavaj ol skotaj kaj fieras pri sia skandinava heredaĵo).

Aparte intereskapta estas la origino de la ŝetlanda flago, kiu estas „skandinavigita” adaptaĵo de la skota. La lasta konsistas el diagonala blanka kruco je blua fono. La ŝetlanda havas la samajn kolorojn, sed la blanka kruco havas la tipe skandinavan formon kun vertikala brako apud la masta flanko. Tiu kutimo, laŭ kiu pluraj popoloj de samdevena etno uzas samforman flagon, ne oftas.

Kelkaj ŝtatoj havas tre similajn flagojn, ekzemple Slovakio kaj Slovenio, kiujn je fora distanco ne eblas facile distingi unu de la alia. La flagoj de islamaj landoj ofte enhavas verdan koloron. Pluraj landoj, kiuj antaŭe estis kolonioj de Britio, inkluzivas en siaj flagoj la britan en miniaturo (Aŭstralio, Nov-Zelando, Fiĝio ktp). Aliaj, kiel Sud-Afriko, elĵetis tiun elementon kaj nun havas tute novan flagon. La brita flago mem estas kombinaĵo de tri flagoj: nome tiu de Anglio (kruco de sankta Georgo), Skotlando (kruco de sankta Andreo) kaj de la kruco de sankta Patriko, kiu reprezentas Irlandon antaŭ la sendependiĝo de la plimulto de la insulo. Rezultis stranga kombino, kiu iomete similas la flagon de Eŭskio, sed estas pli komplika.

Eŭskio estas unu el la aŭtonomiaj komunumoj, kiuj konsistigas la hispanan regnon kaj havas apartan nacian flagon krom la ŝtata. Aliaj estas Katalunio kaj Galicio. Simile al tio, ĉiu el la nacioj de la brita ŝtato (Anglio, Skotlando kaj Kimrio), havas sian nacian flagon. Ankaŭ Manks-insulo, kiu estas posedaĵo de la brita krono, havas sian propran flagon. La flagojn de Ŝetlando kaj Orkado tiurilate ni jam menciis.

Ankaŭ la belga flago estas kombino. La flandra flago montras nigran leonon sur flava fono, kaj la valona flago enhavas ruĝan kokon sur flava fono. La belga prenis tiujn elementojn kaj havas nigron, flavon kaj ruĝon. Interese estas, ke laŭ la belga konstitucio, la sinsekvo estas ruĝo, flavo, nigro. Tamen en la praktiko oni vidas nur nigron, flavon kaj ruĝon.

Kelkaj popoloj kaj teritorioj (ekzemple Palestino), kies politika statuso ne estas internacie difinita aŭ agnoskita, havas tamen proprajn flagojn.

La nombro de naciaj flagoj konstante pliiĝas pro la ekesto de ĉiam pli da sendependaj ŝtatoj aŭ aŭtonomiaj regionoj. Lastatempe, sendependiĝis Eritreo kaj Orienta Timoro kaj iliaj flagoj aperis en la listo de ŝtataj simboloj. Verŝajne tiu pliiĝo ne ĉesos baldaŭ.

Aparte interesa estas studado de la signifoj de la desegnoj de naciaj flagoj, sed tio estus temo de alia artikolo.

Garbhan MACAOIDH

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019