MONATO

El mia vidpunkto

Senkuraĝo malbonas kiel konsilanto

Ĉefredaktoro de MONATO Stefan Maul turnis sin per letero al la subskribinto. Unue li bedaŭris, ke nuntempe aperas tiel malmulte da leteroj. Li daŭrigis: „Ŝajnas al mi, ke MONATO fariĝis tro konformisma (kaj parte banala), kiam mankas provokaj temoj, mankas ankaŭ reagoj”. La subskribinto ne povas preni respondecon pri la tuta revuo MONATO, sed legantoleteroj kaj aliaj artikoloj en la revuo estas kunligitaj subtile unuj al la aliaj.

En Manlibro pri Ĵurnalismo (MpĴ) legeblas: „Se unu tagon ne estas multaj tre gravaj informoj, ankaŭ malpli gravaj kaj eĉ banalaj aŭ bagatelaj informoj trovas lokon.” En la citaĵo estas pritraktitaj amaskomunikiloj, kiuj aperritmas ĉiutage. Kun ĉagreno la subskribinto rimarkis, ke MONATO jam delonge, ne provizore, vivas tiun periodon de „ne tiel gravaj informoj”. Tio estas, kiel Stefan Maul diras, nur „parta” fenomeno. Ĝenerale MONATO ja legindas: la abonanto tuj vidas, ke plejparto de la redaktoroj penegis por proponi al ili bonstilajn artikolojn, komentantajn nuntempajn okazaĵojn el la tuta mondo profunde.

Artikoloj dubindaj

Sed bedaŭrinde troviĝas en la nuntempa MONATO ankaŭ artikoloj, kies ekzisto en la revuo dubindas. Stefan Maul parolas pri „banalaĵoj” kiel realigaĵoj pri iutipa konformismo inter la redaktora aro. Mi ne volus tion diri, ĉar tiu persono, kiu elektas ĵurnalisman laboron, ĉu esperant- ĉu naci-lingvan, ĝenerale estas kiel homo pli ol averaĝe interesita pri kio ajn en la mondo sen drastaj antaŭjuĝoj kontraŭ fenomenoj inter la homaro. Konformismo estus laŭ mi fermi la okulojn pri iuj problemoj, ofte pro timo aŭ pro timigo fare de aŭtoritatuloj; aŭ pro pura memcenzuro. Tiel morale degenerinta nia redaktistaro apenaŭ estas.

Iuj „banalaĵoj” povas esti laŭ mia opinio misanalizoj de la originala ideo por la artikolo en MONATO. En MpĴ troviĝas ĉapitro Labor-plano, kiu havas subtitolon Antaŭpensado. Ĉe la „banalaĵoj” misas ĝuste la pripensado de graveco de verkota artikolo. Spertaj redaktoroj kapablas verki eĉ pri alumeto, sed ĉu oni per tia artikolo povus postuli spacon en internacia revuo kiel MONATO? Ofte estas forgesitaj la legantoj kaj dialogo inter ili kaj la redaktoro per legantoleteroj. Ĉu indas proponi teme etan artikolon al legantoj simile kleraj kiel la redaktoro? Ĝenerale tiuj „banalaj” artikoloj estas en bonstila Esperanto, kaj ili ne kontraŭas la konvenciojn de MONATO. Ĉu indas verki lingvistike bonajn artikolojn pri temo nula?

Malmultaj provokoj

En Reta Vortaro la difino de „provoki” gustas iom militiste. Ni „pacaj batalantoj” volas nur provoki al diskuto kaj en spirite pli fertilaj kondiĉoj al debato. Estas mirinde, ke personoj, kiuj spertis kiel inspiri al diskuto en trinkejo, ne povas fari tion sur revuaj paĝoj. Bedaŭrinde mi devas diri, ke al MONATO-leteroj venas tro malofte bonaj diskutinspiroj aŭ tiklaj provokaĵoj. Se venas, ili estas tro ofte tiel malaltkvalitaj, ke debato ĉesas ĉe responda korekto de fakteraroj en la letero de provokanto al diskuto.

Oni diras, ke finnoj estas speciale maldiskutema popolo, sed eble tio estas problemo tutmonda. Ofte politikistoj volas instigi al ĝenerala diskuto pri tre malfacilaj demandoj, ofte ili volas estingi al ili malagrablan debaton. Sed miaopinie bona disputo komencas libere dum bonaj kondiĉoj. Al disputo neniu povas komandi. Aŭ la kvalito de tia debato difektiĝas.

Kiel Stefan Maul bedaŭris, sub la rubriko Leteroj aperis ĝis la ricevo de lia mesaĝo tro malmulte da kontribuaĵoj. Ĉar mi havis ĝis nun aliajn projektojn verkistajn, mi kiel redaktoro de Leteroj en MONATO tenis malaltan profilon pri tiu posteno. Mi ne reklamis pri la rubriko, kaj aperis nur unu piednoto sub legantoletero dum ĉi tiuj preskaŭ tri jaroj. Mi konfesu, ke mi havis dubojn pri verkado en Esperanto. Nuntempe mi vidas tion valora; mi ŝatas la laboron kiel redaktoro en MONATO. Mi volas daŭrigi ĝin. La perlega konatiĝo kun la verkantoj de legantoleteroj estas plej bona flanko de ĉi tiu laboro. Kvankam ĝi laborigas min tut- ne part-tempe kiel mi unue pensis, ŝajnas al mi, ke tiu tuttempo pli donas ol forrabas. Post la letero de Stefan Maul al la subskribinto venis lavango da kontribuaĵoj al la rubriko Leteroj. Dankon al ĉiuj kontribuantoj, kiuj tiel altkvante surprizis min.

Aimo RANTANEN

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aŭgusto 2004